Honbice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Honbice
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Distrikto Chrudim
Fondita en 1244 (la unua skriba mencio)
Poŝtkodo 538 62
Retpaĝaro http://www.honbice.cz
Demografio
Loĝantaro 182 (01.01.2012)
Geografio
Koordinatoj
49°55′45″N 15°53′35″O  /  49.92917°N, 15.89306°O / 49.92917; 15.89306 (Honbice)Koordinatoj: 49°55′45″N 15°53′35″O  /  49.92917°N, 15.89306°O / 49.92917; 15.89306 (Honbice)
Alto 277 m
Honbice (Ĉeĥio)
DMS
Honbice
Honbice
Ĉeĥa respubliko
v  d  r
Information icon.svg

Vilaĝo Honbice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en iom ondoforma pejzaĝo inter rivero Chrudimka kaj rivereto Ležák, 8 km oriente de la urbo Chrudim kaj 3 km sude de la urbo Hrochův Týnec.

Vilaĝpartoj[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:

  • Honbice
  • Libanice


Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri vilaĝo Honbice estas en akto AZK 2350 de Nacia arkivo Prago el la jaro 1244, en kiu Jan, filo de grafo Zbislav, donacas al klostro en Litomyšl vilaĝojn Hostovice kaj Blatník. Kiel unu el atestantoj estas nomata Hoš el Honbice kun sia filo Bavor.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Altigo de Sankta Kruco[redakti | redakti fonton]

La preĝejo, origine gotika, estas rememorata en la duono de 14-a jarcento. Estis barokigita en la 2-a duono de 17-a jarcento, koste de Maksmiliana Zárubová el Lišov, estis aranĝita interioro, alkonstruita turo kaj rearanĝita frontono. Regotigo fare de arkitekto František Schmoranz estis realigita en la jaro 1881. Ĝi estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo, sakristio sur norda flanko, turo en okcidenta fronto. La presbiterejo estas apogata per pilieroj. En presbiterejo estas barela volbo, sur norda flanko ortangula sankta ŝranko. Al sakristio gvidas sela priĉarpentita portaleto. En la navo estas spegula kana plafono, subturejo estas volbita per plataĵo, en antaŭĉambro sur norda flanko estas kruca rina ripa volbo kaj pintarka portalo. Ekipaĵo estas plejparte ella 3-a kvaromo de 17-a jarcento, kolona ĉefaltaro datita 1678, du flankaj altaretoj, unu kun bildo de Madona el la fino de 16-a jarcento, la dua kun novtempa bildo de Sankta Antonio, predikejo estas proksime el la jaro 1800. Unikaĵo estas ligna tombeja tabulo de familiaro Lukavský datita 1681.

Monumento al falintoj[redakti | redakti fonton]

Sur vilaĝplaco estas monumento al falintoj kun statuo de Jan Žižka de ĉeĥa skulptisto, arĥitekto kaj grafikisto František Bílek.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j.

2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]