Česká Třebová
El Vikipedio
| Česká Třebová | |||
| germane: Böhmisch Trübau | |||
| urbo | |||
|
Rotondo de sankta Katarino en Česká Třebová
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Česká Třebová | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Pardubice | ||
| Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
| Administra municipo | Česká Třebová | ||
| Historia regiono | Bohemio | ||
| Fervojstacio | Česká Třebová | ||
| - fervojlinio | n-ro 270 | ||
| Konataj lokoj | Rotondo de sta Katarino, Pilgrimloko Hory | ||
| Rivero | Třebovka | ||
| Situo | Česká Třebová | ||
| - alteco | 375 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49°54′09″N 16°26′56″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.9025 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.9025°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 41,00 km² (4 100 ha) | ||
| Loĝantaro | 15 994 (01.01.2012) | ||
| Denseco | 390,1 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1278 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 560 02 | ||
| NUTS 3 | CZ053 | ||
| NUTS 4 | CZ0534 | ||
| NUTS 5 | CZ0534 580031 | ||
| Katastraj teritorioj | 6 | ||
| Partoj de urbo | 6 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 23 | ||
| Retpaĝo: www.ceska-trebova.cz | |||
Česká Třebová (legu: ĉeska trĵebova; germane: Böhmisch Trübau) estas ĉeĥa urbo en orienta Bohemio - la nomo signifas Bohemia Trebovo diference de la Moravia Trebovo (Moravská Třebová) - kun 18 mil loĝantoj. La urbo estas grava fervoja nodo kun fervojista lernejo kaj fervojistaj kolektoj en la urba muzeo. En la sama muzeo troviĝas ankaŭ Esperanto-kolekto, nome biblioteko kaj esperantaĵoj de diversaj kluboj. La urbo fieras ankaŭ per sia tekstilia industrio.
Enhavo |
Vidindaĵoj[redakti]
- romanika rotondo el la komenco de la 13-a jarcento
- paroĥa preĝejo empira (1794-1801)
- renesanca urbodomo alikonstruita baroke
- Pilgrimloko Hory
- Urba Muzeo kun historio de la urbo, fervojista kolekto, betlehemoj kaj Esperanto-kolekto
Historio de la urbo[redakti]
Gravaj datoj de la urbo[redakti]
- 1278 - unua skriba mencio pri Česká Třebová
- 1292 - unua mencio pri Česká Třebová kiel pri urbo (en posedo de klostro en Zbraslav)
- 1469 - bataleto inter la urbanoj kaj soldato de Matiaso la 1-a Korvino
- 1529 - la urbo ricevis permeson konstrui bierfarejon (permesis Adalberto el Pernŝtejn)
- 1547 - finita konstruado de la urbodomo
- 1609 - sur la renesanca sonorilo aperas la urba emblemo - virkoko kun homa kapo (en preĝejo de sankta Jakobo)
- 1619 - Česká Třebová akiris la urbajn privilegiojn
- 1635 - granda incendio konsumis la preĝejon kun la paroĥo, urbodomon kaj 57 aliajn domojn
- 1744 - konstruita la unua ligna kapelo
- 1768 - Maria Teresia konfirmis la urbajn privilegiojn
- 1770 - fondita la urba bandomo
- 1845 - komencita regula fervoja trafiko Praha-Olomouc
- 1849 - komencita regula fervoja trafiko Brno-Česká Třebová
- 1849 - fonditaj fervojaj riparejo kaj maŝinfabriko
- 1873 - unua uzina teksoproduktado en la urbo
- 1864 - naskiĝis Gustav Habrman - la unua ministro de instruado en la t.n. unua respubliko (inter la du mondmilitoj)
- 1874 - malfermita unua knabina mezlernejo
- 1888 - fondita la urba muzeo
- 1904 - la paroĥejo iĝis dekanejo
- 1909 - fondita Gimnazio Česká Třebová
- 1909 - konstruita la urba kadukulejo (nun Domo de pensiuloj)
- 1934 - fondita knaba ĝenerala kaj urba lernejo
- 1934 - fondita labor-lernejo Habrman
- 1957 - elektrifikita trafiko Praha-Česká Třebová
- 1959 - malkonstruo de la malnova Trávník (Gazono) kaj konstruado de Nové náměstí (Nova placo)
- 1990 - post la velura revolucio fino de la "portempa restado" de la sovetia armeo en la urbo
- 1993 - en la Urba Muzeo estas fondita Esperanto-kolekto, vidu apartan artikolon Esperanto-kolekto de Urba Muzeo en Česká Třebová
Transporto[redakti]
Česká Třebová estas vojkruco de jenaj fervojaj linioj:
- Elektrizita linio numero 010 al Kolín (tra Pardubice)
- Elektrizita linio numero 260 al Brno (tra Svitavy kaj Blansko)
- Neelektrizita linio numero 262 al Skalice nad Svitavou (tra Chornice)
- Elektrizita linio numero 270 en direkto Bohumín (tra Ostrava)
Vidu ankaŭ[redakti]
Eksteraj ligiloj[redakti]
|
|
|
|---|---|