Chrastavec
| Chrastavec | |||
| germane: Chrostau | |||
| municipo | |||
|
|||
| Oficiala nomo: Chrastavec | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Pardubice | ||
| Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
| Administra municipo | Svitavy | ||
| Historia regiono | Bohemio | ||
| Montaro | Boh.-Mor. montetaro | ||
| Situo | Chrastavec | ||
| - alteco | 455 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49°36′57″N 16°30′09″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.61583 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.61583°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 5,4 km² (540 ha) | ||
| Loĝantaro | 228 (01.01.2012) | ||
| Denseco | 42,22 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1318 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 569 04 | ||
| NUTS 3 | CZ053 | ||
| NUTS 4 | CZ0533 | ||
| NUTS 5 | CZ0533 578126 | ||
| Katastraj teritorioj | 1 | ||
| Partoj de vilaĝo | 2 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 2 | ||
| Retpaĝo: chrastavec | |||
Municipo Chrastavec situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 7 km sude de urbo Březová nad Svitavou. Municipo Chrastavec troviĝas en pentrinda valo de Bohemia-Moravia montetaro. Apartenas al ĝi domaro Půlpecen sur dekstra valo de rivero Svitava laŭlonge laŭ fervoja linio el Česká Třebová al Brno.
Enhavo |
Partoj de la komunumo [redakti]
Al la komunumo apartenas vilaĝoj:
- Chrastavec
- Půlpecen
Historio [redakti]
La unua skriba mencio pri Chrastavec estas el la jaro 1241. Tiam, dum regado de la reĝo Venceslao la 1-a, fortikaĵeto de Oldřich Chrastavský el Chrastava estis vicigita en defenda sistemo de Bohemio: la burgo Boskovice - la fortikaĵeto Chrastavec - la monaĥejo Majdalenka - la burgo Svojanov.
Memorindaĵo [redakti]
Preĝejo [redakti]
En centro de la vilaĝo estas preĝejo de la Plej Sankta Triunuo. Ĝi estas baroka ununava konstruaĵo el la 18-a jarcento kun oblonga navo kaj trilatere fermita presbiterejo, sakristio en la akso kaj prisma turo antaŭ la okcidenta fronto. La fenestroj estas duoncirkle fermitaj, la vandoj interne membrigitaj per pilastroj, plafonoj estas volbitaj per plataĵoj en zonoj, la fermo per konĥo. La ekipaĵo estas pseŭdostila el la fino de 19-a jarcento. La altaro estas ornamita per statuoj de Sanktaj Petro kaj Paŭlo el la dua duono de 18-a jarcento.
Signifaj personoj [redakti]
- Profesoro MUD-ro Josef Janků, naskiĝinta en la jaro 1896, specialisto de oftalma kliniko en Prago. Pioniro de operacioj de katarakto. Portanto de medalo de Jan Evangelista Purkyně.
- Sacerdoto Petr Ducháček, naskiĝinta en la jaro 1916, estis dum komunisma reĝimo maljuste kondamnita kaj malliberigata. Nur en la jaro 1966 li revenis al sia pastra misio.
- RND-ro Hanuš Ettl, CSc. naskiĝis en la jaro 1931. Sian vivon li dediĉis al studado de algoj kaj al ilia kultivado.
Literaturo [redakti]
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Eksteraj ligiloj [redakti]
|
|
|
|---|---|
|
Chrastavec | Půlpecen |
|

