Orličky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orličky
germane Adlerdörfel
municipo
Vilaĝplaco en Orličky
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Orličky
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Jablonné nad Orlicí
Historia regiono Bohemio
Montaro Orlica montaro
Rivero Orličský potok
Situo Orličky
 - alteco 596 m s. m.
 - koordinatoj 50° 02′ 24″ N 16° 40′ 31″ O / 50.04000 °N, 16.67528 °O / 50.04000; 16.67528 (mapo)
Katastro 8,64 km² (864 ha) Orličky
Loĝantaro 281 (2023)
Denseco 32,52 loĝ./km²
Unua skribmencio 1588
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 55
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580724
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Orličky
Retpaĝo: www.orlicky.com
Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Orličky situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, ĉe neĉefa ŝoseo 6 km oriente de la urbo Jablonné nad Orlicí, sur deklivoj de la monto Suchý vrch. Vivas ĉi tie 281 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jamné nad Orlicí, Jablonné nad Orlicí, Králíky, Těchonín, Červená Voda, Čenkovice kaj Bystřec.

Historio[redakti | redakti fonton]

Orličky (germane Adlerdörfel) verŝajne ekestis per koloniigo en tempoj de reĝo Přemysl Otakar la 2-a kiu prisetladis la regionon per germanoj venigitaj el Germanujo. Nomo de la vilaĝo estis derivita de rivereto enfluanta en Jablonné nad Orlicí en riveron Tichá Orlice. En la vilaĝo verŝajne estis vitrofandejo, por kiu oni senarbigadis terenon en ĉirkaŭaĵo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 064
18801 036
18901 059
1900893
1910800
1921762
JaroLoĝantoj
1930709
1950337
1961309
1970309
1980279
1991251
JaroLoĝantoj
2001279
2014305
2016308
2017301
2018302
2019290
JaroLoĝantoj
2020282
2021269
2022289
2023281

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Sur monteto en la vilaĝo estas en tombejo baroka preĝejo de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1778. Ĝi estas ununava kun presbiterejo interne duoncirkla, ekstere poligona kun prisma turo super la okcidenta fronto. Triaksan fronton superas segmenta pinjono. La presbiterejo estas volbita per konĥo kun prusa plataĵo, en la navo estas tri kampoj de kruca volbo kaj masonita ĥorejo.

La ekipaĵo estas el la dua duono de 18-a jarcento. Ĉefaltaro estas portala kun statuoj de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo kaj repentrita bildo de Sankta Johano Nepomuka el galerio de familiaro Lichtenštajn en Vieno. Flanka altaro de Ĉieleniro de Sankta Maria estas ornamita per novtempa bildo, la predikejon ornamas statuoj de Sankta Joakimo kaj de Sankta Anna.

Popola arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo estas kelkaj ĉarpentitaj domoj el la 19-a jarcento.

Statuoj[redakti | redakti fonton]

  • Kalvario ĉe malsupra rando de la vilaĝo estas el la jaro 1775
  • Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1785 sur soklo kun reliefoj
  • Krucifikso apud la enirejo en tombejon el la jaro 1812 staras sur voluta soklo kun figura reliefo
  • Kalvario ĉe la vojo al Jablonné nad Orlicí estas el la jaro 1834
  • Sankta Triunuo ĉe la vojo al Jablonné nad Orlicí estas el la duono de 19-a jarcento.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.