Litošice
| Litošice | |||
|---|---|---|---|
|
|
|||
| Administrado | |||
| Statuso | Vilaĝo | ||
| Lando | Ĉeĥio | ||
| Regiono | Pardubice | ||
| Distrikto | Pardubice | ||
| Fondita en | 1167 (la unua skriba mencio) | ||
| Poŝtkodo | 535 01 | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 128 (01.01.2012) | ||
| Geografio | |||
|
|
49°58′48″N 15°29′41″O / 49.98°N, 15.49472°OKoordinatoj: 49°58′48″N 15°29′41″O / 49.98°N, 15.49472°O | ||
| Alto | 295 m | ||
|
|||
Vilaĝo Litošice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice , sub norda rando de la montareto Železné hory, 7 km sude de la urbo Přelouč, ĉe la ŝoseo inter Přelouč kaj Podhořany u Ronova,
Enhavo |
Vilaĝpartoj [redakti]
Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:
- Litošice
- Krásnice
Historio [redakti]
La vilaĝo estas en historiaj dokumentoj unue menciata en la jaro 1167.
Apud domaro Krásnice okazis antaŭ Kristnasko 1944 batalo de la partizana grupo Zarevo kun multobla superforto de nazia armeo. Partizanoj subiĝis nur post ekuzo de pezaj armiloj.
Vidindaĵoj [redakti]
- Duetaĝa forstista domo el la fino de 18-a jarcento, dividata per lizenoj.
- Sur vilaĝplaco popola kampanileto grandegaj tilioj, breĉiaj ŝtonegoj trovitaj en ĉirkaŭaĵo, verŝajne ordovik-devenaj.
Naturo [redakti]
Proksime de Litošice troviĝas grupo da rokoj nomata Žižkův stůl (Tablo de Žižka).
En arbaroj nordorkcidente de la vilaĝo en mezepoko oni ekspluatis ferajn ercojn (limonito, pirito, pirhotino). Montetoj apud la ŝoseo al Přelouč estas restoj de rokaĵaj ŝutmontoj.
Bibliografio [redakti]
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j.
2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

