Čistá (distrikto Svitavy)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Čistá
Čistá
(Litrbachy)
germane Lauterbach
municipo
Preĝejo de sankta Nikolao
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Čistá
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Litomyšl
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Rivero Loučná
Situo Čistá
 - alteco 385 m s. m.
 - koordinatoj 49° 49′ 04″ N 16° 21′ 52″ O / 49.81778 °N, 16.36444 °O / 49.81778; 16.36444 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 560 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 380 m s. m.
Areo 25,2 km² (2 520 ha)
Loĝantaro 1 025 (2023)
Denseco 40,67 loĝ./km²
Unua skribmencio 1347
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 56
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 577944
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Čistá (Svitavy District)
Retpaĝo: www.cista.info
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Čistá, ankaŭ Litrbachy (germane Lauterbach), situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en profunda valo de rivero Loučná, 7 km sude de urbo Litomyšl. Vivas ĉi tie 1 025 loĝantoj (2023). Parto de la vilaĝo estas domaro Brlenka.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Javorník, Trstěnice, Kukle, Karle, Benátky, Janov, Mikuleč kaj Litomyšl.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekesto de la vilaĝo estas atestita en la jaro 1347 kaj tiam ĝi estis nomita "villa Lauterbach". De nuligo de la episkopejo en Litomyšl en la jaro 1421 la vilaĝo Litrbachy estis parto de kastela sinjorejo en Litomyšl. Tiu ĝi estis ĝis la jaro 1848, kiam la sinjoreja sistemo en Aŭstrio estis nuligita. Plejparton de la loĝantaro ĝis la jaro 1945 kreis germanoj. Post ilia elloĝigo kaj alveno de ĉeĥa loĝantaro estis nomo de la vilaĝo ŝanĝita je Čistá.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 667
18801 714
18901 813
19001 730
19101 986
19211 657
JaroLoĝantoj
19301 557
19501 003
1961914
1970798
1980858
1991837
JaroLoĝantoj
2001866
2014967
2016978
2017975
2018974
2019983
JaroLoĝantoj
2020981
2021944
2022980
20231 025

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo estas renesanca preĝejo de Sankta Nikolao el la dua duono de 16-a jarcento. La navo estis barokigita en la jaro 1740. La preĝejo estas bazilika trinavo kun transepto, kies aloj estas interne trilatere kaj ekstere duoncirkle fermitaj. La presbiterejo estas fermita kvinlatere. Prisma turo estas sur norda flanko. Konvekso-konkava ĉefa frontono estas membrigata per pilastroj, super la portalo estas onda kornico. Sur pinjono estas statuoj de Sankta Maria, Sankta Adalberto kaj Sankta Nikolao. La presbiterejo estas volbita barele kun segmentoj, triumfa arko estas duoncirkla, la ĉefa navo kaj transepto estas volbitaj kruce.

La ekipaĵo estas plejparte el la dua duono de 18-a jarcento, la ĉefaltaro estas portala kun bildo de Sankta Nikolao de Ster el la jaro 1764, en transepto estas altaroj de Sankta Maria kaj de Atligo de Sankta Kruco.Valora estas ankaŭ la predikejo kun lignoskulptita rokaja balustrado. Skulptaĵoj: Krucifikso, Sankta Maria, Kalvario kun Sankta Maria kaj Sankta Johano kaj valora statueto de Salvadoro. Bildoj: Sankta Adalberto de Ster el la jaro 1764, Sankta Anna, Kalvaria vojo. Empira ligna baptujo el la komenco de 19-a jarcento.

Ĉirkaŭ la preĝejo estas tombejo. Ĝia pordego estas el la 2-a duono de 19-a jarcento ornamita per statuo de Sankta Johano kaj du anĝeletoj.

Popola arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Popolan arkitekturon en la vilaĝo reprezentas bieno el la jaro 1811 kaj 1933 vidalvide de Sokolejo kaj domo n-ro 21 el la jaro 1867.

Krucifikso[redakti | redakti fonton]

Ŝtona krucifikso kun du anĝeletoj troviĝas apud la ŝoseo al Trstenice.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]