Kameničná (distrikto Ústí nad Orlicí)
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Kameničná |
| Kameničná | |||
| municipo | |||
|
|||
| Oficiala nomo: Kameničná | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Pardubice | ||
| Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
| Administra municipo | Žamberk | ||
| Historia regiono | Bohemio | ||
| Cismontaro | Orlica montaro | ||
| Situo | Kameničná | ||
| - alteco | 463 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 50°07′10″N 16°26′20″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 50.11944 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">50.11944°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 5,85 km² (585 ha) | ||
| Loĝantaro | 347 (02.10.2006) | ||
| Denseco | 59,32 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1365 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 564 01 | ||
| NUTS 3 | CZ053 | ||
| NUTS 4 | CZ0534 | ||
| NUTS 5 | CZ0534 580422 | ||
| Katastraj teritorioj | 1 | ||
| Partoj de vilaĝo | 1 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 1 | ||
| Retpaĝo: www.kamenicna.cz | |||
Vilaĝo Kameničná situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en submontaro de Orlické hory, 6 km norde de urbo Žamberk.
Enhavo |
[redakti] Historio
Kameničná estis fondita kadre de t.n. slava koloniigo. Proksime de ĝi gvidis komerca pado en etna teritorio de Slavníkoj inter Kostelec kaj Kłodzko. Tiujn tempojn rememoras nuntempe apenaŭ videblaj restoj de sidejo nomata "Na hradě" (Sur burgo) en arbaro"Suchá". Verŝajne ĉi tie staris ligna burgo, protektanta la padon kontraŭ rabistoj. Al la sidejo ligas legendoj pri princino Kuna kaj kaŝitaj trezoroj.
[redakti] Memorindaĵoj
[redakti] Kapelo
Kapelo de Sankta Triunuo estas pseŭdostila el la jaro 1863. Ĝi estas oblonga kun trilatere fermita presbiterejo. Ekipaĵo estas samtempa, sur la ĉefa altaro estas valoraj barokaj statuetoj de kvar evangeliistoj el tempo ĉirkaŭ la jaro 1730, verŝajne el iu nuligita predikejo.
[redakti] Statuoj
- Pesta kolono estas el la jaro 1681
- Ŝtona Kalvario devenas el la jaro 1842
[redakti] Naturo
[redakti] Memorindaj arboj
Memorindaj arboj estas t.n. Prausovy tilioj apud la vojo al Žamberk. Neniu scias ilian aĝon.
[redakti] Minejoj
Geologie la teritorio apartenas al kretacea formacio. Estis ĉi tie malfermitaj du lokaj minejoj. "Na drahách" oni ekspluatas opokon por firmigi vojojn kaj sub "Hůrka" oni ekspluatas kalkargilon por kalkigi kampojn.
[redakti] Literaturo
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.