Hranice (distrikto Přerov)
- Por pluaj signifoj vidu Hranice.
| Hranice | |||
| germane: Mährisch Weißkirchen | |||
| urbo | |||
|
Kastelo en Hranice
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Hranice | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Olomouc | ||
| Distrikto | Distrikto Přerov | ||
| Administra municipo | Hranice | ||
| Historia regiono | Moravio | ||
| Montaro | Odra Montetaro, Moravia pordego | ||
| Fervojstacio | Hranice na Moravě | ||
| - fervojlinio | n-ro 270 | ||
| Naturmemorindaĵoj | Karsto ĉe Hranice, Abismo ĉe Hranice | ||
| Rivero | Bečva | ||
| Situo | Hranice | ||
| - alteco | 250 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49°33′09″N 17°46′06″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.5525 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.5525°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 49,79 km² (4 979 ha) | ||
| Loĝantaro | 19 684 (03.07.2006) | ||
| Denseco | 395,34 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1169 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MEST (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 750 01 ĝis 753 61 | ||
| NUTS 3 | CZ071 | ||
| NUTS 4 | CZ0714 | ||
| NUTS 5 | CZ0714 513750 | ||
| Katastraj teritorioj | 8 | ||
| Partoj de urbo | 9 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 31 | ||
| Retpaĝo: www.mesto-hranice.cz | |||
Hranice (fervojstacio estas nomata Hranice na Moravě) estas urbo kun 20 300 loĝantoj, situanta en norda Moravio 11 km de urbo Lipník nad Bečvou kaj 19 km de urbo Valašské Meziříčí.
La urbo situas en meza parto de Moravia pordego sur signifa komercvojo (sukcena vojo) kaj sur la dekstra riverbordo de rivero Bečva. La unua mencio pri staplovilaĝo estas el la jaro 1169, en limdisiĝo de la jaroj 1251 – 1279 ĝi estis avancigita je urbo. Devena gotika burgaro estis en la jaro 1514 kaj poste en la jaroj 1612 – 1621 alikonstruita kaj reguligita en duetaĝan kvaralan renesancan kastelon kun okflanka turo. En la jaroj 1997 – 1998 la kortego de la kastelo estis tegmentita kaj hodiaŭ ĉi tie estas sidejo de urba oficejo. En la urbo ni trovos restaĵojn de la eksaj remparoj. En paralelograma placo estas ankaŭ konstruaĵo de urba urbodomo el la 16-a jarcento, kiu havas en teretaĝo gotikan halon, servanta kiel galerio. Antaŭ preĝejo estas en pavimo enmetita tabulo kun nomoj de ekzekutitaj lokaj partoprenintoj de nobelara ribelo el la jaro 1621. En la urbo estadis multnombra juda komunumo kaj geto. El la jaroj 1863 – 1864 konserviĝis novromana sinagogo, kiu estis renovigita en la jaro 1995.
En senpera najbareco de Hranice estas en kanjona valo de rivero Bečva banloko Teplice nad Bečvou, Aragonitaj kavernoj en Zbrašov kaj en Hranický-karsto subakvigita Abismo ĉe Hranice.
Transporto [redakti]
Tra Hranice gvidas grava elektrizita fervoja linio numero 270 de Česká Třebová al Bohumín.
Eksteraj ligiloj [redakti]
http://www.jewishencyclopedia.com/view.jsp?artid=109&letter=D
http://www.jewishencyclopedia.com/view.jsp?artid=427&letter=K
http://www.jewishencyclopedia.com/view.jsp?artid=365&letter=P
http://www.jewishencyclopedia.com/view.jsp?artid=366&letter=P
|
|
|
|---|---|
|
Hranice | Lhotka | Velká | Drahotuše | Uhřínov | Rybáře | Valšovice | Slavíč | Středolesí |
|