Pastviny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pastviny
germane: Weiden
municipo
Pastvinska prehrada 1.jpg
Flag of Pastviny CZ.svg
Flago
Pastviny.svg
Blazono
Oficiala nomo: Pastviny
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Žamberk
Historia regiono Bohemio
Montaro Orlica montaro
Valbaraĵo Pastviny
Rivero Divoká Orlice
Situo Pastviny
 - alteco 495 m s. m.
 - koordinatoj 50°05′42″N 16°34′08″E  /  50.095°N, 16.56889°O / 50.095; 16.56889 (Pastviny)
Areo 8,35 km² (835 ha)
Loĝantaro 348 (01.01.2012)
Denseco 41,68 loĝ./km²
Unua skribmencio 1350
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 564 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580759
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Pastviny (Ústí nad Orlicí District)
Retpaĝo: www.orlicko.cz/Pastviny
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Pastviny situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, ĉe valbaraĵa lago Pastviny sur rivero Divoká Orlice, 9 km oriente de la urbo Žamberk. La vilaĝo ne estas dividita en oficialajn partojn, sed orientaj lokaj nomoj ekzistas: Přední Dúl, Vítanov, Sekyří, Studenec, Polsko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vilaĝo Pastviny verŝajne ekestis kiel domaro de paŝtistoj, kiuj en tiu ĉi regiono paŝtis brutarojn de sinjoroj el Žampach. De tio ankaŭ verŝajne devenas nomo de la vilaĝo Pastviny (Paŝtejo).

La unua historia mencio pri Pastviny estas el la jaro 1514, kie ĝi estas nomata apartenaĵo de la sinjorejo Žampach.

Pastviny kelkfoje vizitis estonta ĉeĥoslovaka prezidento T. G. Masaryk. Dum someraj ferioj en la jaro 1890 li kun sia familio loĝis en gastejo "U mostu" en Klášterec nad Orlicí kaj ŝatis kapti fiŝojn en Pastviny.

En la jaro 1936 oni komencis konstrui ŝoseon al Adamův vrch (Monto de Adam) kaj samtempe linion de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj, kie trovis okupon multaj loĝantoj el Pastviny kaj la ĉirkaŭaĵo.

En la jaroj 1932 - 1938 oni konstruis valbaraĵon kaj koneksajn investaĵojn, ĉefe ponton trans la lagon kaj domojn por anstataŭi tiujn el subakvigita parto de la vilaĝo.

Turismo kaj refreŝigado[redakti | redakti fonton]

Somere Pastviny servas precipe al refreŝigado ĉe akvo, fiŝkaptado, estas ĉi tie multe da eblecoj por enloĝiĝo, en somera sezono ĉi tie estas multe da kampadejoj, restoracioj, gastejoj, vintre poste ĉi tie funkcias skitelfero. En ĉirkaŭaĵo estas bela naturo kaj multaj eblecoj por pluaj ekskursoj. Kelke da kilometroj kontraŭ fluo de Divoká Orlice, super municipo Klášterec nad Orlicí estas interesa natur-aperaĵo, nomata Landa pordego. Rivero Divoká Orlice ĉi tie traŝiris rokmasivon kaj enpaŝas el lima teritorio de Ĉeĥia-Pollanda al teritorio de interna Bohemio.

Vidinadaĵoj[redakti | redakti fonton]

Valbaraĵo Pastviny[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Pastviny (valbaraĵo).

Valbaraĵo Pastviny estis konstruita en la jaroj 1932 - 1938 sur rivero Divoká Orlice. La lago estas proksimume 7 km longa, areo estas 110 ha, volumeno de la rezervujo estas 11 milionoj da kubaj metroj. La digo estas masonita, 43 m alta kaj 193 m longa. Parto de la valbaraĵo estas ankaŭ hidroelektrejo. Celo de la valbaraĵo estas produktado de elektra energio, reguligo de la trafluo, ŝirmo kontraŭ inundoj kaj eluzo por refreŝigado.

Bovina salto[redakti | redakti fonton]

Proksimume en duono de la vojo inter la ĉefa digo kaj Klášterec nad Orlicí estas loko nomata Bovina salto. Trans valo Bublačka estas ĉi tie konstruita fera ponto, kiu devene staris trans rivero en "Malnova Pastviny". De sur tiu ĉi ponto onidire en la akvon saltis bovino, eĉ ne suferinte ian ajn vundon. Ĝis unu monato post tiu ĉi salto ĝi naskis tute sanan bovidon.

Tilioj de Vejda[redakti | redakti fonton]

Al la plej maljunaj arboj en regiono Žamberk, eĉ eble en tuta orienta Bohemio apartenas tilioj de Vejda en Pastviny. Ilian aĝon oni taksas je 700 - 800 jaroj. Jam post la jaro 1200 havis ĉi tie paŝtistoj kabanon kaj apud ĝi ĉirkaŭbarejon, en kiu estis brutaro dum nokto. La tilioj onidire signis angulojn de la baraĵo.

Unu el la tilioj, etfolia tilio (Tilia cordata Mill.), estas 22 metrojn alta en bona vivstato. Nur kava trunko kun cirkonferenco ĉirkaŭ 12 m senvualigas la aĝon de ĝi. La dua, grandfolia tilio grandfolia (Tilia grandifolia), situanta sude de la bieno, estis bedaŭrinde neniigita per ventego en la jaro 1978. Tamen la restaĵo estas onidire la plej monumenta arbo en orienta Bohemio.

Kapelo en Vítanov[redakti | redakti fonton]

La kapelo estis konstruita koste de loĝantoj el Vítanov en la jaroj 1874 - 1875. En pasinteco oni ĉi tien pilgrimis. Nuntempe okazas ĉi tie ĉefe funebraj ceremonioj.

Burgeto[redakti | redakti fonton]

Super la valbaraĵa digo troviĝas ruinoj de burgeto Vejrov.


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]