Javorník (distrikto Svitavy)
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Javorník (apartigilo) |
| Javorník | |||
| germane: Mohren | |||
| municipo | |||
|
|||
| Oficiala nomo: Javorník | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Pardubice | ||
| Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
| Administra municipo | Svitavy | ||
| Historia regiono | Moravio | ||
| Situo | Javorník | ||
| - alteco | 478 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49°47′00″N 16°25′37″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.783333 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.783333°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 5,7 km² (570 ha) | ||
| Loĝantaro | 396 (01.01.2012) | ||
| Denseco | 69,47 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1317 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 568 02 | ||
| NUTS 3 | CZ053 | ||
| NUTS 4 | CZ0533 | ||
| NUTS 5 | CZ0533 572713 | ||
| Katastraj teritorioj | 1 | ||
| Partoj de vilaĝo | 1 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 1 | ||
| Retpaĝo: www.obecjavornik.cz | |||
Municipo Javorník situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 4 km nordokcidente de urbo Svitavy.
Enhavo |
Historio [redakti]
En mezepoko la vilaĝo, ĝis la jaro 1945 tute germana, nomiĝis germane Ahorn (Achorns) kaj de la 18-a jarcento oni uzadis nomon Mohren. En la ĉeĥa estas atestita en la jaro 1388 nomo Jaworzie, nun Javorník.
Memorindaĵoj [redakti]
Kapelo [redakti]
En centro de la vilaĝo estas malfrubaroka kapelo de la Plejsankta Triunuo, konstruita ĉirkaŭ la jaro 1800. Ĝi estas ununava kun senŝtupa duoncirkla presbiterejo kaj prisma turo tegmentita per bulbo. La fenestroj estas duoncirklaj, volboj plataĵaj kaj konĥo kun segmentoj. Ekipaĵo estas el la dua duono de 19-a jarcento. La preĝejo estas havaĵo de municipa komunumo, kiu en 90-aj jaroj efektivigis sufiĉe grandajn riparojn de eksterioro kaj interioro.
Fera kruco [redakti]
Antaŭ kapelo de la Plejsankta Triunuo sur ŝtona soklo troviĝas fera kruco el la jaro 1868.
Turismo [redakti]
La vilaĝo troviĝas ĉe estinta ĉefa ŝoseo n-ro 35 el Litomyšl al Svitavy. Sur kelkaj lokoj en la vilaĝo estas agrablaj ripozejoj. Tiujn uzas kaj loĝantoj de Javorník kaj multaj traveturantaj vizitantoj. El Svitavy al Javorník gvidas nova biciklovojo.
Oriente de la vilaĝo troviĝas fontregiono de la rivero Svitava kun arbara lageto. El Svitavy en la areon kaj alivoje reen gvidos nin signita instrua pado.
Literaturo [redakti]
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.