Tisová (distrikto Ústí nad Orlicí)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Tisová


Tisová
municipo
Oficiala nomo: Tisová
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Vysoké Mýto
Historia regiono Bohemio
Situo Tisová
 - alteco 292 m s. m.
 - koordinatoj 49°56′24″N 16°13′06″E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.94 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.94°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 49.94; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Tisová (distrikto Ústí nad Orlicí))
Areo 10,97 km² (1 097 ha)
Loĝantaro 555 (01.01.2012)
Denseco 50,59 loĝ./km²
Unua skribmencio 1407
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 566 01 (devene 565 52)
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 581062
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 2
Bazaj sidejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Retpaĝo: www.tisova.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Tisová situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en ebenaĵo ĉe la rivero Loučná, ĉe neĉefa ŝoseo inter Vysoké Mýto kaj České Heřmanice, 5 km sudoriente de Vysoké Mýto.

Partoj de la komunumo Tisová estas:

  • Tisová
  • Zaháj

Enhavo

Historio [redakti]

Prisetlado de tiu ĉi regiono verŝajne komenciĝis jam en neolitiko pro senekstrema klimato kaj multaj bonkvalitaj akvofontoj. Pri loĝado de ĉi tiea teritorio jam fine de la unua jarmilo atestas fortikaĵejoj, kies spuroj estas ĝis nuntempe rimarkindaj, ekzemple fortikaĵeto en Zaháj - Derflík.

La unua mencio pri Tisová datiĝas en la jaro 1407 en akto, per kiu sinjoro Horka el Horka donacas banejon en Litomyšl al paroĥa preĝejo en Choceň kaj unu el atestantoj estas nomata Mikuláš el Tisová.

Tisová jam de la jaro 1260, kiam reĝo Přemysl Otakar la 2-a fondis urbon Vysoké Mýto, apartenis al ĝi. En la jaro 1547 reĝo Ferdinado la 1-a punis la urbon pro neobeemo kaj deprenis de ĝi havaĵon, i.a. la vilaĝon Tisová. En la jaro 1550 akiris la sinjorejon Litomyšl familiaro Pernštejn kaj Tisová poste fariĝis parto de ĝi kaj tiu restis ĝis nuligo de patrimonia sistemo en la jaro 1848.

Vidindaĵoj [redakti]

Kapelo [redakti]

Malfrubaroka kapelo de Sankta Adalberto estis konstruita en la jaro 1895. Ĝi estas oblonga kun rondigitaj anguloj kaj malpli larĝaj altara kaj enireja spacoj kaj kun poligone fermita malpli alta sakristio en la akso. Sur la tegmento estas sanktusa tureto. La interno estas platplafona, vandoj membrigitaj per pilastroj, super la enireja spaco estas ligna ĥorejo.

La ĉefaltaro de Sankta Adalberto estas novromanika, la flanka altaro de Sankta Maria kaj predikejo estas pseŭdohistoriaj kaj eklektikaj (plurstilaj). Estas ĉi tie statueto de Nemakulita, orgeno el la unua duono de 19-a jarcento.

Statuoj [redakti]

  • Sabloŝtona Sankta Johano Nepomuka estas el la jaro 1806,
  • sabloŝtona kruco antaŭ la kapelo devenas el la jaro 1868.

Popola arĥitekturo [redakti]

En la vilaĝo estas kelkaj arĥitekture interesaj bienoj, estinta sinjora korto kaj bone prizorgata tombejo.

Bibliografio [redakti]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj [redakti]