Lubná (distrikto Svitavy)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Lubná


Lubná
municipo
Lubná flag CZ.svg
Flago
Lubná CoA CZ.svg
Blazono
Oficiala nomo: Lubná
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Litomyšl
Historia regiono Bohemio
Cismontaro Žďárské vrchy
Rivero Lubenský potok
Situo Lubná
 - alteco 495 m s. m.
 - koordinatoj 49°46′23″N 16°12′34″E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.77306 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.77306°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 49.77306; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Lubná (distrikto Svitavy))
Areo 19,86 km² (1 986 ha)
Loĝantaro 1 015 (01.01.2012)
Denseco 51,11 loĝ./km²
Arbo Abio de Vopařil
Unua skribmencio 1347
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 63
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578355
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Lubná (Svitavy District)
Retpaĝo: www.lubna.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio
Torso de Vopařil-abio el Lubná

Municipo Lubná situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en nordorienta submontaro de Žďárské vrchy, 10 km nordokcidente de urbo Polička.

Enhavo

Historio [redakti]

Nomo de la vilaĝo aperas en skribaj dokumentoj el la jaro 1167. Laŭ legendo pretigis lignaĵistoj en ĉirkaŭaj arbaroj furnirojn por kribliloj. Ulman, kverkan kaj fagan lignon el ĉirkaŭaĵo de Lubná oni uzadis ĉefe por produktado de fleksataj aĵoj. El tio estis derivita Lubný les (Furnirarbaro), Lubný potok (Furnirrivereto) kaj ankaŭ nomo de la nova vilaĝo.

Alia klarigo de la nomo Lubná estas, ke tiel pli frue nomiĝis la rivereto. Ĉar la vorto "lub" en slavaj lingvoj signifas arboŝelon, Lubná estis rivereto, en kiu flosis multaj ligneroj. Ankaŭ la nomo povis signifi vilaĝon, kie por kovrado de tegmentoj uzadis arboŝelojn.

Antaŭ la jaro 1847 infanoj devis viziti la lernejon en Sebranice, kio estis en submontara regiono, ĉefe en vintraj monatoj, malfacila aŭ eĉ danĝera. De tiu jaro instruis la infanojn legi, skribi kaj kalkuli helpinstruisto el Sebranice rekte en Lubná. En la jaro 1854 estis en la vilaĝo aprobita memstara lernejo.

En la jaro 1835 ekfabrikis proksime de Lubná t.n. Kajetánčina vitrofarejo. Ĝi ekestis laŭ interkonsento de magazendomo Lazar Pick kaj familiaro Valdštejn el Litomyšl. Bonkvalitaj produktaĵoj estis eksportataj en Hispanion, Nederlandon, Turkion kaj Amerikon.

Memorindaĵoj [redakti]

Kapelo [redakti]

Kapelo de Sankta Anna estis en Lubná konstruita en la jaro 1921. Post alkonstruo de turo en la jaro 1993 ĝi fariĝis dominanto videbla el vasta ĉirkaŭaĵo.

Mariakulta kolono [redakti]

Mariakulta kolono estis konstruita en la jaro 1888. Ĝia aŭtoro estis Josef Kroupa el Litomyšl.

Lignaj kabanoj [redakti]

En la vilaĝo estas konservitaj lignaj kabanoj el la unua duono de 19-a jarcento.

Memorindaj arboj [redakti]

En Lubná troviĝas kelkaj arboj signifaj per sia aĝo kaj grandeco.

Estas ĉi tie proklamita memorinda arbo - tilio korfolia, kies aĝo estas 350 - 400 jaroj, alta ĝi estas 24 m, cirkonferenco de trunko 570 cm.

Ankaŭ ĉi tie kreskas t.n. Kadidlova jedle (Abio de Kadidlo), kiu estas unu el la plej altaj arboj en Ĉeĥio. Ĝian aĝon oni taksas je 400 jarojn.

Eksteraj ligiloj [redakti]