Stolany

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stolany
Preĝejo de Sankta Nikolao
Preĝejo de Sankta Nikolao
Preĝejo de Sankta Nikolao
municipo en Ĉeĥio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Distrikto Chrudim
Fondita 1229 (la unua skriba mencio)
Poŝtkodo 538 03
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 389  (2023) [+]
Loĝdenso 71 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 56′ N, 15° 45′ O (mapo)49.927845471215.745167902581Koordinatoj: 49° 56′ N, 15° 45′ O (mapo) [+]
Alto 288 m [+]
Areo 5,474177 km² (54 7.4 177 ha) [+]
Stolany (Ĉeĥio)
Stolany (Ĉeĥio)
DMS
Stolany
Stolany
Stolany
Ĉeĥa respubliko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Stolany [+]
vdr


Vilaĝo Stolany situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en milde ondoforma pejzaĝo sub montetaro Železné hory, sub monteto Dubinec, ĉe Stolanský rivereto, 5 km sudokcidente de la urbo Chrudim. Vivas ĉi tie 389 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri la vilaĝo el la jaro 1229 troviĝas en akto de la reĝo Přemysl Otakar la 1-a, en kiu li atestas, ke li vilaĝon Stolany kun apartenaĵo dediĉas al benediktana monaĥejo de Opatovice.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Nikolao, origine romanika, en la 14-a jarcento rekonstruita en gotika stilo kaj en la jaro 1795 denove en baroka stilo. Ĝi estas ununava kun vasta trilatera presbiterejo apogata per pilieroj, kun barele volbita sakristio sur norda flanko kaj turo antaŭ la okcidenta frontalo. Masiva prisma turo estas kronita per ŝtona piramido kun krenelaĵo kaj kvar figuraj gargojloj en ĝiaj anguloj. En muroj de la turo estas enmasonitaj kelkaj artefaktoj el arka kornico de antaŭa romanika preĝejo. La presbiterejo estas platplafona, sur ĝia norda flanko estas malfrugotika riĉe ornamita sankta ŝranko. La navo havas platan plafonon, la subturejo barelan volbon. Ekipaĵo estas baroka el tempo ĉirkaŭ la jaro 1700, la ĉefaltaro estas kolona kun bildo de Sankta Nikolao, la predikejon dekoras ornamaj reliefoj. En antaŭĉambro estas origina sabloŝtona baptujo. Blazona tomboŝtono estas el la jaro 1549. Ĉirkaŭ la preĝejo estas tombejo protektata per fosaĵo kaj restoj de remparo.

Fortikaĵeto[redakti | redakti fonton]

Fortikaĵeto, konstruita post la jaro 1577 de Václav Ples Heřmanský el Sloupno troviĝas nun en areo de mastruma korto. En barilmuro estas malfrurenesanca pordego ornamita per bosaĵo, kadrita per toskanaj pilastroj kaj trilatera frontono kun familiaraj blazonoj. En apuda domo estas la ĉambroj kruce volbitaj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]