Oldřiš

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en regiono de Polička. Pluaj signifoj estas indikitaj en artikolo Oldřiš (apartigilo).

Oldřiš
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Oldřiš
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Polička
Historia regiono Bohemio
Montaro Žďárské vrchy
Rivero Černý potok
Situo Oldřiš
 - alteco 575 m s. m.
 - koordinatoj 49° 43′ 52″ N 16° 11′ 18″ O / 49.73111 °N, 16.18833 °O / 49.73111; 16.18833 (mapo)
Areo 12,68 km² (1 268 ha)
Loĝantaro 653 (2023)
Denseco 51,5 loĝ./km²
Unua skribmencio 1110
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 82
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578479
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Oldřiš
Retpaĝo: www.oldris.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Oldřiš situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en nordorienta submontaro de Žďárské vrchy, 8 km okcidente de urbo Polička. Vivas ĉi tie 653 loĝantoj (2023).

Partoj de la komunumo[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo apartenas vilaĝoj:

  • Oldřiš
  • Přibylov
  • Dědek
  • Babka

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni supozas fondon de la vilaĝo je ordono de ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 2-a nelonge post fondo de la reĝa urbo Polička (1265) fare de fondinto Konrád el Levendorf. La nomo de la vilaĝo estas onidire derivita de la nomo de princo Oldřich. Oldřiš estas skribe menciita de historiisto Kosmas jam en la jaro 1110.

Historio kaj nuntempa vivo de la vilaĝo estas ligita kun apuda Borová kun kiu ĝi pasinte kreis unu tutaĵon. De la jaro 1349 tiama Oldřiš komencis dividiĝi je la okcidenta parto, nuna Borová, kaj orienta parto, nuna Oldřiš.

En la jaro 1474 la urbo Polička aĉetis vilaĝon Oldřiš. En la jaro 1547 loĝantoj el Oldřiš ĉeestis rezistan movadon kontraŭ la reĝo Ferdinando. En tempo de perforta rekatoligado en la 18-a jarcento estis rezisto de ĉi tieaj evangelianoj tiel forta, ke ĝi kulminis per ekzekuto de tri loĝantoj. Sinjora grundo en la vilaĝo estis herede dividita al la kampuloj dum regado de Maria Tereza en la jaro 1778. Nur en la jaro 1888 estis en Oldřiš fondita triklasa lernejo kaj en la jaro 1897 estis en la vilaĝo establita haltejo de nova fervoja linio Svitavy - Polička - Skuteč.

Regiono ĉirkaŭ la vilaĝo kaj Oldřiš mem inspiris kelkajn artistojn, ekzemple verkistinon Teréza Nováková aŭ komponiston Bohuslav Martinů

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]