Bylany

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bylany (apartigilo)
Bylany
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Bylany
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Chrudim
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Rivero Bylanka
Situo Bylany
 - alteco 252 m s. m.
 - koordinatoj 49° 57′ 28″ N 15° 43′ 42″ O / 49.95778 °N, 15.72833 °O / 49.95778; 15.72833 (mapo)
Katastro 3,67 km² (367 ha) Bylany
Loĝantaro 453 (2023)
Denseco 123,43 loĝ./km²
Unua skribmencio 1486
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 571245
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bylany (Chrudim District)
Retpaĝo: www.bylany.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Bylany situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en milde ondiĝinta pejzaĝo ĉe rivereto Bylanka, 4 km okcidente de urbo Chrudim kaj 5 km oriente de urbo Heřmanův Městec, ĉe ŝoseo n-ro I/17 el Čáslav al Zámrsk. Vivas ĉi tie 453 loĝantoj (2023). Bylany situas en fekunda regiono, kie estas abundaj rikoltoj de sukera beto, malta hordeo, de bakista tritiko. Specialaĵo estas kulturado de sekalergoto sur grandaj parceloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri Bylany estas en la jaro 1406 kaj estas en protokolo pri aĉeto kaj vendo de la vilaĝo. Nomo de la vilaĝo estas derivita de malnovĉeĥa vorto "býlé", kiu signis arbedojn kaj aliajn sovaĝajn kreskaĵojn. "Bylané" (Biluloj) do estis homoj, kiuj prisetlis tian areon de sovaĝaj kreskaĵoj kaj laŭ ili ekestis nuntempa nomo Bylany.

Naturo[redakti | redakti fonton]

La ĉefa pejzaĝa elemento de tiu ĉi regiono estas alta verdaĵo, kiu borderas naturan rivereton Bylanka. Proksime troviĝas pluaj verdaj areoj.

Legendoj[redakti | redakti fonton]

En Bylany vivis gastejmastro Beran, fama fortulo. Foje li iris el najbara vilaĝo Morašice kaj portis nekutiman ŝarĝon - vivan ĉevalon. Li havis ĝin sur ŝultroj sammaniere, kiel paŝtistoj portas ŝafojn. Li tiel venkis veton kun superulo el bienego de Morašice, ke li forportos la ĉevalon hejmen.

Aliafoje vizitis grafon Špork en Heřmanův Městec hungara nobelulo. Tiu fanfaronis per fortulo en sia gardistaro. Al Špork tio ne plaĉis, rememoris Beran-on kaj interkonsentis lukton de ambaŭ fortuloj. Beran venkis kaj la moŝta hungara sinjoro ne kapablis superi sian malvenkon kaj volis Beran-on mortpafi kaj pro tio la ĉeĥa fortulo devis forkuri. Tamen de Špork li ricevis riĉan rekompencon.

Historio de vilaĝaj sonoriloj[redakti | redakti fonton]

La origina sonorilo pendis en frontono de "Komunuma domo" n-ro 13. En la jaro 1935 geedzoj Rulík donacis al la vilaĝo novan, pli grandan sonorilon. Tiun oni lokigis en novan tureton sur tegmento de la Komunuma domo. En la dua mondmilito oni devis ĉiujn sonorilojn fordoni por fabrikado de armiloj. Tiel finis sian vivon ankaŭ la nova vilaĝa sonorilo. Sed la origina sonorilo estis kaŝita, do restis por reuzado post la milito. Ĉiutage trifoje kaj funebrosonoradon sonoris vilaĝa malriĉulo, invalido Linhart, kiu en la domo n-ro 13 loĝis.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]