Žumberk

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo


Žumberk
germane: Schumberg
kampurbo
All Saints Church, Zumberk, Czech Republic.jpg
Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj en Žumberk
Žumberk CoA CZ.gif
Blazono
Oficiala nomo: Žumberk
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Chrudim
Historia regiono Bohemio
Montaro Bohemia-Moravia montetaro
Memorindaĵo Žumberk burgo
Rojo Ležák
Situo Žumberk
 - alteco 355 m s. m.
 - koordinatoj 49°52′22″N 15°51′29″E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.87278 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.87278°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 49.87278; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Žumberk)
Areo 4,78 km² (478 ha)
Loĝantaro 227 (02.10.2006)
Denseco 47,49 loĝ./km²
Unua skribmencio 1318
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 36
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 571547
Katastraj teritorioj 1
Partoj de kampurbo 3
Bazaj sidejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Žumberk
Retpaĝo: www.obec-zumberk.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio
Restaĵoj de burga palaco en Žumberk
Ruinoj de burgo Žumberk en Žumberk

Žumberk estas kampurbo situanta en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim , sur norda rando de Bohemia-Moravia montetaro, 7 km sude de la urbo Slatiňany, kaj 11 km sude de la urbo Chrudim. Ĝi estas en arbarriĉa pejzaĝo kun krutaj deklivoj, fiŝlagoj kaj rivereto Ležák. Pro tiu agrabla belaĵo la regiono jam longe estas serĉata ripozejo aparte en privataj kabanoj.

Enhavo

[redakti] Urbetpartoj

Al la municipa komunumo apartenas vilaĝpartoj:

  • Žumberk
  • Částkov
  • Prostějov

[redakti] Historio

Dominanto de Žumberk kaj kultura memorindaĵo estas ruinoj de burgo Žumberk. Ĝi estis loĝata de nobelularo de la jaro 1318 ĝis la jaro 1700 kaj administris krom Žumberk kaj ĝia korto ankaŭ vicon da pliaj vilaĝoj en ĉirkaŭaĵo. Signifaj familiaroj en Žumberk estis senjoroj el Boskovice, Kavalec ze Žumberka kaj Trčka z Lípy. En la 18-a jarcento la superularo jam en la burgo ne loĝis, nur oficistoj kaj salajruloj ĝis la jaro 1770.

De la jaro 1487 estis Žumberk nomata urbeto.

En la jaro 1744 estis en Žumberk establita metiista korporacio, en kiu estis organizataj metioj barelista, horloĝista, retfarista, ĉarpentista, lignaĵista, tajlorista kaj serurista. La korporacio funkciis ĝis la jaro 1859, kiam ekvalidis metiista regularo.

[redakti] Memorindaĵoj kaj vidindaĵoj

[redakti] Burgo

La burgo Žumberk troviĝis sur montelstaraĵo super la urbeto. Nuntempe estas konservitaj nur ruinoj, restoj de pordego kaj palaco. Sur suda muro de la palaco estas postsignoj de renesanca sgrafito, per kiu ĝi esti ornamigita de familiaro Záruba el Hustířany en la 16-a jarcento.

[redakti] Preĝejo

Origine gotika preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj, atestita kiel paroĥa en la jaro 1349, estis tute rekonstruita baroke en la jaro 1782 kaj pseŭdoromanike en la jaro 1880 de Ed. Neumann. La navo estis tute nove konstruita.

La nuna preĝejo estas ununava kun duoncirkle fermita presbiterejo, kun kapelo kaj sakristio sur flankoj. La turo estas en okcidenta frontalo. La presbiterejo estas volbita barele kun sekcioj, triumfarko estas duoncirkla kun pilastroj, la navo estas platplafona kun ĥorejo, vandoj estas membrigitaj per toskanaj pilastroj. En la presbiterejo estas valora sankta ŝranko kun vimperko kronita per azendorso kun kraboj. La ekipaĵo estas novbaroka, frubaroka ŝtona baptujo el la 17-a jarcento estas ornamita per reliefaj akantoj. En la kapelo estas tomboŝtono el la jaro 1780. Ĉirkaŭ la kirko estis ĝis la jaro 1832 tombejo.

[redakti] Kampanilo

Ligna kampanilo sur prisma submuro estas sur norda flanko de la preĝejo. Kupoloj estas kovritaj per ŝindo.

[redakti] Statuo

Sur urbetplaco staras valora statuo de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1772.

[redakti] Popola arĥitekturo

Bieneto n-ro 16 estas proklamita kultura memorindaĵo. Ĝia rikolttenejo estas datita 1786. Sur placo antaŭ la bieneto estas puto kun sitelo levata per vinĉo. Apud la puto estas sabloŝtona vasko.

Kultura memorindaĵo estas ankaŭ t.n. Supra muelejo n-ro 42 kun akvorado desupre movata.

[redakti] Opidumo

En arbarriĉa valo de rivereto Ležák ĉe ŝoseo al Lukavice troviĝas estinta opidumo nomata Hrádek kun restoj de mezepokaj remparoj kaj fosaĵoj.

[redakti] Minejoj

En la vilaĝo kaj en ĝia ĉirkaŭaĵo estas multaj minejoj, kie oni minis kaj minas konatan ruĝan graniton de Žumberk.

[redakti] Personeco

En Žumberk en la jaro 1903 naskiĝis socialdemokrata deputito de iama Nacia asembleo kaj en la jaroj 1945 - 1948 ministro por industrio Bohumil Laušman. Lia memortabulo estas sur domo n-ro 79.

[redakti] Bibliografio

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j.

2004.

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

[redakti] Eksteraj ligiloj


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj