Jenišovice (distrikto Chrudim)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jenišovice
Flago Blazono
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Distrikto Chrudim
Fondita en 1088 (la unua skriba mencio)
Poŝtkodo 538 54 - 538 64
Retpaĝaro http://jenisovice.infobec.cz
Demografio
Loĝantaro 425 (01.01.2012)
Geografio
Koordinatoj
49°55′59″N 16°01′59″O  /  49.93306°N, 16.03306°O / 49.93306; 16.03306 (Jenišovice (distrikto Chrudim))Koordinatoj: 49°55′59″N 16°01′59″O  /  49.93306°N, 16.03306°O / 49.93306; 16.03306 (Jenišovice (distrikto Chrudim))
Alto 285 m
Jenišovice (Ĉeĥio)
DMS
Jenišovice
Jenišovice
Ĉeĥa respubliko
v  d  r
Information icon.svg

Vilaĝo Jenišovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en milde ondoforma regiono ĉe la rivero Novohradka, 7 km norde de la urbo Luže, 6 km sude de de la urbeto Chroustovice, 12 km okcidente de la urbo Vysoké Mýto.

Vilaĝpartoj[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:

  • Jenišovice
  • Martinice
  • Mravín
  • Štěnec
  • Zalažany

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vilaĝo grupiĝinta ĉirkaŭ la preĝejo sur deklivo de Novohradka valo, kun triangula, parte prikonstruita vilaĝplaco. Origine oni la vilaĝon nomis Janišovice, aŭ Jenšovice, aŭ Jenčovice.

Preĝejo de Sankta Triunuo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo estis origine frugotika, en la jaro 1585 ĝi forbrulis. En la 18-a jarcento la navo estis plafonita per barelvolbo kun duonlunoj, sed en la jaro 1893 ĉi tiu volbo estis anstataŭigita per ebena kana plafono. La preĝejo estas ununava kun prisma turo antaŭ la okcidenta frontono. Al tiu estis en la jaro 1852 alkonstruita malalta prismoforma kampanilo kun ligna dua etaĝo kaj antaŭĉambro sur suda flanko. La presbiterejo estas iom malpli larĝa, kvinlatere fermita, volbita per ripa volbo. Oblongaj kapelo kaj sakristio estas sur dekstra kaj maldekstra flankoj, volbitaj per klostra volbo. Triumfarko estas pintforma. En okcidenta frontalo de la turo estas pintarka portalo. La ĉefaltaro estas el la jaro 1912, du flankaj altaroj kaj predikejo estas novgotikaj el la fino de 19-a jarcento kaj de komenco de la 20-a jarcento. Du statuoj, de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo en presbiterejo estas de V. Čermák el Chrast, en la kapelo estas bildo de Sankta Triunuo de V. Šlechta el ĉirkaŭ la jaro 1787, bildo de Sankta Johano Nepomuka estas el la komenco de 19-a jarcento. En marmora baptujo estas stana pelvo datita 1625. Antaŭ enirejo al la tombejo troviĝas ŝtona empira kruco el la jaro 1808.

En la 13-a jarcento ekestis sur rivero Novohradka muelejo, nuntempe aliigita je malgranda elektrocentrejo.


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j.

2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]