Kukle
El Vikipedio
| Kukle | |||
| municipo | |||
|
|||
| Oficiala nomo: Kukle | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Pardubice | ||
| Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
| Administra municipo | Svitavy | ||
| Historia regiono | Bohemio | ||
| Situo | Kukle | ||
| - alteco | 500 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49°47′30″N 16°25′34″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.79167 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.79167°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 2,95 km² (295 ha) | ||
| Loĝantaro | 75 (01.01.2012) | ||
| Denseco | 25,42 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1748 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 568 02 | ||
| NUTS 3 | CZ053 | ||
| NUTS 4 | CZ0533 | ||
| NUTS 5 | CZ0533 572594 | ||
| Katastraj teritorioj | 1 | ||
| Partoj de vilaĝo | 1 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 1 | ||
Municipo Kukle situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 6 km nordokcidente de urbo Svitavy, apud ŝoseo n-ro 366 el Svitavy al Litomyšl.
Enhavo |
Memorindaĵoj kaj vidindaĵoj [redakti]
Fera kruco [redakti]
Fera kruco sur ŝtona soklo kun figuro de Kristo troviĝas maldekstre apud la ŝoseo el Svitavy al Litomyšl.
Limŝtono [redakti]
Historia limŝtono inter landoj Bohemio kaj Moravio situas apud busa haltejo sur rando de la vilaĝo.
Instrua pado [redakti]
Tra la vilaĝo kondukas instrua pado nomata Českomoravské pomezí (Bohemia-Moravia limregiono) kaj estas ĉi tie informtabulo pri batalo inter aŭstriaj kaj prusaj taĉmentoj en la jaro 1866.
Verda signaro [redakti]
Tra la vilaĝo kondukas
verda turisma signaro el haltejo en Vendolí, kondukanta tra Ostrý Kámen, montokresto de Javorník, Kukle al fontejo de rivero Svitava.