Voleč
| Voleč | |||
| municipo | |||
|
|||
| Oficiala nomo: Voleč | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Pardubice | ||
| Distrikto | Distrikto Pardubice | ||
| Administra municipo | Lázně Bohdaneč | ||
| Historia regiono | Bohemio | ||
| Rivero | Sopřečský potok | ||
| Situo | Voleč | ||
| - alteco | 265 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 50°07′04″N 15°34′20″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 50.11778 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">50.11778°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 4,76 km² (476 ha) | ||
| Loĝantaro | 336 (01.01.2012) | ||
| Denseco | 70,59 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1398 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 533 41 | ||
| NUTS 3 | CZ053 | ||
| NUTS 4 | CZ0532 | ||
| NUTS 5 | CZ0532 575992 | ||
| Katastraj teritorioj | 1 | ||
| Partoj de vilaĝo | 1 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 2 | ||
| Retpaĝo: www.volec.unas.cz/ramce.html | |||
Municipo Voleč situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en milde ondiĝinta pejzaĝo inter riveroj Cidlina kaj Elbo, ĉe ŝoseo n-ro 36 inter Chlumec nad Cidlinou kaj Pardubice, 9 km sudoriente de urbo Chlumec nad Cidlinou, 10 km nordokcidente de urbo Lázně Bohdaneč, 4 km de elveturejo n-ro 68 el aŭtoŝoseo n-ro D11 (E67) kaj 5 km de elveturejo n-ro 76.
La unua skriba mencio pri Voleč devenas el la jaro 1398. La unuaj konataj posedantoj de la vilaĝo estis Mareš kaj Jan el Vyšehněvice, Johanka el Hustířany, Kunát pli juna el Dobřenice, Vojtěch el Pernštejn kaj de la jaro 1560 la Reĝa Kamero.
Dum la tridekjara milito Voleč ege suferis, estis prirabita kaj forbruligita. Ankoraŭ en la 18-a jarcento estis proksime de Voleč multaj fiŝlagoj kaj arbaroj.
En 19-a jarcento la vilaĝo ekfloras ekonomie kaj kulture. La loĝantaron vivtenas agrokulturado, oni sekigas fiŝlagojn, arbaroj kaj paštejoj cedas al plugkampoj. Estis konstruataj nova lernejo, biblioteko, ŝparkompania domo. Oni fondis diversajn societojn, ludis teatron.
En la 20-a jarcento Voleč moderniĝis: estis konstruataj vilaĝaj ŝoseoj, akvokondukilo, kanalizo, moderniĝas agrokulturado ktp. Tamen multaj homoj foriras al urboj. En la jaro 1890 estis en la vilaĝo 63 domoj kaj 495 loĝantoj kaj nuntempe estas 130 domoj kaj nur 320 loĝantoj. La lernejo, antaŭlernejo, ŝparejo estis nuligitaj kaj la servojn oni certigas alie. En Voleč ekestas novaj bezonataj entreprenoj, ekestis tempo de aŭtomobiloj, interreto, poŝtelefonoj. Vilaĝo egaliĝas al urboj.
Literaturo [redakti]
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.