Dobříkov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Ústí nad Orlicí. Pri parto de urbo Kdyně temas artikolo Dobříkov (Kdyně).
Dobříkov
municipo
Ligna ortodoksa preĝejeto transveturigita el Karpata Rutenio en Dobříkov
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Dobříkov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Choceň
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Memorindaĵo Preĝejo de Ĉiuj sanktuloj
Situo Dobříkov
 - alteco 264 m s. m.
 - koordinatoj 50° 00′ 16″ N 16° 08′ 00″ O / 50.00444 °N, 16.13333 °O / 50.00444; 16.13333 (mapo)
Areo 8,53 km² (853 ha)
Loĝantaro 574 (2023)
Denseco 67,29 loĝ./km²
Tabulo Orlica tabulo
Unua skribmencio 1356
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 503 64
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0521 580091
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dobříkov
Retpaĝo: www.dobrikov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Dobříkov estas municipo situanta en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en valo de la rivero Loučná, 5 km okcidente de la urbo Choceň kaj 10 km sude de la urbo Vysoké Mýto. Vivas ĉi tie 574 loĝantoj (2023). En la vilaĝo estas haltejo de fervoja ĉeflinio inter Pardubice kaj Česká Třebová.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Horní Jelení, Slatina, Zámrsk, Újezd u Chocně, Sruby kaj Týnišťko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fortikaĵeto[redakti | redakti fonton]

Historio de la vilaĝo estas ligita kun fortikaĵeto el la fino de 14-a jarcento. La unua atestita posedanto de ĝi estis Jan Těchlovec el Dobříkov. Plej longe en la fortikaĵeto loĝis familiaro Dobříkovský el Malejov (1480 - 1631), kiu ĉirkaŭ la jaro 1600 la fortikaĵeton aranĝis renesance. Blazono de la familiaro estas videbla sur gablo de arbargardistejo, troviĝanta sur loko de estinta fortikaĵeto, konstruita en la jaro 1828. Pro ĉeesto en nobelara leviĝo estis sinjorejo de Vilém Dobříkovský el Malejov en la jaro 1931 konfiskita. Poste la posedantoj ŝanĝiĝis kaj en la 18-a jarcento la fortikaĵeto, aŭ kasteleto, restis neloĝata kaj iom post iom dezertiĝis. En la jaro 1925 okaze de grundreformo la fortikaĵejon kun arbargardistejo akiris politikisto Václav Klofáč. Li konstruigis tie altaneton en kiun li lokigis renesancajn kahelojn el malkonstruita kasteleto. La posteuloj de Klofáč la objekton posedas ankoraŭ nuntempe.

Václav Klofáč[redakti | redakti fonton]

En Dobříkov loĝis kaj ĝin ŝatis Václav Jaroslav Klofáč (1868 - 1943), ĉeĥa politikisto kaj ĵurnalisto, gvidisto de politika Partio Nacie-Socialisma, senatano kaj la unua ministro por nacia defendo de la Ĉeĥoslovakio (1918). Li apartenis al la politikistoj, kiuj meritis pri ekesto de Ĉeĥoslovaka respubliko en la jaro 1918. Al Dobříkov li helpis ĉe aĉetakiro de la preĝejo el Rutenio. En la vilaĝo, en supre nomita arbargardistejo, estis omaĝe al li en la jaro 1997 malfermita modesta memormuzeo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869525
1880530
1890578
1900565
1910550
1921554
JaroLoĝantoj
1930570
1950509
1961483
1970465
1980473
1991431
JaroLoĝantoj
2001449
2014500
2016501
2017511
2018515
2019527
JaroLoĝantoj
2020544
2021547
2022554
2023574

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Fieraĵo de la komunumo estas ligna preĝejo, transigita ĉi tien en la jaro 1930 fare de la Ĉeĥoslovaka eklezio. Temas origine pri greka-katolika preĝejo de t.n. gotika tipo, konstruita en la jaro 1679 en Velká Kopaň en Rutenio. En la jaro 1857 ĝi estis transveturigita en Cholmovec ĉe Sevljuša kaj de tie al Dobříkov.

La preĝejo estas ununava, oblonga, ĉarpentita kun pli alta malpli larĝa ortangula presbiterejo sur suda flanko. En la fronto sur norda flanko estas balkonetoj kun ligna arkaĵaro kaj prisma turo kun peristilo kaj ŝinda tegmento. En la navo estas lignotabula barela plafono kaj en presbiterejo lignotabula segmenta. Sur norda flanko estas ĥorejo kaj mallarĝa antaŭĉambreto el kiu gvidas ŝtuparo al la balkoneto kaj turo.

La ekipaĵo estas origina kun ikonoj, kompletigitaj per bildoj de Jan Hus kaj de Johano Amoso Komenio signitaj de V. Košvánek. Malkonstruon, transporton kaj rekonstruon de la preĝejeto signife ĉeestis arĥitekto Adolf Kolena el Mukaĉeve kaj ĉarpentista majstro Cyril Barluška el Uĵhorodo.

Turismo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo najbaras kun vasta zono de arbaroj inter Choceň kaj Hradec Králové. La regiono estas ideala por pieda turismo kaj cikloturismo en ebenaĵo de la rivero Tichá Orlice kaj por ripoza kolektado de arbarfruktoj kaj fungoj. El Dobříkov gvidas en arbarojn du turismaj signitaj vojoj, flava kaj blua, kaj cikloturisma traceo n-ro 4186, kiujn oni povas diversmaniere kombini kun aliaj vojoj.

Por ripozado, sporto kaj amuzado servas futbala kaj volejbala ludejo en areo malantaŭ la preĝejo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Muchka I.. - Petříček V.- Neubert L.: Východní Čechy. Eldonis Panorama eldonejo en Prago en j. 1990.
  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]