Banín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Banín
germane Bohnau
municipo
Gotika preĝejo de sankta Barboro en Banín
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Banín
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Svitavy
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Rivero Svitava
Situo Banín
 - alteco 454 m s. m.
 - koordinatoj 49° 39′ 56″ N 16° 26′ 42″ O / 49.66556 °N, 16.44500 °O / 49.66556; 16.44500 (mapo)
Katastro 12,94 km² (1 294 ha) Banín
Loĝantaro 301 (2023)
Denseco 23,26 loĝ./km²
Unua skribmencio 1291
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 568 02
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 572560
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Banín
Retpaĝo: www.brnenec.cz/place.asp?place=2
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Banín situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, super valo de la rivero Svitava, proksime de la ŝoseo n-ro 43 inter Hradec Králové kaj Brno, respektive inter Svitavy kaj Letovice, 8 km okcedente de la urbo Březová nad Svitavou. Vivas ĉi tie 301 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri vilaĝo Banín estis en la jaro 1291 kiel circa villam Banín. Pli poste estis nomata villam Banyn et Nouam Belam, Banyns, Banina cum Filia. Germane ĝi estis nomata (Bohnau).

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

En centro de la vilaĝo sur monteto estas tombejo kaj en ĝi preĝejo de Sankta Barbara, konstruita komence de la 14-a jarcento. Rekonstruita ĝi estis en la jaro 1488, la prisma turo estis alkonstruita antaŭ la okcidenta frontalo en la jaro 1559.

La preĝejo estas ununava kun ortangule fermita presbiterejo kaj sakristio sur norda flanko. Super muroj de la preĝejo kaj turo estas lignaj etaĝoj sur kantilevroj. La presbiterejo estas volbita krucforme kun ripoj, triumfa arko estas duoncirkla, la navo platplafona kun ligna ĥorejo. En la orienta vando de la presbiterejo estas ŝtona sankta ŝranko.

La ĉefa altaro havas baldaĥenan tabernaklon kun statueto de Sankta Barbara el la fino de 17-a jarcento, sur ambaŭ flankoj po unu anĝelo el la 18-a jarcento. Du flankaj altaroj estas portalaj el la fino de 17-a jarcento, kun bildoj el la 2-a duono de 18-a jarcento. En niĉo super la triumfarko estas statuo de Sankta Floriano. En la navo estas bildo de Sankta Johano Nepomuka kaj en presbiterejo bildo de Sankta Barbara, ambaŭ el la komenco de 19-a jarcento. La Kalvaria vojo estas el tempo ĉirkaŭ la jaro 1800.

En la tombejon gvidas masonita pordego barele volbita kun bulba tureto.

Sinjora korto[redakti | redakti fonton]

Sur norda rando de la vilaĝo situas triala sinjora korto kun balkonkoridoro sur arkadoj al la interna korto.

Ĉarpentaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo estas kelkaj ĉarpentitaj kortoj, nombroj 15, 71, 73, 87, 24, situantaj ĉirkaŭ la centra korto.

Nemakulita[redakti | redakti fonton]

Sub la preĝejo troviĝas kolono kun statuo de Nemakulita el la jaro 1721.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.