Svitavy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Svitavy
germane: Zwittau
urbo
Náměstí Míru (Svitavy).jpg
Placo de Paco en Svitavy
Svitavy CZ flag.svg
Flago
Svitavy znak 2.jpeg
Blazono
Oficiala nomo: Svitavy
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Svitavy
Historiaj regionoj Moravio, Hřebečsko
Rivero Svitava
Situo Svitavy
 - alteco 435 m s. m.
 - koordinatoj 49°45′20″N 16°28′10″E  /  49.75556°N, 16.46944°O / 49.75556; 16.46944 (Svitavy)
Areo 31,33 km² (3 133 ha)
Loĝantaro 17 038 (01.01.2012)
Denseco 543,82 loĝ./km²
Unua skribmencio 1256
Urbestro David Šimek (senpartia)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 568 02 ĝis 570 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 577731
Katastraj teritorioj 4
Partoj de urbo 4
Bazaj sidejunuoj 20
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Svitavy
Retpaĝo: www.svitavy.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Svitavy (germane Zwittau) estas distrikta urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en regiono Pardubice, surlime inter Bohemio kaj Moravio, en larĝa malaltaĵo 17 km sude de urbo Česká Třebová. En septembro 2008 estis tie malfermita Esperanto-Muzeo. En la urbo funkcias aktiva E-klubo kaj ankaŭ la oficiala retejo de la urbo funkcias en esperanto. Ekde oktobro 2011 la urbo estas oficiala sidejo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua ĉeĥa vilaĝo ĉe travadejo trans rivero Svitava estis sur loko de la hodiaŭa urbo fondita de premonstratoj el Litomyšl en la tn. Trstěnická-pado ĉirkaŭ duono de la 12-a jarcento. Unuafoje Svitavy rememorigas sin en la jaro 1256, kiam tiu ĉi parto de bohemia-moravia limo estis kolonigata de olomouca episkopo Bruno el Schauenburk. La vilaĝo ricevis nomon laŭ rivero Svitava (pura, klara). Por loĝigi estis alvokitaj ankaŭ vilaĝanoj el Germanio, el orienta Frankujo, Bavario kaj Silezio. En duono de la 13-a jarcento Svitavy estis avancigita je urbo. Al fino de la 14-a jarcento estis konstruitaj remparoj kun tri pordegoj. Dum husanaj, la tridekjara, napoleonaj kaj prusaj militoj la urbo suferis pro trairoj de la armeoj, ĉar ĝi situis en grava kuniglinio. Trafikigo de fervojo kontribuis al evoluo de la urbo, precipe fondo de teksindustrio. En oktobro de la jaro 1938 la urbo estis aldonita al okupigzono de Sudetoj kaj ĝi estis okupita de la germanaj armeoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Svitavy havas valoran historian kernon, al kiu apartenas precipe longforma ĉefplaco kun la dua plej longa arkado en Ĉeĥio kaj aro da valoraj urbanaj domoj, pluraj preĝejoj restaĵoj de la remparoj kaj barokaj statuoj.

Al la plej karakterizaj domoj en Svitavy apartenas malnova urbodomo kaj najbara domo "U mouřenína" ("Ĉe Maŭro"). La plej malnova preĝejo en Svitavy estas nuna tombejpreĝejo de Sankta Egidio (ĉeĥe Jiljí). El la urbaj remparoj konserviĝis sole restaĵo de remparo kun duoncirkla bastiono. El pluaj konstruaĵoj meritas atentemon precipe Urba muzeo kaj Domo de Ottendorfer. En publikaj spacoj staras vico da monumentoj kaj statuoj.

Urbaj domoj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉefplaco - náměstí Míru (placo de Paco) longforma placo ĉirkaŭita de arkadoj, komence de la 21-a jarcento amplekse kaj senteme rekonstruita, ĉirkaŭita de plejparte barokaj kaj klasikismaj domoj
  • Malnova urbodomo - origine renesanca konstruaĵo kun turo, amplekse rekonstruita postr incendio en 1781 kaj sekve en 1849 – por sia celo ĝi servis ĝis 1933 (krome en ĝi parte troviĝis ankaŭ urba monŝparejo, juĝejo, policejo kun malliberejo), nuntempe ĝi uzatas por komercaj celoj. Sur fasado de la urbodomo estas lokigita blazono de la urbo (kapo de virkapro inter du turoj), surture troviĝas turka duonluno.
  • Domo „Ĉe la Maŭro“ - najbara al la malnova urbodomo, ligita kun ĝi je nivelo de etaĝo per kunigkoridoro. En 1776 en ĝi tranoktis la aŭstra imperiestro Jozefo la 2-a. Nuntempe sidejo de la turisma informcentro.
  • Domo de Ottendorfer – ruĝbrika historiisma konstruaĵo kun turo, apartenanta al la tipaj simboloj de la urbo, konstruigita en 1892 de la usona ĵurnalisto, filantropo kaj loka naskiĝinto kaj Valentin Oswald Ottendorfer surloke de lia naskiĝdometo. Origine sidejo de la publika Biblioteko de Ottendorfer, ĝis la dua mondmilito la plej ampleksa kaj plej moderna germanlingva biblioteko en Moravio (reston de la kolekto nuntempe prizorgas Urba muzeo kaj galerio), poste urba kulturdomo. Ekde 2008 en la teretaĝo trovigas Esperanto-Muzeo kaj teejo, la supra kultursalonego daŭre servas kiel koncertejo.
  • Vilao de Langr (Nuntempa urbodomo) – historiisma konstruaĵo kun riĉa stuka ornamo, situanta rande de la Urba parko de Jan Palach, konstruita en 1892 de arkiteko Hugo Wanderley, filo de profesoro Germano Wanderley, aŭtoro de la projekto, kiu i.a. projektis ankaŭ la Domon de ottendorfer. La domo apartenis al unu el la plej riĉaj familioj de Svitavy, lokaj entrprenistoj kaj urbestranoj. Dum ekonomia krizo luita al la urba monŝparejo, kiu en 1933 luis la domon al la urbo, kiu en 1942 definitive aĉetis ĝin kaj transklokigis al ĝi sian urbodomon. Amplekse rekonstruita en 1989.
  • Malnova monŝparejo – novklasikisma konstruaĵo el 1902, situanta sur la ĉefplaco, en 1990-aj jaroj interne ornamita per skulptaĵoj de Olbram Zoubek. Nuntempe sidejo de banko.
  • Konstruaĵo de iamaj orfejo kaj maljunulejo – kun elementoj de itala renesanco, estigita en 1886 el la financa subteno de Valentin Oswald Ottendorfer. Nuntempe sidejo de bazlernejo.
  • Urba Fortifika Muro - konserviĝis nur malgranda parto de la urba murego kaj unu bastiono

Ekleziaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de Vizito de Virgulino Maria sur la ĉefplaco – origine verŝajne romanika konstruaĵo, estigita ĉ,. 1250, gotika kun baroka adapto, kun alirebla belvida turo
  • Tombejpreĝejo de Sankta Egidio – origine romanika baziliko el duono de la 12-a jarcento, trinava konstruaĵo kun emporoj super flankaj navoj, frubaroke rekonstruita , kun valora baroka interna ornamo, en najbareco de valora gotikdevena romkatolika paroĥejo
  • Preĝejo de Sankta Jozefo - trinava dutura novromanika baziliko en 1896, origine nomata Ruĝa preĝejo, laŭ ruĝaj brikoj, el kiuj ĝi estas konstruita
  • Monaĥejo de gracoplenaj fratulinoj de la ordeno de Sankta Vincenco el Paula, fondita en 1871 kaj servinta kiel malsanulejo, precipe porinfana, kaj maljunulejo – nuntempe „Hejmo sur vojkruciĝo“, zorgante precipe pri mense handikapitaj virinoj

Muzeoj, galerioj kaj aliaj kulturaj institucioj[redakti | redakti fonton]

  • Urba muzeo kaj galerio - troviĝas en vilao, konstruita en 1892 en stilo de historiiga germana renesanco kaj origine aparteninta al de la iama urbestro kaj elstara entreprenisto Johann Budig. En 1947 estis en la konfiskita konstruaĵo lokita urba muzeo, pli poste estis alkonstruita dekstraflanka alo. La unua muzea kolekto estis fondita jam en 1894 kaj unue metita en la urba orfejo. Inter daŭraj ekspozicioj estas „Serĉado de la stelo de David“ – biografia prezento de Oskar Schindler, Justuloj inter nacioj, unika „Historio de tolaĵlavado kaj lavtekniko“, fotoekspozicio „Ekhaltoj de Svitavy“ pri fotaĵoj de la urbo el komenco de la 20-a jarcento kaj „Vilaoj de Svitavy“ dediĉitaj al lokaj arkitekturaj juveloj de familia loĝado. Krome la muzeo organizas porokazajn temajn ekspoziciojn kaj en la galeria parto ekspoziciojn de la regiona figurarto. Komence de junio la muzeo organizadas Muzean nokton kun riĉa programo kaj dum la tuta jaro okazigas prelegojn, diskutojn kaj aliaj kulturaranĝojn. Direktorino de la muzeo Blanka Čuhelová estas membrino de la Muzea grupo de Esperanto-Muzeo kaj aktive subtenas ĝian aktivecon. En koridoro de la Domo de Ottendorfer estas prezentita muzea fotoekspozicio pri vivo kaj verkaro de Valentin Oswald Ottendorfer.

En la teretaĝo de la Domo de Ottendorfer krome situas la muzea filio:

  • Esperanto-Muzeo - fondita en 2008, prizorgata de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Ĝi prezentas daŭran ekspozicion kaj ĉiujare aktualigatan teman ekspozicion (ekde julio 2011 ĝis majo 2012 "Spiritaj tradicioj de la mondo kaj Esperanto", okazigas klerigajn kaj kulturajn aranĝoj por esperantistoj kaj por ĝenerale publiko.
  • Moderna kulturcentro FABRIKA
  • Urba biblioteko - entenas ankaŭ kolekton de esperantlingva literaturo

Statuoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Bronza skulptaĵo de Patrina amo – financita de la loka mecenato Valentin Oswald Ottendorfer omaĝe al lia patrino Katharina kaj la patrino sento ĝenerale. Verko de akademia profesoro el Stutgart Adolf von Donndorf kaj skuptisto Johann Tomola el Brno. En la mondo ekzistas sole kvar ekzempleroj de tiu unika artverko: en Novjorko en Union Square (1881), Svitavy (1892), Weimar (1895) kaj Stuttgart(1898).
  • Maria Pestkolono – verko de nekonata aŭtoro, troviĝanta sur la ĉefplaco starigita en 1703 post pesta epidemio en la 16-a kaj 17-a jarcentoj. La marian statuon ĉirkaŭas tri patrodonoj de la urbo - Sankta Sebastiano, Sankta Floriano kaj Sankta Johano Nepomuka. En groto de la kolono troviĝas statuo de Sankta Rozalia.
  • Baroka skulptaĵo de la Sankta Triunuo el 1734, verko de la skolo de Jiří František Pacák (1670 - 1742), influita de Matthias Bernhard Braun
  • Statuo de Sankta Johano Nepomuka el 1708, verko de nekonata majstro, situanta antaŭ la preĝejo de Sankta Egidio
  • Baroka Pieto el 1713 sur la strato Pražská
  • Monumento omaĝe al Oskar Schindler – troviĝas vid-al-vide al lia naskiĝdomo en la strato Poličská kaj estis inaŭgurita en 1994 okaze de la solena premiero de la filmo de Steven Spielberg „La listo de Schindler“
  • Statuo de liberigo el 1948 de skulptisto Josef Kadlec, situas antaŭ la vilao de Sigmund

Naturo[redakti | redakti fonton]

  • Parko de Jan Palach – fondita en 1890 lige kun konstruado de la vilao de Langr, en 1946 ricevis nomon laŭ Edvard Beneš kaj estis publike alirebligita. En 1993 ĝi estis renomita laŭ Jan Palach kaj en 1999-2001 la tuta preskaŭ duhektara areo estis amplekse rekonstruita. Ĝia ĉefa artornamo estas Statuo de Patrino amo,
  • Fiŝlago Rosnička – ripozloko situanta nordoriente de la antaŭurbo, banejo kaj centro de akvosportoj, okazloko de muzikaj festivaloj, motorciklaj konkursoj kaj aliaj aranĝoj. Startoloko de instrupago „Al fontoj de la rivero Svitava“ kun 7 informtabuloj
  • Instrupado „Bohemia-moravia limlando – mikroregiono Svitavy“, eliranta el la urbocentro, kun 9 ekhaltoj

Famaj personoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

Konektebleco per trajno[redakti | redakti fonton]

Stacidomo en Svitavy

Tra Svitavy kondukas grava elektrizita linio numero 260 de Česká Třebová al Brno. Svitavy estas bone atingebla per trajno, regulaj konektoj estas al Brno kaj Prago (sed ne haltas ĉi tie longdistancaj trajnoj, nur rapidtrajnoj (do ne EuroCity kaj InterCity). Krome estas trajnoj de Svitavy, kiuj veturas al Polička (temas pri fervoja linio numero 261).

Esperanto-arbo en Svitavy

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

  • En la urbo aktivas Esperanto-klubo fondita en 1933. Ĝi kunorganizas regionajn E-renkontiĝojn,

okazigas Infanajn tagojn, prizorgas Esperanto-Muzeon. La ĉefa gvidantino de la klubo estas Libuše Dvořáková, ekde oktobro 2011 vicprezidantino de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Esperanto-Muzeo en Svitavy

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.esperanto.cz/eo/akce/konferenco-de-e-a-esperanto-asocio-130.html
  2. http://www.esperanto.cz/eo/akce/marcipana-kristnasko-en-esperanto-muzeo-354.html
  3. http://svitavsky.denik.cz/zpravy_region/dalsi-zamenhofuv-esperantsky-objekt-ve-svitavach-20120421.html
  4. http://www.esperanto.cz/eo/akce/internacia-esperanto-konferenco-de-osiek-452.html
  5. http://mladez.esperanto.cz/?p=1246&lang=eo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]