Jehnědí

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jehnědí
municipo
Domo n-ro 53
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Jehnědí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Situo Jehnědí
 - alteco 430 m s. m.
 - koordinatoj 49° 58′ 20″ N 16° 18′ 24″ O / 49.97222 °N, 16.30667 °O / 49.97222; 16.30667 (mapo)
Katastro 5,73 km² (573 ha) Jehnědí
Loĝantaro 342 (2023)
Denseco 59,69 loĝ./km²
Unua skribmencio 1292
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 562 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580414
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Jehnědí
Retpaĝo: www.jehnedi.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Jehnědí (en traduko Ŝafidaĵo) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, ĉe la ŝoseo n-ro 315 inter Ústí nad Orlicí kaj Choceň, 9 km okcidente de Ústí nad Orlicí. Vivas ĉi tie 342 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Sloupnice, Voděrady, Hrádek, Sudislav nad Orlicí, Oucmanice kaj Svatý Jiří.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 12-a ĝis 14-a jarcentoj oni kutimis, nomigi multajn ekestantaj vilaĝoj laŭ tie dominantaj kreskaĵoj. Simile nomo de la vilaĝo Jehnědí estis verŝajne derivita de malnovĉeĥa vorto jahněda, laŭ nuntempa scienca nomenklaturo poplo blanka (Populus alba) kaj jahnedie signifis lokon, kie tiuj arboj kreskis. Tamen legendoj derivas la nomon de ĉeĥa vorto jehně (ŝafido) kaj de ili ĝi aperas eĉ sur vilaĝa blazono.

Origine la vilaĝo nomiĝis "Černá ves" kaj ĉirkaŭ ĝi estis multaj lupoj. Homoj ilin kaptadis en t.n. lupajn kavojn, kies restaĵojn oni trovas en proksimaj arbaroj ankoraŭ nuntempe.

La unua skriba mencio pri Jehnědí estas el la jaro 1292. Tiam donacis reĝo Venceslao la 2-a la regionon al nova monaĥejo en Zbraslav. En Jehnědí estis reĝa korto al kiu apartenis vilaĝoj Jehnědí, Kosořín, Loučky, Zálší, Džbánov, Oucmanice, Jiří, Štítka (neniigita vilaĝo), Sudislav, Voděrady, Vlčkov, Dolní Sloupnice, Horní Sloupnice, Šůrová (neniigita vilaĝo en loko de Šuráněk monto). Do Jehnědí tiam estis grava centro. Sed en la jaro 1304 reĝo la regionon ĉirkaŭ Jehnědí ree forprenis de la monaĥejo Zbraslav kaj ŝanĝis ĝin kun Vítek de Švábenice kontraŭ regiono apud la rivero Úpa kaj fondis tie la urbon Trutnov. Por Jehnědí tio estis malbona evento, ĉar Vítek transportis centron de la sinjorejo al Heřmanice kaj signifo de Jehnědí per tio grave malkreskis kaj neniam plu revenis al antaŭa nivelo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869531
1880504
1890509
1900514
1910520
1921513
JaroLoĝantoj
1930514
1950324
1961330
1970337
1980313
1991291
JaroLoĝantoj
2001306
2014324
2016320
2017324
2018333
2019335
JaroLoĝantoj
2020336
2021303
2022329
2023342

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]