Ostrov (distrikto Chrudim)
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Ostrov |
| Ostrov | |||
| municipo | |||
|
|||
| Oficiala nomo: Ostrov | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Pardubice | ||
| Distrikto | Distrikto Chrudim | ||
| Administra municipo | Chrast | ||
| Historia regiono | Bohemio | ||
| Situo | Ostrov | ||
| - alteco | 262 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49°58′29″N 16°01′50″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.97472 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.97472°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 4,17 km² (417 ha) | ||
| Loĝantaro | 224 (01.01.2012) | ||
| Denseco | 53,72 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1318 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 538 63 | ||
| NUTS 3 | CZ053 | ||
| NUTS 4 | CZ0531 | ||
| NUTS 5 | CZ0531 574104 | ||
| Katastraj teritorioj | 1 | ||
| Partoj de vilaĝo | 1 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 1 | ||
| Retpaĝo: www.obec-ostrov.cz | |||
Vilaĝo Ostrov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en ebenaĵo de rivero Loučná, 17 km oriente de urbo Chrudim ĉe ŝoseo n-ro 17 el Chrudim al Zámrsk.
Enhavo |
Historio [redakti]
Prahistorio [redakti]
Teritorio de nuntempa vilaĝo Ostrov estis prisetlita de terkulturista popolo jam en la jaroj 1200 - 800 antaŭ nia erao, t.e. en bronzepoko. Atestas pri tio trovoj de cindrigaj tomboj de luzacio-silezia civilizacio. Atestanto de cirilometoda tempo, proksimume de la jaro 900 de nia erao, estas sabloŝtona tre eroziita kruco sur vilaĝplaco proksime de monumento al falintoj.
Fortikaĵeto [redakti]
En historiaj fontoj estas mencio pri vilaĝo Ostrov en la jaro 1318, per kiu estas rememorataj Řehněř kaj Pešek el Ostrov. En la 14-a kaj 15-a jarcentoj estis en la vilaĝo ligna ĉarpentita fortikaĵeto kaj proksime de ĝi senjora terkulturada korto, kiu post multaj rekonstruoj ankoraŭ ekzistas. La fortikaĵeto estis sur bordo de fiŝlago, aŭ kiel aludas nomo de la vilaĝo Ostrov (Insulo), sur insulo.
Jan Talafús [redakti]
Historie la plej fama naskiĝinto el Ostrov estis militanto Jan Talafús el Ostrov, kiu de la jaro 1440 ĝis 1463 batalis en Hungario sub hetmano Jan Jiskra el Brandýs. Poste li revenis en Bohemion kaj batalis favore al la reĝo Jiří el Poděbrady kontraŭ hungaria reĝo Matiaso. Kiel ĉeestanto de batalo en la jaro 1469 li estas bildigita sur murpentraĵo en ekspozicia salono de "malnova poŝto" en Vysoké Mýto.
Bibliografio [redakti]
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j.
2004.

