Brněnec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Brněnec
germane: Brünnlitz
vilaĝo
Schindlers factory Brnenec CZ 2004b.JPG
Fabriko de Oskar Schindler en Brněnec (2004)
Brněnec flag CZ.svg
Flago
Brněnec CoA CZ.svg
Blazono
Oficiala nomo: Brněnec
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Svitavy
Historiaj regionoj Moravio, Bohemio
Rivero Svitava
Situo Brněnec
 - alteco 370 m s. m.
 - koordinatoj 49°37′36″N 16°31′09″E  /  49.62667°N, 16.51917°O / 49.62667; 16.51917 (Brněnec)
Areo 6,29 km² (629 ha)
Loĝantaro 1 359 (01.01.2012)
Denseco 216,06 loĝ./km²
Unua skribmencio 1557
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 04
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 577863
Katastraj teritorioj 3
Partoj de vilaĝo 4
Bazaj sidejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Brněnec
Retpaĝo: www.brnenec.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Brněnec, germane Brünnlitz situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 3 km sude de la urbo Březová nad Svitavou sur vojkruciĝo de la ŝoseo n-ro 35 inter Svitavy kaj Brno kaj ŝoseo n-ro 363 inter Polička kaj Brněnec. Vilaĝo troviĝas sur ambaŭ bordoj de la rivero Svitava, kiu ĉi tie estis limo inter historiaj landoj Bohemio kaj Moravio.

Partoj de la komunumo[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo apartenas vilaĝoj:

  • Brněnec
  • Chrastová Lhota
  • Moravská Chrastová
  • Podlesí

Historio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1804 komencis František Diebl en Brněnec konstrui paperfabrikon, sed jam en la jaro 1814 vendas ĝin al Jiří Schön. Post 40 jaroj, en la jaro 1854, la paperfabrikon aĉetis Izák Löw-Beer kaj rekonstruis ĝin je lanoŝpinejo. Tiam estis Brněnec nur malgranda vilaĝo, en la jaro 1867 ĝi havis nur 19 domojn kun 105 loĝantoj kaj Podlesí 35 domojn kun 213 loĝantoj. Nun estas en la vilaĝo laborokazaĵoj por 800 homoj. Estas ĉi tie teksindustrio, nutraĵindustrio kaj maŝinkonstrua fabriko.

Interesa raporto en vilaĝa kroniko estas, ke en decembro 1789 trans Brněnec dum kelkaj tagoj iris granda rusa armeo el Moravio al Bohemio. Antaŭe iris kozakoj kun longaj pikstangoj, poste iris ĉasistoj, grenadistoj kaj muskedistoj.

Dum la dua mondmilito estis en Brněnec fabriko de Oskar Schindler, okazejo de historio pri savo de la judoj el la t.n. "Listo de Schindler". Tio estas titolo de libro de aŭstralia verkisto Thomas Keneally kaj per sep Oskar-premioj aprezita filmo de fama usona reĝisoro Steven Spielberg.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo estas kapelo de Sankta Isidoro el la jaro 1855 kaj evangeliana kapelo el la komenco de 20-a jarcento.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.