Ústí nad Orlicí
| Ústí nad Orlicí | |||
| germane: Wildenschwert | |||
| urbo | |||
|
Placo en Ústí nad Orlicí
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Ústí nad Orlicí | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Pardubice | ||
| Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
| Administra municipo | Ústí nad Orlicí | ||
| Historia regiono | Bohemio | ||
| Riveroj | Třebovka, Tichá Orlice | ||
| Situo | Ústí nad Orlicí | ||
| - alteco | 340 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49°58′27″N 16°24′00″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.97417 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.97417°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 36,36 km² (3 636 ha) | ||
| Loĝantaro | 14 582 (01.01.2012) | ||
| Denseco | 401,05 loĝ./km² | ||
| Fondo | 13-a jarcento | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 562 01 ĝis 562 06 | ||
| NUTS 3 | CZ053 | ||
| NUTS 4 | CZ0534 | ||
| NUTS 5 | CZ0534 579891 | ||
| Katastraj teritorioj | 9 | ||
| Partoj de urbo | 8 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 22 | ||
| Retpaĝo: www.ustinadorlici.cz | |||
Ústí nad Orlicí estas urbo kun preskaŭ 15 200 loĝantoj, situanta en orienta Bohemio ĉe kunfluejo de riveroj Tichá Orlice kaj Třebovka. La urbo estas signifa centro de teksindustrio.
La urbo estis fondita komence de la 13-a jarcento de Vilém el Drnholec. Ĝi estis la servutula urbeto, pli malfrue ĝi estis posedaĵo de la ĉeĥaj reĝoj. Ekde la fino de la 13-a jarcento ĝi estis konsisto de sinjorejo de Lanšperk kaj ekde la duono de la 16-a jarcento de sinjorejo de Lanškroun. Pli malfrue ĝi estis en tenado de vico da nobelaj familioj (ekz. Pernštejnidoj, Hrzánidoj aŭ Lichtenštejnidoj). Drapproduktadaj kaj teksadaj gildoj estis rekonitaj jam komence de la 16-a jarcento. Simile kiel vico da ĉeĥaj urboj ankaŭ Ústí estis ruinigita dum la tridekjara milito. Konstruado de fervojo en la jaro 1845 (Olomouc – Prago) rapidigis industriigon de la teksproduktado. Al la malnova tradicio de teksistoj kaj drapistoj ligis hodiaŭa moderna industrio. En la jaro 1967 estis konstruita en kotona esplorinstituto senŝpinila sistemo de ŝpinado.
Devena bazplano de kvadrata placo restis konservita, domoj en du flankoj de la placo borderas arkadoj. La domoj estas plejparte barokaj.
Ústí nad Orlicí estas naskoloko de violonvirtuozo Jaroslav Kocián (1883 – 1950) kaj de historiisto de artoj Josef Cibulka (1886 – 1968). Al muziktradicioj de la urbo, kiuj tuŝas ĝis la 14-a jarcento, ligas ĉiujare konkurso de junaj violonistoj nomata Muzika Ústí de Kocián.
Enhavo |
Transporto [redakti]
Tra Ústí nad Orlicí gvidas grava elektrizita fervoja linio numero 010 de Kolín al Česká Třebová. Kaj de urbo gvidas linio numero 024 al Štíty.
Esperanto [redakti]
De la 30-a de novembro ĝis la 2-a de decembro 2012 okazis novula renkontiĝo ĈAR - Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo, en kunlaboro de ĈEJ kaj Vroclava grupo Aŭroro.
Partneraj urboj [redakti]
Inter la partneraj urboj estas
Eksteraj ligiloj [redakti]
|
|
|
|---|---|
|
Černovír | Dolní Houžovec | Horní Houžovec | Hylváty | Kerhartice | Knapovec | Oldřichovice | Ústí nad Orlicí |
|