Kunvald

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kunvald
germane: Kunwald
kampurbo
Kostel Svatého Jiří v Kunvaldu.jpg
Preĝejo de sankta Georgo en Kunvald
Flag of Kunvald.svg
Flago
Kunvald CoA CZ.svg
Blazono
Oficiala nomo: Kunvald
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Historia regiono Bohemio
Montaro Orlica montaro
Rivero Horský potok
Situo Kunvald
 - koordinatoj 50°07′47″N 16°30′01″E  /  50.12972°N, 16.50028°O / 50.12972; 16.50028 (Kunvald)
Plej alta punkto
 - alteco 658 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 399 m s. m.
Areo 29,93 km² (2 993 ha)
Loĝantaro 996 (01.01.2012)
Denseco 33,28 loĝ./km²
Unua skribmencio 1363
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 81
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580503
Katastraj teritorioj 1
Partoj de kampurbo 7
Bazaj sidejunuoj 7
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Kunvald
Retpaĝo: www.kunvald.info
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Kampurbo Kunvald situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en valo de rivereto Rokytenka 5 km norde de la urbo Žamberk. Vilaĝo estas fama pro fondo de la komunumo de "Unueco de fratoj" en ĝi.

Al la komunumo apartenas vilaĝoj:

  • Kunvald
  • Bubnov
  • Končiny
  • Kunačice
  • Záhory
  • Zaječiny
  • Přední Důl
  • Zadní Důl


Historio[redakti | redakti fonton]

En la dua duono de 13-a jarcento estis la regiono sub Orlické hory koloniigata de germanaj koloniistoj. En la sama tempo ekestadis urboj Žamberk, Rychnov nad Kněžnou, Ústí nad Orlicí kaj pliaj urboj kaj vilaĝoj. Sed jam en la unua duono de 14-a jarcento superis en Kunvald ĉeĥa loĝantaro.

La unua skriba mencio pri Kunvald estas el la jaro 1363, kiam estis paroĥestro el Kunvald starigita plenumanto de decido pri nove nomumita paroĥestro en Nekoř.

Pri origino de la nomo Kunvald (germane Kunwald) estas tri versioj. Laŭ unu koloniistoj ĉi tien venis el Luzacio, kie estas urbo Cunewalde (en suprasoraba lingvo "Kumwald"). Alia versio rememoras kavaliron Kuna, kiu povis esti ĉi tie lokigisto kaj la tria versio derivas la nomon de ĉeĥa vorto "kuna" (marteso) kaj germana Wald (arbaro).

Al Kunvald apartenas sep domaroj. Ili estis fondataj pro tio, ke homoj el la vilaĝa centro havis siajn kampojn tre malproksimaj kaj fondo de nova malgranda vilaĝeto estis pli komforta. La vilaĝoj estis sinsekve alligataj al Kunvald.

En la jaro 1457 estis en Kunvald fondita Unuiĝo de "Bohemiaj Fratoj". La reĝo Georgo el Poděbrady donis en Kunvald sekurejon al homoj, kiuj volis establi eklezion laŭ evangelio kaj vivi en karitateco. Sub gvido de frato Gregorio ili ĉi tie fondis la unuan komunumon de la Fratoj kaj de ĉi tie la Unuiĝo vastiĝis en la tutan landon kaj venigis al la ĉeĥa nacio spiritan riĉaĵon, ĉefe belan lingvon, lernejaron, toleremon. Post batalo apud Prago (1620) estis Bohemiaj Fratoj persekutataj kaj multaj devis ekziliĝi. Kiuj restis, kaŝe konservadis en familioj fratan heredaĵon ĝis ekesto de novaj evangelianaj komunumoj post la jaro 1781, kiam imperiestro Jozefo la 2-a proklamis patenton pri religia toleremo. En proksima "Modlivý důl" (Preĝema valo) ili okazadis sekretaj noktaj diservoj. En saksa urbo Herrnhut ili fondis renovigitan Unuiĝon, kiu iĝis ĝermo de la tutmonda misia aktiveco de la Unuiĝo de fratoj.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Dometo Ĉe Komunumo[redakti | redakti fonton]

Dometo Ĉe Komunumo en Kunvald

Pri ekesto kaj sortoj de la Unuiĝo de fratoj rakontas ekspozicio lokigita en dometo n-ro 238, Ĉe Komunumo. La dometo estas tipa por ĉi tiea popola arĥitekturo. Ĉe la dometo staras monumento de lasta episkopo de Bohemiaj Fratoj J. A. Komenský (Johano Amoso Komenio), kiun laŭ modelo de Josef Strachovský elhakis ŝtonhakistoj O. Fiedler kaj J. Svoboda. Komenion ĝi prezentas kun gesto kaj atributoj de verkisto.

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Meze de la tombejo troviĝas preĝejo de Sankta Georgo, devenanta el la komenco de 17-a jarcento, pli mafrue, en la jaro 1746, rekonstruita baroke. En la jaro 1833 ĝi estis pligrandigita per alkonstruo de okcidenta parto de la navo kaj de turo super la fronto. La turo estis ankoraŭ plialtigita en la jaro 1901. La preĝejo estas simpla ununava oblonga konstruaĵo kun trilatere fermita kaj barele volbita presbiterejo. La navo estas platplafona. Survandaj pentraĵoj estas de I. Nejedlý el la jaro 1891.

La ekipaĵo estas malfrurokoka el la lasta kvarono de 18-a jarcento. La ĉefaltaro estas kadra kun malfrubarokaj statuoj de Sankta Johano Nepomuka kaj de Sankta Adalberto, ambaŭ de A. Cyriák, bildo de Sankta Georgo de viena J. Greippel el la jaro 1783. Flankaj altaroj estas el la sama tempo de A. Cyriák. Rokoka predikejo estas el la jaro 1783. Eksterordinara estas granda kalvaria vojo el la jaro 1780 de J. Greippel. Lignoskulptaĵoj estas el la jaro 1883 de Purgr el Gröden.

Unuiĝo de Fratoj

Kapelo[redakti | redakti fonton]

En malsupra Kunvald, en loko kie pli frue staris kolono kun sonorilo "Tagmezulo", estis en la jaro 1865 konstruita koste de kelkaj loĝantoj masonita kapelo kaj en ĝi pendigita nova sonorilo. La sonorilo estis fandita en Hradec Králové, kaj ĝia pezo estis 79 funtoj. La kapelo estis konsekrita al Sankta Maria. Dum germana okupado estis la sonorilo konfiskita por militaj celoj. Nova sonorilo estis pendigita nur en la jaro 1999. Ĝi pezas 35 kg.

Statuoj[redakti | redakti fonton]

  • Statuaro de Sankta Anna kaj Familio de Kristo apud la preĝejo estas el la jaro 1801 de A. Cyriák.
  • Antaŭ la preĝejo estas ŝtona kruco el la jaro 1771 de A. Cyriák.
  • Ĉe estinta bieno de Lier, en kiu troviĝis frateca forĝejo, estas statuo de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1716.
  • Dua statuo de tiu ĉi sanktulo estas ĉe la ponto proksime de estinta forĝejo de Junk. Ĝi estas ankaŭ verko de Alex Cyriák el la jaro 1752.
  • La tria statuo de la sama aŭtoro el la jaro 1789 troviĝas ĉe ponto apud estinta muelejo de Keprt.
  • En Supra Kunvald estas statuo de Sankta Jozefo de K. Mělnický el la jaro 1829.
  • Apud la vojo al Bartošovice troviĝas ŝtona kruco sur kolono el la jaro 1731.
  • En loko nomata Na Zmrzlíku estas humilejo el la jaro 1815.
  • Apud bieno n-ro 147 troviĝas sur soklo kaj kolono orumita statuo de Sankta Maria de skulptisto Číp el Ústí nad Orlicí, el la jaro 1871.

Tilio[redakti | redakti fonton]

Rememoraĵo al adiaŭo de Bohemiaj Fratoj antaŭ ilia foriro eksterlanden estas t.n. Frata tilio, unu el tri arboj enplantitaj tiuokaze en la jaro 1547.

Frata tilio en Kunvald

Naturo[redakti | redakti fonton]

Naturo en ĉirkaŭaĵo de Kunvald estas tre diversspeca pro grandaj altitudaj diferencoj kaj pro profundaj ombraj malvarmaj valoj kaj diferencoj en humileco de sekaj herbejoj kaj valaj kaj arbaraj marĉejoj kaj torfejoj. Naturo estas riĉa ĉefe je flaŭro. Kreskas ĉi tie leŭkojo printempa (Leucojum vernum), orĥido maja (Dactylorhiza majalis), kardo nigrakola (Carduus personata), circeo alpa (Circaea alpina), alkemilo kalva (Alchemilla calviflora), geumo kliniĝanta (Geum rivale), cirsio herbeja (Cirsium rivulare), latreo skvama (Lathraea squamaria), primolo svelta (Primula elatior), lilio martagona (Lilium martagon) kaj veroniko arbara (Veronica montana L.). Plejparto da ili kreskas ĉefe en valo de Záhorský rivereto. El animaloj tio estas trituro alpa (Mesotriton alpestris), trituro kutima (Triturus vulgaris) kaj bufo kutima (Bufo bufo), melo kaj granda koncentriĝo de muflonoj.

Forstista domo en Zaječiny[redakti | redakti fonton]

En la unua duono de 19-a jarcento estis konstruita vidinda empira forstista domo en Zaječiny.

Garbejoj[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo estas du ĉarpentitaj garbejoj. Unu estas ĉe la n-ro 189, ŝafejo ĉe familio Kořínek, kaj la dua, konstruita en la jaro 1771 ĉe n-ro 147, bieno de familio Bílek.

Muelejo de Keprt[redakti | redakti fonton]

Apud la ŝoseo el Žamberk estas konstruaĵo kun alta fumturo. Temas pri estinta muelejo kun segejo n-ro 211. Ĝi estas valora teĥnika memorindaĵo, atentinda atesto de industriigo de bohemia kamparo. Originan kamparanan konstruaĵon rekonstruis en muelejon ĉirkaŭ la jaro 1800 Kašpar Buchtele. La segejo funkciis ĝis la jaro 1992.

Muelejo de Fišer[redakti | redakti fonton]

Bela demonstraĵo de popola arĥitekturo en la regiono sub Orlické hory estas pentrinda muelejo n-ro 188. Estis konstruita en la jaro 1698 de Jan Bulíček kaj origine ĝi havis du padelradojn, kiuj pelis ankaŭ segilejon.

Vilao de Bílek[redakti | redakti fonton]

Ĉe piedo de Monto de Krejsa konstruigis sian vilaon ĉeĥa sciencisto Prof. PhDr. kaj MUDr. František Bílek, Dr.Sc, Dr.h.c., kiu devenis el ĉi tiea familiaro Bílek. Li famiĝis per sia "Lernolibro de ĝenerala zootekniko", per kiu li starigis ĉeĥan zooteknikon sur sciencaj fundamentoj. Prof. Bílek plie establis hipologian muzeon en Slatiňany, regeneris karakulan ŝafon, nigran malnovkladruban ĉevalon kaj savis ĉevalon de Przewalski. Li mortis en la jaro 1972 en Kunvald, kie li estas ankaŭ entombigita. La vilao kaj ĉirkaŭanta ĝardeno de raraj arbospecioj estas nun en malbona stato kaj bezonas rekonstruon.

Monumento de J. A. Komenius en Kunvald

Legendo[redakti | redakti fonton]

Super la vilaĝo troviĝas t.n. Monto de Krejsa. Onidire tie iam staris monaĥejo, sed en tempoj de husanaj militoj ĝi estis detruita. Posedanto de la areo sur la monto volis la grundon plugi. Sed ĉevaloj subite haltis kaj ne volis plu iri. La kampulo eksakris kaj la bestoj solidiĝis. El profundo de la monto estis aŭdebla sonorado. La plugisto baldaŭ post la evento mortis kaj neniu jam aŭdacis la grundon sur monto plugi.

Interesaĵoj pri domaroj[redakti | redakti fonton]

Záhory[redakti | redakti fonton]

Vilaĝeto Záhory estis prisetlita plejparte per germanaj loĝantoj. "Údolí Záhorského potoka" (Valo de Záhorský rivereto) nomiĝas ĉi tie natura memorindaĵo kun areo cca 10 ha.

Končiny[redakti | redakti fonton]

En la domaron ni povas veni per ŝoseo al Klášterec nad Orlicí. Estas ĉi tie kelkaj krucetoj kaj sakralaj bildetoj sen aparta arta signifo.

Zaječiny[redakti | redakti fonton]

En Zaječiny troviĝas kapelo el la fino de 19-a jarcento. Mariakulta bildo estas de pentristo Umlauf el Letohrad. En arbaroj super domaro Zaječiny kaŝadis sin ĉirkaŭ la jaro 1550 sektanoj Adamanoj. Ili vivis nudaj kaj en libera amo. Onidire ili atencis havaĵon kaj sekurecon de pretervojaĝantoj. Pro tio estro de la sinjorejo Jaroslav el Pernštejn sendis siajn soldatojn fari ordon. Ili trovis sektanojn en gastejaĉo apud vojo al Kladsko. La domon soldatoj sieĝis kaj kun sektanoj bruligis.

Bubnov[redakti | redakti fonton]

Vilaĝeto Bubnov estis fondita sur loko de t.n. Horský dvůr (Monta korto), kiu verŝajne portis al posedantoj malgrandan gajnon kaj estis nuligita. La grundo estis farmigita al t.n. familiantoj, kiuj ĉi tie konstruis al si ĉarpentitajn dometojn.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Kunvald naskiĝis František Heikenwälder.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]