Dolní Bezděkov

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dolní Bezděkov
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Distrikto Chrudim
Fondita en 1318 (la unua skriba mencio)
Poŝtkodo 538 62
Retpaĝaro http://dolnibezdekov.cz
Demografio
Loĝantaro 202
Geografio
Koordinatoj
49°57′30″N 15°52′38″O  /  49.95833°N, 15.87722°O / 49.95833; 15.87722 (Dolní Bezděkov)Koordinatoj: 49°57′30″N 15°52′38″O  /  49.95833°N, 15.87722°O / 49.95833; 15.87722 (Dolní Bezděkov)
Alto 244 m
Dolní Bezděkov (Ĉeĥio)
DMS
Dolní Bezděkov
Dolní Bezděkov
Ĉeĥa respubliko
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Vilaĝo Dolní Bezděkov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en milde ondoforma pejzaĝo sur maldekstra flanko de la rivero Novohradka, 7 km oriente de la urbo Chrudim kaj 3 km okcidente de la urbo Hrochův Týnec. Al la komunumo apartenas ankaŭ du izolitaj domoj en distanco de ĉirkaŭ 1 km, nomataj Turyň.

Enhavo

[redakti] Historio

La unua skriba mencio pri la vilaĝo en historia dokumento estas el la jaro 1318. Ĝiaj posedantoj ofte alterniĝis. Ili estis senjoroj el Bezděkov, Malcidoj el Chýnov, Slepoticidoj el Solovice. Markvart el Slepotice la havaĵon transprenis en la jaro 1548 kaj konstruis en Bezděkov fortikaĵeton, pri kiu la lasta raporto estas el la jaro 1623 kaj verŝajne en tridekjara milito ĝi estis detruita. En la jaro 1584 vendis Jan Lukavský vilaĝon Bezděkov al posedanto de Hrochův Týnec Mikuláš el Lobkovice kaj Nové Hrady. En havaĵo de sinjorejo Hrochův Týnec ĝi estis ĝis la jaro 1848. De la jaro 1955 Bezděkov ŝanĝis sian nomon je nuna Dolní Bezděkov. En sepdekaj jaroj de la 20-a jarcento la vilaĝo estis kunigita al Hrochův Týnec kaj de la jaro 1990 ĝi ree memstariĝis.

[redakti] Vidindaĵoj

Dominanto de Dolní Bezděkov estas kapeleto de Sankta Johano Baptisto en vilaĝa centro sur la plej alta loko. Sur ĝia frontono estas nomoj kaj fotografaĵoj de loĝantoj falintaj en la unua mondmilito.

Malantaŭ la vilaĝo direkte al Kočí staras sabloŝtona krucifikso kun surskribo, ke ĝi apartenas al Premonstradoj kaj estis en la jaro 1775 starigita de la komunumo Bezděkov. La kruco estis listigita inter kulturaj memoraĵoj de la Ĉeĥa respubliko.

[redakti] Naskiĝinto

En Dolní Bezděkov naskiĝis en la jaro 1933 Václav Rabas, ĉeĥa orgenisto-virtuozo.

[redakti] Bibliografio

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j.

2004.


[redakti] Eksteraj ligiloj


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj