Sloupnice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sloupnice
municipo
Gimnastikejo de Sokol-anoj en Sloupnice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Sloupnice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Litomyšl
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Rivero Sloupnický potok
Situo Sloupnice
 - alteco 390 m s. m.
 - koordinatoj 49° 55′ 20″ N 16° 18′ 52″ O / 49.92222 °N, 16.31444 °O / 49.92222; 16.31444 (mapo)
Areo 27,91 km² (2 791 ha)
Loĝantaro 1 809 (2023)
Denseco 64,82 loĝ./km²
Unua skribmencio 1292
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 565 53
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 580325
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 4
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Sloupnice
Retpaĝo: www.sloupnice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Sloupnice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 9 km norde de urbo Litomyšl. Vivas ĉi tie 1 809 loĝantoj (2023). Teritorio de la municipo apartenas al kretacea formacio de Bohemia tabulo. El la plej alta t.n. Šuráňův monteto estas belega panoramo al tuta valo de la rivero Loučná de Litomyšl ĝis Vysoké Mýto. La vilaĝo Sloupnice estas de rivereta tipo. Ĝi situas laŭlonge de la rojo Sloupnický potok, aŭ Labuť, kaj de ŝoseo kondukanta el Ústí nad Orlicí al Vysoké Mýto.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Sedliště, Voděrady, Jehnědí, Hrádek, Bohuňovice, Přívrat, Řetůvka, Řetová, Vlčkov, České Heřmanice, Litomyšl kaj Němčice.

Partoj de la komunumo Sloupnice[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo apartenas vilaĝoj:

Historio[redakti | redakti fonton]

Malnova bildkarto el Končiny

Nomo de la vilaĝo estas verŝajne derivita de la vorto "slup", kio estis kaĝo por fiŝkaptado en rivereto. La unua skriba mencio pri Sloupnice (germane Sloupnitz aŭ Zlupnicz) estas en donaca dokumento de la reĝo Vladislav la 1-a, datita 1167, sed fakte falsaĵo nur el la fino de 12-a jarcento, en kiu oni parolas pri teritorio super "Sloupnický rivereto", donacata al la monaĥejo de Litomyšl. La vilaĝo Sloupnice ekestis nur en la 13-a jarcento. En la jaro 1680 ĝi dividiĝis je du komunumoj, Horní (Supra) kaj Dolní (Malsupra) Sloupnice. En la jaro 1788 ĝi estis ree kunigita, en la jaro 1924 ree dividita kaj en la jaro 1976 kunigita, kio daŭras. En la jaroj 1867 - 1868 estis en la komunumo konstruita monaĥinejo de Kongregaĵo de Bonfaraj Fratinoj de Sankta Karolo Borromeo. La ordeno zorgis pri edukado kaj lernado de knabinoj. Post la jaro 1942 la domo servis al malsanaj infanoj kaj poste al maljunuloj. De 1.1.2007 vilaĝoj Sloupnice kaj Němčice transiris el la distrikto Ústí nad Orlicí sub distrikto Svitavy.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 995
18802 977
18902 799
19002 849
19102 770
19212 677
JaroLoĝantoj
19302 520
19502 040
19612 116
19701 954
19801 859
19911 683
JaroLoĝantoj
20011 782
20141 697
20161 713
20171 704
20181 704
20191 727
JaroLoĝantoj
20201 710
20211 717
20221 748
20231 809

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Apud la ŝoseo en Horní Sloupnice situas preĝejo de Sankta Nikolao, origine gotika, en la jaro 1350 menciata kiel la paroĥa, konstruita verŝajne sur loko de pli malnova romanika preĝejo el la 13-a jarcento. Renovigita ĝi estis en la jaro 1712.

Ĝi estas ununava kun trilatere finita presbiterejo, kun sakristio en la akso kaj kun duetaĝaj oratorioj sur ambaŭ flankoj de la presbiterejo. Fasadoj ne estas membrigitaj, nur la okcidentan fronton ornamas riĉe profilita kornico, super kiu estas triparta pinjono membrigita per lizenoj kaj kronita per triangula gablo. La presbiterejo kaj oratorioj estas volbitaj barele, la triumfa arko estas duoncirkla, la navo platplafona kun ĥorejo, kiu malfermiĝas en la navon per tri arkoj sur kolonetoj.

La ĉefaltaro kaj kvar flankaj altaroj en la navo devenas el la dua duono de 18-a jarcento, ili estas portalaj kun statuoj de sanktuloj kaj kun bildoj el la fino de 19-a jarcento. La predikejo estas ornamita per statuetoj de Evangeliistoj sur prelegejo. La orgeno estis konstruita de F. Kratzer el Králíky en la jaro 1764, baptujo riĉe akante lignoskulptita estas el la jaro 1711. En sakristio estas lignoskulptita polikromia Kalvario kun Sankta Maria kaj Sankta Jozefo.

Sonorilturo[redakti | redakti fonton]

Sude de la preĝejo troviĝas sonorilturo el la jaro 1807, ŝtona, prisma, kun malalta duoncilindra tureto.

Paroĥestrejo[redakti | redakti fonton]

La paroĥestrejo estas baroka el la unua duono de 18-a jarcento, simpla duetaĝa konstruaĵo kun blazono de la urbo Litomyšl sur volboŝtono super la portalo.

Kapelo[redakti | redakti fonton]

En Dolní Sloupnice troviĝas kapelo de Plejsankta Triunuo el tempo ĉirkaŭ la jaro 1800. Ĝi estas oblonga, platplafona kun samtempa altareto.

Evangeliana preĝejo[redakti | redakti fonton]

Evangeliana preĝejo en Dolní Sloupnice estas el la jaro 1795, rekonstruita en la jaroj 1895 kaj 1911. Temas pri oblonga, trilatere fermita konstruaĵo, fronte kun simpla voluta pinjono kronita per triangulo.

Krucoj[redakti | redakti fonton]

  • Apud la ŝoseo al Litomyšl situas statuo de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1769.
  • Ŝtona kruco apud la vojo al Bohuňovice el la jaro 1869 kun reliefoj sur soklo de Dolorplena Sankta Maria, Maria Magdalena kaj de Sankta Jozefo.
  • Apud la sama vojo situas ŝtona kruco el la jaro 1869 sur pseŭdogotika soklo kun reliefoj de Sankta Venceslao kaj de Sankta Jozefo sur fronta flanko.
  • Fera kruco apud la vojkruciĝo en la vilaĝo el la jaro 1843 sur ŝtona empira soklo kun vazoj sur ambaŭ flankoj.

Naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]

  • Vojtěch Vanický (* 1898) - arĥitekto, konstruisto,
  • Jiří Mikulecký, konata ankaŭ sub nomo George John Desmond († 2007) - piloto de Royal Air Force, heroo de la libro „Štvancem svědomí“ (Persekutato de Konscienco) de Jiří Havel,
  • František Uhlíř (* 1950) - komponisto, jazisto, kontrabasisto.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]