Jeníkov (distrikto Chrudim)
| Jeníkov | |||
|---|---|---|---|
|
|
|||
| Administrado | |||
| Statuso | Vilaĝo | ||
| Lando | Ĉeĥio | ||
| Regiono | Pardubice | ||
| Distrikto | Chrudim | ||
| Fondita en | 1392 (la unua skriba mencio) | ||
| Poŝtkodo | 539 01 | ||
| Retpaĝaro | http://www.obec-jenikov.cz | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 473 (01.01.2012) | ||
| Geografio | |||
|
|
49°44′29″N 15°57′07″O / 49.74139°N, 15.95194°OKoordinatoj: 49°44′29″N 15°57′07″O / 49.74139°N, 15.95194°O | ||
| Alto | 648 m | ||
|
|||
Vilaĝo Jeníkov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en protektata pejzaĝa regiono Žďárské vrchy, en fonta teritorio de rivero Chrudimka, 5 km oriente de la urbo Hlinsko, ĉe la ŝoseo n-ro 343 de Hlinsko al Kameničky kaj Svratka.
Enhavo |
Historio [redakti]
Jeníkov estas unue skribe rememorata kiel "vilaĝo Genykow" en dokumento, per kiu Smil Flaška el Pardubice sinjorejon Rychmburk vendas al Ota el Bergov kaj Boček el Poděbrady. Tiam Rychmburka sinjorejo administris preskaŭ 60 vilaĝojn kaj do apartenis al la plej grandaj en Bohemio.
Loĝantoj [redakti]
La ĉefa okupado de loĝantoj en Jeníkov estis teksado kaj potfarado. Grandaj trovaĵoj de argilo en ĉirkaŭaĵo de Jeníkov, Hlinsko, Kameničky, en Borovina kaj alie, abundo da ligno, trovejoj de siliko kaj kompreneble ankaŭ lerteco de montara popolo estigis la plej malnovan metian fakon en montetara regiono - potfaradon. Ĝiaj komencoj estas en la 2-a duono de 15-a jarcento. Preferataj potistaj produktoj estis diversgrandaj kaj diversformaj potoj, kaseroloj, platoj, rostplatoj, kruĉoj, bakujoj kaj kamentuboj. Plua tradicia metio en tiu ĉi regiono estis teksado kaj tolteksado. Ĝis la jaro 1867 en tiu ĉi regiono estis produktataj linaj ŝtofoj por armeo. Tute nova fako de teksa produktado en la 18-a jarcento fariĝis kotonindustrio. Ekestis kelkaj kotonfabrikoj, pli poste aparte disvolviĝis produktado de kotonaj tapiŝoj. Multaj hejmaj teksistoj en Jeníkov ankoraŭ antaŭ nelonge produktis tapiŝojn por fabrikoj en Hlinsko
Enspeziga metio en tiu ĉi regiono estis en la 15-a kaj 16-a jarcentoj martelmaŝinado. En Jenikov, sur herbejo apartenanta al la domo n-ro 24 oni nomas "sur karbostako" kaj oni tie trovas en grundo multon da ligna karbo el tempoj, kiam ĝin tie bruligis por fabrikado en martelmaŝinoj.
Vidindaĵoj [redakti]
- Gisa kruco apud vendejo kaj domo n-ro 2
- Ŝtona kruco apud kampvojo en supra Jeníkov apud domo n-ro 24
- Statuaro de Pieto apud la tombejo
- Estinta forĝejo n-ro 95
- Tipa montetara ĉarpentita domo n-ro 92
- Estinta vilaĝestrejo n-ro 28
- Centjara tilio apud n-ro 27
- Monumento al falintoj en la 1-a mondmilito
- Memoraĵo al nekonata falinta partizano
- Kapelo de Sankta Venceslao
Naskiĝintoj [redakti]
- Josef Vodička, popola muzikestro
- Antonín Kouba, kolektanto de popolartaĵoj en montetara regiono
- Jan Adámek, negocisto, produktadorganizanto, ĉefe en tolteksado
Bibliografio [redakti]
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j.
2004.