Alkemilo
|
|
||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ordinara alkemilo ( Alchemilla vulgaris )
|
||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
|
||||||||||||||||
Arealo de la genro
|
||||||||||||||||
|
Sinonimoj
|
||||||||||||||||
|
Alchimilla P. Miller, 1754 |
||||||||||||||||
Alkemilo ( Alchemilla ) estas genro de herbecaj staŭdoj el la rozacoj, kaj populara ĝardenplanto kun la komuna nomo dammantelo. Estas ĉirkaŭ 300 specioj, la plimulto hejma al malvarmetaj kaj subarktaj regionoj de Eŭropo kaj Azio, kun kelkaj specioj hejmaj en la montaroj de Afriko kaj Nordameriko.
La plimultaj alkemilospecioj estas akumulaĵo-formantaj aŭ rozetaj, staŭdoj kun bazaj folioj leviĝantaj ekde lignecaj rizomoj. Iuj specioj havas foliojn kun loboj kiuj disradias el komuna punkto kaj aliaj havas dividitajn foliojn – ambaŭ tipe estas ventumilo-formaj kun etaj dentoj je la pintoj. La long-tigaj, griz-verdaj ĝis verdaj folioj ofte estas kovritaj de molaj haroj, kiuj retenas akverojn je la surfaco kaj laŭlonge de la randaĵoj. La verdaj ĝis hele verd-flavaj floroj estas etaj, ne havas petalojn kaj are aperas super la foliaro malfru-printempe kaj somere [5].
- Selektitaj specioj
|
|
Referencoj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
- ↑ angle Alkemila ( ITIS )
- ↑ Genus: Alchemilla L.. Taxonomy for Plants (2008-03-03). Alirita 2008-05-17.
- ↑ Alchemilla L.. African Plants Database. Alirita 2008-05-17.
- ↑ "46. ALCHEMILLA Linnaeus" 9: 388. Alirita 2008-05-17..""
- ↑ An Evaluation Study of Alchemilla. Plant Evaluation Notes. Alirita 2008-05-17.