Korouhev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Korouhev
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Korouhev
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Polička
Historia regiono Bohemio
Montaro Suprasvratka montetaro
Rivero Korouhevský potok
Situo Korouhev
 - alteco 558 m s. m.
 - koordinatoj 49° 39′ 46″ N 16° 15′ 14″ O / 49.66278 °N, 16.25389 °O / 49.66278; 16.25389 (mapo)
Areo 17,87 km² (1 787 ha)
Loĝantaro 786 (2023)
Denseco 43,98 loĝ./km²
Unua skribmencio 1279
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 93 ĝis 572 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578258
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Korouhev
Retpaĝo: www.sweb.cz/obec.korouhev/
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Korouhev situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en orienta cismontaro de Žďárské vrchy, 6 km sude de la urbo Polička. Vivas ĉi tie 786 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Nedvězí, Jimramov, Polička, Jedlová, Kamenec u Poličky, Telecí, Sádek kaj Borovnice (distrikto Žďár nad Sázavou).

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

Al la municipo apartenas vilaĝoj:

  • Korouhev
  • Lačnov

Bazaj setlejunuoj:

  • Kateřinky
  • Maksičky

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri la vilaĝo Korouhev estas el la jaro 1167 pri limregiona komandanto, kiu ĉi tie ĉasadis.

En la jaro 1659 fondis grafo Max Valentin el Martinice apud la rivero Svratka en Lačnov martelmaŝinon, en kiu oni prilaboradis ferercon kaj produktis diversajn feraĵojn. La arbaroj en ĉirkaŭaĵo estis por bezono de la ferproduktado amase faligataj. Partojn de ekestintaj senarbejoj la grafo dediĉis al familioj, kiuj konstruis tie dometojn. Tiel ekestis domaro nomata laŭ la grafino Kateřinky kaj domaro nomata laŭ la grafo Maxičky. Jam en la jaro 1677 estis la martelmaŝino pro malalta profito nuligita.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 458
18801 536
18901 602
19001 663
19101 585
19211 597
JaroLoĝantoj
19301 650
19501 106
19611 079
1970967
1980836
1991791
JaroLoĝantoj
2001768
2014816
2016807
2017808
2018814
2019811
JaroLoĝantoj
2020816
2021761
2022786
2023786

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo, origine frugotika el la 13-a jarcento estis post barokaj aranĝoj en la fino de 19-a jarcento regotigita. Ĝi estas ununava kun ortangule fermita presbiterejo kun apogpilieroj, kun sakristio kaj kapelo sur norda flanko kaj antaŭĉambro sur okcidenta flanko. La presbiterejo estas volbita kruce sur ripoj, en la navo estas plata plafono. Triumfa arko, fenestroj kaj portalo sur suda flanko estas pintarkaj, al la sakristio gvidas ortangula ŝtona portalo. En orienta flanko de la presbiterejo estas sankta ŝranko kun vimperko ornamita per giraĵaj motivoj.

La ĉefaltaro kaj flanka altaro kun bildo de Sankta Francisko, baroka predikejo kun statuetoj de evangeliistoj el la dua duono de 18-a jarcento kaj relikvioj de Sankta Benedikto estis ĉi tien veturigitaj el nuligita minoritata monaĥejo el Pardubice. Altaron de Sankta Maria ornamas lignoskulptita rokaja kadro ĉirkaŭ la niĉo. Super la enirejo al sakristion troviĝas bonkvalita statueto de Sankta Maria. La baptujo el la jaro 1847 troviĝas sub la predikejo.

Sonorilturo[redakti | redakti fonton]

Baroka prismoforma sonorilturo el la 17-a jarcento estas trietaĝa, en teretaĝo kaj en la dua etaĝo estas embrazuraj fenestretoj, la tria etaĝo estas ligna kun ŝinda tegmento.

Ostejo[redakti | redakti fonton]

Baroka teretaĝa ostejo sur poligona plano kun alta konusa ŝinda tegmento devenas el la 17-a jarcento. En ĝi troviĝas altaro el kranioj kaj ostoj.

La preĝejo, sonorilturo kaj ostejo estas ĉirkaŭigitaj per defenda muro.

Feraj krucoj[redakti | redakti fonton]

  • Fera kruco sur ŝtona soklo en Kateřinky apud la ŝoseo estas el la jaro 1879.
  • Fera kruco sur ŝtona soklo en loko nomata Nad Korouhví devenas ankaŭ el la jaro 1879.

Statuo[redakti | redakti fonton]

Ŝtona statuo de Sankta Johano Nepomuka en la vilaĝo apud la ŝoseo estas el la jaro 1869.

Persono[redakti | redakti fonton]

En Korouhev naskiĝis Josef Ehrenberger, ĉeĥa beletristo (1815 - 1882).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
  • Dr. Ing. František Mandys, CSc. – Českomoravská vrchovina. Eldonis Olympia en Prago en j. 1986.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]