Řestoky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Řestoky
municipo
Preĝejo de sankta Venceslao en Řestoky
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Řestoky
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Chrast
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Rivero Ležák
Situo Řestoky
 - alteco 258 m s. m.
 - koordinatoj 49° 55′ 13″ N 15° 55′ 03″ O / 49.92028 °N, 15.91750 °O / 49.92028; 15.91750 (mapo)
Katastro 3,91 km² (391 ha) Řestoky
Loĝantaro 479 (2023)
Denseco 122,51 loĝ./km²
Unua skribmencio 1115
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 51
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 572217
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Řestoky
Retpaĝo: www.restoky.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Řestoky situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en ebenaĵo ĉe rivereto Ležák, 3 km nordokcidente de urbo Chrast, 9 km oriente de urbo Chrudim kaj 5 km sude de Hrochův Týnec. Vivas ĉi tie 479 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Rosice, Chrast, Honbice, Trojovice, Zaječice kaj Zájezdec.

Historio[redakti | redakti fonton]

Řestoky estas unu el la plej malnovaj vilaĝoj en distrikto Chrudim. Ĝi estas menciita jam en la jaro 1115.

La nomo Řestoky, en historiaj dokumentoj ankaŭ Žestoky, Ržestoky aŭ Zestoky, devenas el malnovslava Žestoci, kio signifis "sovaĝaj", "krudaj".

En la jaro 1604 estis en Řestoky konstruita mulelejo, koste de sinjoro Adam Talácky el Ještětice. Nur en la jaro 1821 estis metita baza ŝtono de la lernejo kaj jam en la jaro 1842 oni devis pligrandigi ĝin.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869420
1880484
1890519
1900486
1910515
1921586
JaroLoĝantoj
1930564
1950462
1961490
1970479
1980491
1991460
JaroLoĝantoj
2001463
2014492
2016492
2017483
2018482
2019490
JaroLoĝantoj
2020489
2021481
2022473
2023479

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Nuna preĝejo de Sankta Venceslao, devenanta el la fino de 13-a jarcento estis kelkfoje rekonstruata. En la jaro 1350 oni estigis en Řestoky memstaran paroĥejon, sed tiu dum husanaj militoj neniiĝis. Poste ĝi ne estis jam restarigita kaj nur en la jaro 1664 estis Řestoky oficiale asociigitaj al paroĥejo Chrast kaj la preĝejo en Řestoky fariĝis filia.

Ĝi estas ununava kun ortangule fermita presbiterejo, kun sakristio sur norda flanko kaj turo en okcidenta frontalo. La presbiterejo estas plafonita per unu kampo de kruca volbo, sur norda flanko de ĝi estas sankta ŝranko kun trilatera vimperko, fenestroj estas pintarkaj kaj triumfarko ankaŭ pinta. En sakristion gvidas baroka portaleto. La navo estas platplafona kun ligna ĥorejo. La subturejo estas kruce volbita. En interioro estis malkovritaj murpentraĵoj el la 14-a jarcento.

La ĉefaltaro estas novgotika el la jaro 1901. Du kontraŭstaraj flankaj altaroj estas el la unua duono de 18-a jarcento, bildo de Sankta Elizabeto el la jaro 1733, de Sankta Venceslao el la 18-a jarcento, en sakristio bildo de Sankta Anna el la 19-a jarcento. La tomboŝtonoj estas el la 16-a kaj 17-a jarcentoj. Sur la turo estas konservita memorinda sonorilo el la jaro 1492, kiu pezas 170 kg. Du malpligrandaj sonoriloj estis konfiskitaj en la Dua Mondmilito.

Sur tombejo ĉiraŭanta la preĝejon kreskas kvar memorindaj tilioj.

Grenejo[redakti | redakti fonton]

Duetaĝa baroka grenejo kun dek du fenestraj aksoj devenas el la 18-a jarcento. Trilateran volutan frontonon dividas pilastroj kaj ornamas vazoj.

Empiraj domoj[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo estas kelkaj popoldevenaj empiraj domoj el la unua duono de 19-a jarcento.

Elstaraj personuloj[redakti | redakti fonton]

Helena Šmahelová[redakti | redakti fonton]

Ĉeĥa verkistino Helena Šmahelová naskiĝis en Řestoky en la jaro 1910. En sia verkaro ŝi dediĉis aparte al problemoj de junularo. Ŝiaj verkoj estis tradukitaj en pli ol dek lingvoj kaj aprezitaj per prezo de A. Ch. Andersen kaj per titolo "merithava artistino". Ŝi mortis en la jaro 1997.

Jaromír Šotola[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinto el Řestoky Jaromír Šotola estis oficiale proklamita unua aviada viktimo de la Dua Mondmilito. Lia skolta aviadilo estis pafe faligita la 25-an de oktobro 1938 apud Hodžovo en Slovakio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]