Choceň

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Choceň
germane Chotzen
urbo
Choceň - Placo de Tyrš
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Choceň
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Vysoké Mýto
Historia regiono Bohemio
Rivero Tichá Orlice
Situo Choceň
 - alteco 290 m s. m.
 - koordinatoj 49° 59′ 59″ N 16° 13′ 02″ O / 49.99972 °N, 16.21722 °O / 49.99972; 16.21722 (mapo)
Areo 21,70 km² (2 170 ha)
Loĝantaro 8 708 (2023)
Denseco 401,29 loĝ./km²
Tabulo Orlica tabulo
Unua skribmencio 1227
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 565 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580350
Katastraj teritorioj 4
Partoj de urbo 7
Bazaj setlejunuoj 7
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Choceň
Retpaĝo: www.chocen-mesto.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Choceň (prononcu Ĥoceň) estas urbo en Ĉeĥio kun 8 708 loĝantoj (2023). En latinaj tekstoj ĝi estas indikata kiel Hocen, Chocen, en germanaj Chotzen. La urbo situas en Regiono Pardubice, pentrinda valkaldrono apud ambaŭ bordoj de rivero Tichá Orlice, en cismontaro de Orlica montaro.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Čermná nad Orlicí, Koldín, Běstovice, Slatina, Skořenice, Vysoké Mýto, Zálší, Zářecká Lhota, Újezd u Chocně, Plchovice, Sruby, Mostek, Kosořín kaj Nasavrky.

Historio[redakti | redakti fonton]

Choceň kun sia plej proksima ĉirkaŭaĵo estis loĝigita jam en bronza tempo. Pruvo de la loĝigo estas pluraj arkeologiaj lokoj, restaĵoj de burgaroj kaj burgetoj en la ĉirkaŭaĵo. La devena vilaĝo estiĝis en teritorio priregata de potenca familio de Slavníkovec-anoj, pli malfrue de Vršovec-anoj, loĝantaj en proksima Vraclav. La unua mencio pri Choceň devenas el la jaro 1227. En la jaro 1292 Choceň apartenis kiel staplovilaĝo al reĝo Venceslao la 2-a. Pluaj posedantoj estis ekz. Mikuláš el Potštejn – fondinto de kastelo en Choceň, Lichtenburk-anoj, sinjoroj el Kunštát kaj Poděbrady, Zikmund el Šelmberk, Vratislav el Pernštejn kaj ekde la jaro 1709 familio de Kinský-anoj, dum kies agado okazis la plej granda prospero de la urbo. Eminentan tradicion ĉi tie havis metia produktado, bierfarado, produktado de likvoroj kaj papero. Komence de la 18-a jarcento okazis signifa ekonomia evoluo sekve de konstruado de fervojoj PragoOlomouc (1845), Choceň – Broumov (1875) kaj Choceň – Litomyšl (1881). Choceň fariĝis per tio ĉi grava fervojkruciĝo. En la jaro 1848 Choceň estis avancigita je urbo. La urbo uzis en siaj stampoj husanajn simbolojn ĝis fino de la 17-a jarcento, kiam ĝi ricevis propran blazonon kun Sankta Venceslao, kies devena aspekto estas bildigita en fresko en urbodomo. En la jaro 2000 estis donita al la urbo nova blazono kaj standardo kun Sankta Venceslao en nova belarta aspekto.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 932
18804 340
18904 514
19004 981
19105 673
19215 771
JaroLoĝantoj
19306 998
19507 511
19618 566
19708 710
19809 716
19919 249
JaroLoĝantoj
20019 039
20148 843
20168 786
20178 736
20188 666
20198 646
JaroLoĝantoj
20208 648
20218 422
20228 477
20238 708

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Francisko Serafina en Choceň

Kastelo[redakti | redakti fonton]

Kastelo estas en sudorienta parto de la urbo, sur maldekstra bordo de la rivero Tichá Orlice, konstruita en la jaroj 1562 - 1574, rekonstruita post incendio en la jaro 1829 fare de vienaj arĥitektoj J. Koch kaj B.Stach. Ĝi estas kvarala konstruaĵo kun oblonga korto ĉirkaŭigita per arkadoj en teretaĝo. Fasado estas klasikista. Pseŭdogotika kastela kapelo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria havas altaron el karara marmoro kun reliefo bildigata Kriston kaj Virgulinon Maria, nazarenan bildon Sankta Marko de J. Schmidt (1858). Fenestra pentraĵo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria estas de K. Geyling el Vieno. De la kastelo gvidas tilia aleo al monteto Chlum (1,6 km), kie iam estis la ekzekutejo de la urbo Choceň.

Choceň - ĉe la preĝejo

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Francisko Serafina estas baroka el la jaroj 1729 - 1733. Ĝi estas ununava, oblonga kun esprimplene elstaranta transversa navo kaj kupolo, kvarlatera sakristio estas aligita en akso. La ĉefa fronto kaj frontoj de tranversa navo estas kronitaj per altaj volutaj ŝildoj. La navoj estas volbitaj per barelvolboj kun duonlunoj. La altaro estas rokoka, duparta el la jaro 1740 kun bildo La Savinto kaj kvar anĝeloj, pentrita de J. Rohrbach kaj granda bildo de Petr Brandl Stigmigo de Sankta Francisko (bruligo de signo al sklavo) sur malantaŭa vando de la pastrejo. Sur flankaj altaroj estas riĉa bilda ornamo, bildoj de Sankta Antonio, Virgulino Maria, Sankta Johano Nepomuka - Almozulo, Sankta Francisko el Paulo, Sankta Anno kaj aliaj. La predikejo estas rokoka kun reliefoj el la Nova Testamento. Ligna baptujo kun stana pelvo estas el la jaro 1796.

Hospico[redakti | redakti fonton]

Hospico apud la preĝejo estas el la jaro 1750.

Dekanejo[redakti | redakti fonton]

Dekanejo estas baroka domo apud la preĝejo.

Sonorilturo[redakti | redakti fonton]

Sonorilturo estas baroka trietaĝa prismoforma konstruaĵo kun lizenoj kaj pilastroj, kovrita per kupolo.

Kolegio kaj paroĥejo[redakti | redakti fonton]

Kolegio kaj paroĥejo de Eklezio ĉeĥoslovaka husana estas el la jaro 1869.

Tombeja kapelo de Sankta Anna[redakti | redakti fonton]

Tombeja kapelo de Sankta Anna estas pseŭdohistoria el la jaro 1855. De la tombejo gvidas al la pilgrima domaro Hemže aleo kun sep pilgrimkapeloj, fondita en la jaro 1726 fare de princo Stefano Vilhelmo Kinski.

Choceň -Pestokolono

Statuoj[redakti | redakti fonton]

  • Pestokolono sur la urboplaco el la jaro 1760 kun statuoj de Sankta Vito, Sankta Floriano kaj Sankta Ludmilo sur piedestalo,
  • Sankta Johano Nepomuka antaŭ la kastelo estas el la jaro 1733, aŭtoro el ĉirkaŭo de J. Pacák,
  • Sankta Venceslao en dekaneja ĝardeno,
  • Sankta Venceslao en estinta kastela parko,
  • Sankta Prokopo el la jaro 1860,
  • ŝtona kruco en Záměstí el la jaro 1895,
  • kruco en Peliny kun la reliefo de Sankta Virgulino Maria

Monumento al la falintoj[redakti | redakti fonton]

Monumento al la falintoj de J. A. Paukert estas el la jaro 1925.

Monumento al Karel Havlíček Borovský[redakti | redakti fonton]

Monumento al Karel Havlíček Borovský de J. Rejl estas el la jaro 1907.

Muzeo de Orlica regiono[redakti | redakti fonton]

Muzeo de Orlica regiono en la kastelo prezentas natursciencaj, etnografiaj kaj historiaj kolektoj. Kadre de ekspozicio estas trarigardo de la kastela kapelo.

Burgetoj[redakti | redakti fonton]

En proksima ĉirkaŭaĵo de la urbo estas postrestaĵoj de kvar mezepokaj burgetoj Hlavačov, Zítkov, Hradník kaj Vranov.

Naturo kaj sporteblecoj[redakti | redakti fonton]

Choceň estas precipe urbo de verdkreskaĵaro. Ĝi estas ĉirkaŭbarita ĉiuflanke per arbaroj, boskoj, aleoj kaj rezervejoj. Nur kelke da dekoj da metroj de la placo estas naturrezervejo Peliny (3,3 ha) – marnaj rokoj kun natura foliarbaro kun rara flaŭro. Rivero Tichá Orlice ĉi tie kreas profundan kanjonon plena de romantikaj flankangulejoj. Doskočil-belvidejo proponas belan panoramon de la rivervalo kaj la urbo.

Choceň estas urbo kun eksterordinara riĉa sporta ĝuo. En ĉi tieaj sportaj areoj renkontiĝas sportistoj el la tuta mondo. Troviĝas ĉi tie urba sporta komplekso por pluraj sportoj. Ĉi tien apartenas ankaŭ plurcela sportejo kun artefarita montogrimpista muro.