Bučina (distrikto Ústí nad Orlicí)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bučina
germane Butschina
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Bučina
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Vysoké Mýto
Historia regiono Bohemio
Situo Bučina
 - alteco 324 m s. m.
 - koordinatoj 49° 53′ 48″ N 16° 11′ 33″ O / 49.89667 °N, 16.19250 °O / 49.89667; 16.19250 (mapo)
Areo 3,82 km² (382 ha)
Loĝantaro 258 (2023)
Denseco 67,54 loĝ./km²
Unua skribmencio 1167
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 565 55
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 579963
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bučina (Ústí nad Orlicí District)
Retpaĝo: www.bucina.infobec.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Bučina situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, apud la ŝoseo inter Cerekvice nad Loučnou kaj Javorník, 2 km de Cerekvice nad Loučnou. Vivas ĉi tie 258 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri Bučina estas el la jaro 1167 en akto de reĝo Vladislav la 1-a, per kiu Petr Lubman donacis vilaĝon "Na Bučině" al la monaĥejo Litomyšl. Bučina do estas unu el la plej malnovaj vilaĝoj en la regiono Litomyšl.

En la jaro 1680 okazis en sinjorejo Litomyšl terkulturista leviĝo. Ankaŭ el Bučina ĉeestis kelkaj kamparanoj, nome Jiří Beneš kaj Jan Černý - Uher.

Post dekreto pri religia toleremo de imperiestro Jozefo la 2-a en la jaro 1781 Bučina fariĝis centro de eklezia reforma movado en Bohemio. En la jaro 1786 estis ĉi tie konstruita evangeliana preĝejo, kiu komence servis al evangelianaj kredantoj el 33 vilaĝoj. Nur en la jaro 1859 oni establis en Bučina la unuan evangelianan eklezian lernejon kun unu lernoĉambro. Tuj en tiu jaro estis en la vilaĝo konstruita nova lerneja domo. En la jaro 1876, post proklamo de ekleziaj lernejoj privataj, el kio rezultis, ke instruadon devis pagi la kredantoj, estis la lernejo en Bučina transformita je publika lernejo. En la jaro 1903 estis konstruita nova lernejo kun du lernoĉambroj kaj de la jaro 1906 oni jam lernis en ambaŭ de ili.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri preĝejo de Sankta Jakobo Pli Granda en Bučina estas el la jaro 1346. Pro raporto, ke en la jaroj 1558 kaj 1562 estis en Hradec Králové por Bučina fanditaj du novaj sonoriloj oni supozas, ke tiu malnova preĝejeto kun sonorilturo iom pli frue forbrulis kaj estis konstruita nova. En presbiterejo la preĝejo estis volbita, en la navo platplafona, pentrita per bildoj de sanktuloj. En okcidenta fronto staris nealta turo kun pinta tegmento. Sonorila stablo estis de ekstero kovrita per lignotabuloj.

Tiu preĝejo forbrulis okaze de granda incendio en la vilaĝo en la jaro 1872 kaj en la jaro 1887 estis sur la sama loko konstruita nova, pseŭdogotika. La nova preĝejo estas oblonga kun poligonale fermita presbiterejo kaj kun prisma turo enmetita en la navon. En okcidenta parto de la navo estas ligna ĥorejo sur du kolonoj. Eksteraj vandoj estas membrigitaj per apogpilieroj kaj pintaj fenestroj kun cirkelaĵoj. Interno estas volbita per pseŭdogotika ripa volbo. Ekipaĵo estas simpla, pseŭdogotika.

Evangeliana preĝejo[redakti | redakti fonton]

Evangeliana preĝejo estis konstruita en la jaro 1786. Ĝi estas salonega spaco, interne rearanĝita en la jaro 1928. La fasado estas novrenesanca.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.