Staré Hradiště
| Staré Hradiště | |||
|---|---|---|---|
|
|
|||
| Administrado | |||
| Statuso | Vilaĝo | ||
| Lando | Ĉeĥio | ||
| Regiono | Pardubice | ||
| Distrikto | Pardubice | ||
| Fondita en | 1142 (la unua skriba mencio) | ||
| Poŝtkodo | 530 02 | ||
| Retpaĝaro | http://www.stare-hradiste-obec.cz | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 1600 (01.01.2012) | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 49° 52′ N, 15° 45′ O49.86194444444415.758333333333Koordinatoj: 49° 52′ N, 15° 45′ O | ||
| Alto | 229 m | ||
|
|||
Vilaĝo Staré Hradiště situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, 3 km norde de la urbo Pardubice, ĉe la ŝoseo n-ro 324 inter Pardubice kaj vilaĝo Hrobice en ebenaĵo de la rivero Elbo.
Enhavo |
Vilaĝpartoj [redakti]
Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:
- Staré Hradiště
- Brozany
- Hradiště na Písku
- Pli frue apartenis al komunumo Staré Hradiště domaro Cihelna, kiu ekestis surloke de estinta senjora brikfarejo. Oni produktis en ĝi eĉ terakotajn fenestrajn kaj pordajn embrazurojn por reprezentaj konstruaĵoj en Pardubice, Bohdaneč kaj aliloke. Nun Cihelna estas parto de same nomata nova kvartalo de la urbo Pardubice.
- Izole situanta domo Fáblovka iam estis veturigista gastejo.
- En domaro Psinek estis hundobredejo por parforsa ĉasado en vasta ĉirkaŭaĵo de Pardubice.
Historio [redakti]
Vilaĝo Staré Hradiště kun la rivero Elbo, herbejoj, arbaro kaj fiŝisto apartenis jam en la dua duono de la 12-a jarcento al la monaĥejo de Opatovice. Post detruo de la monaĥejo en la jaro 1421 sinsekve posedis la vilaĝon Diviš Bořek el Miletínek, Georgo el Poděbrady, liaj filoj, en la 16-a jarcento senjoroj de Pernštejn kaj poste la Reĝa kamero.
En La jaro 1758 kantonmentis en la vilaĝo imperiestraj regimentoj de L. Wolfebruttel kaj Konigseck kun generalo Rutov. Post milito en la jaro 1866 trans Staré Hradiště iris prusa armeo ĉe sia militiro de Hradec Králové al Pardubice.
Vidindaĵoj [redakti]
Granda estinta grenejo sur rando de la vilaĝo estas restaĵo de iama senjora korto.
Sub kruco en Staré Hradiště apud vojo al Brozany estis enterigitaj multaj soldatoj el tempo de francaj militoj.
En Staré Hradiště estas komerca kaj industria kvartalo laŭ menciita izolita domo nomata Fáblovka.
En la vilaĝo rapide kreskas multaj modernaj familiaj domoj.
Bibliografio [redakti]
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en 1978.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Oficialaj paĝoj de la vilaĝo (ĉeĥe)
- [http://www.kuneticka-hora-sdruzeni.cz/html/index.htm Paĝaro de Komunumasocio (ĉeĥe)
- Mapo