Trpín (distrikto Svitavy)
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Trpín |
| Trpín | |||
| germane: Trepin | |||
| municipo | |||
|
|||
| Oficiala nomo: Trpín | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Pardubice | ||
| Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
| Administra municipo | Polička | ||
| Historia regiono | Bohemio | ||
| Cismontaro | Žďárské vrchy | ||
| Rivero | Kavinský potok | ||
| Situo | Trpín | ||
| - alteco | 598 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49°35′34″N 16°24′11″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.59278 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.59278°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 12,47 km² (1 247 ha) | ||
| Loĝantaro | 429 (01.01.2012) | ||
| Denseco | 34,4 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1349 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 569 74 ĝis 569 92 | ||
| NUTS 3 | CZ053 | ||
| NUTS 4 | CZ0533 | ||
| NUTS 5 | CZ0533 578886 | ||
| Katastraj teritorioj | 2 | ||
| Partoj de vilaĝo | 2 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 2 | ||
| Retpaĝo: www.trpin.cz | |||
Municipo Trpín situas en Ĉeĥio, en la plej suda elstaraĵo de regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en orienta submontaro de Žďárské vrchy, 16 km sudoriente de urbo Polička, ĉe historia landlimo kun Moravio, kie ĝi najbaras kun regionoj Vysočina kaj Sudmoravia. La pejzaĝo estas tipa por Bohemia-Moravia montetaro, alterniĝas ĉi tie arbaroj, herbejoj, fiŝlagoj, riveretoj kaj ĝi havas sian ĉarmon en ĉiu jarsezono.
Enhavo |
Partoj de la municipo [redakti]
Al la municipo apartenas vilaĝoj:
- Trpín
- Hlásnice
Historio [redakti]
La unua mencio pri ekzisto de la vilaĝo devenas el la jaro 1012, kontekste kun batalo inter la princo Oldřich kaj la pola reĝo Boleslao la Brava. El tiu tempo onidire ankaŭ devenas la nomo "Trpín" pro granda sufero de bohemiaj trupoj, kiuj venis helpi al moravianoj kontraŭ invado de poloj en moravian teritorion (ĉeĥe "trpět" = "suferi"). Alia skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1349, kiam la preĝejo en Trpín estis alordonita al episkopejo en Litomyšl. Trans la vilaĝo gvidis fama Trstěnická pado, kies postresto estas humilejo ĉe Trpín. En lokaĵo nomata "Na šancích" (Sur ŝanzoj) estas ankoraŭ nun videblaj blokaĵoj kontraŭ invadoj de tjurkaj kaj svedaj trupoj. Loĝantoj de Trpín tre ĝojas pro ĝemelaj rilatoj kun hungara vilaĝo Palkonya.
Memorindaĵoj [redakti]
Preĝejo [redakti]
Frubaroka preĝejo de Sankta Venceslao estis konstruita en la jaro 1683. Ĝi estas ununava kun pli mallarĝa, trilatere fermita presbiterejo sur la flankoj kun sakristio kaj kapelo kaj oratorioj super ili. Fasadoj estas membrigitaj per lizenoj, en la fronto estas ortangula ŝtona portalo kaj statuoj de Sankta Vito kaj Sankta Ludmila en la niĉoj. En la pinjono troviĝas statuo de Sankta Venceslao.
Volboj en la navo kaj presbiterejo estas krucaj, krestaj
La ĉefaltaro estas el la jaro 1710, baroka, kadra kun figuraj lignoskulptaĵoj kaj samtempa bildo de Sankta Venceslao en akanteca kadro kun rubando. La predikejo estas baroka, kun statuoj de Evangeliistoj, krucifikso kaj kvar bildoj de ekleziaj Patroj, ĉio el la komenco de 18-a jarcento, bildo de Sankta familio de A. Wolf el la jaro 1838 kaj de Sankta Maria Magdalena de J. Doležal el la jaro 1874.
Sonorilturo [redakti]
Antaŭ la fronto de la preĝejo troviĝas baroka prisma sonorilturo kun teretaĝo kaj la 2-a etaĝo masonitaj kaj kun la 3-a etaĝo ligna. Ĝi kreas ankaŭ pordegon al la tombejo.
Statuo [redakti]
En la tombejan muron estas enmetita statuo de Sankta Johano Nepomuka el la unua duono de 18-a jarcento.
Personecoj [redakti]
- Profesoro Otakar Sedloň, akademia pentristo, 30.8.1885 Trpín - 18.10.1973 Praha
Literaturo [redakti]
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
- Josef Krušina: Dějiny Trpína a okolí (Historio de Trpín kaj ĉirkaŭaĵo - ĉeĥe 1948, reeldono 2005)
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Pliaj informoj pri komunumo Trpín (ĉeĥe)
- Oficiala paĝaro de mikroregiono Poličsko (ĉeĥe)
- Monumento en Hlásnice al la viktimoj de la 1-a mondmilito
|
|
|
|---|---|
|
Hlásnice | Trpín |
|