Bořice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bořice (apartigilo)
Bořice
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Bořice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Chrast
Historia regiono Bohemio
Situo Bořice
 - alteco 245 m s. m.
 - koordinatoj 49° 58′ 50″ N 15° 55′ 19″ O / 49.98056 °N, 15.92194 °O / 49.98056; 15.92194 (mapo)
Areo 3,20 km² (320 ha)
Loĝantaro 185 (2023)
Denseco 57,81 loĝ./km²
Unua skribmencio 1382
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 62
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 571229
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bořice (Chrudim District)
Retpaĝo: www.obec-borice.info
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Bořice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en ebenaĵo de rivero Novohradka, 16 km sudoriente de urbo Pardubice kaj 11 km oriente de urbo Chrudim. Vivas ĉi tie 185 loĝantoj (2023). Apud la vilaĝo estas fervoja haltejo sur linio Moravany - Chrudim.

Vilaĝpartoj[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:

  • Bořice
  • Podbor

Historio[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝparto Podbor estis trovitaj arĥeologiaĵoj, kiuj atestas pri prisetlado jam en tempoj de luzacia kulturo, kiu datiĝas inter 12-a kaj 4-a jarcentoj a.K. La slava prisetlado estas eble dokumentita per trovo de cindriga sepultejo en la plej alta loko de la komunumo, kiu estas el tempo inter la 8-a kaj 10-a jarcentoj de nia erao.

En mezepoko estis ĉi tie fortikaĵeto kun senjora korto kaj fruktoĝardenoj, ĉirkaŭ kiuj kreskis terkulturistaj bienoj.

La vilaĝon tute evitis germana koloniigo, pri kio atestas fakto, ke inter malnovaj loĝantoj tute ne aperas germanaj nomoj. La unua skriba mencio pri Bořice estas el la jaro 1122 kaj koncernas senjoran korton, kiu estis en loko de nuna bieno n-ro 17. Pri vilaĝo mem estas mencio nur el la jaro 1382 kaj rememoras senjoron Václav el Bořice. Post kelkaj posedantoj la vilaĝo fariĝis parto de la senjorejo Chrast.

La vilaĝo ege suferis en tridekjara milito, ĉar situas sur linio inter Vysoké Mýto kaj Pardubice, kiun sekvis la svedaj trupoj. En la jaro 1652 estas en Bořice dokumentitaj ses neloĝataj bienoj.

En la nova epoko Bořice estis kaj estas moderna progresema vilaĝo, malgraŭ ke pro fora situo de industriaj entreprenoj nombro de ĝia loĝantaro relative multe malkreskis el 469 loĝantoj en la jaro 1910 je nunaj 173. En la vilaĝo ĉiam estis kaj estas vigla agado de diversaj kulturaj kaj sportaj societoj kaj sur bona nivelo estas ankaŭ komunuma teknika ekipaĵo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]