Žiar nad Hronom

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Žiar nad Hronom en la mapo
Fabriko pri aluminio en Žiar nad Hronom
Nova loĝkvartalo en Žiar nad Hronom
Panoramo de Žiar nad Hronom

Žiar nad Hronom, hungare Garamszentkereszt, germane Heiligenkreuz an der Gran estas urbo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Žiar nad Hronom, kies distriktejo estas. La slovaka nomo dum la historio estis Hronský Svätý Kríž, la hungara Barsszentkereszt.

Enhavo

[redakti] Situo

La urbo situas en valo, laŭ rivero Hron, laŭ la ĉefvojo Bratislavo-Zvolen, laŭ fervojo Levice-Zvolen. Kremnica troviĝas 15 km-ojn for.

[redakti] Historio

La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko kaj ferepoko, poste keltoj kaj slavoj alvenis. La unua mencio skribe okazis en 1075, Géza la 1-a donacis la bienojn al abatejo tiutempe fondita. Apude setlejo formiĝis, kiu aperis en dokumento en formo Cristur en 1237, la loĝantoj iĝis nobeloj en 1246 danke tion al ĉefepiskopo de Esztergom. La fortikaĵo menciiĝis unue en 1253, kiu dum la historio apartenis al la reĝo aŭ al la ĉefepiskopo. Lastfoje en 1677 Emeriko Thököly okupis ĝin kaj tuj malkonstruis. La husanoj firmigis la abatejon en la 15-a jarcento, kiun la ĉefepiskopo trakonstruis burgo, poste ripozejo ekde 1631. Thököly malvenkis en 1678 de aŭstra-hungara-franca-pola armeo. Francisko Rákóczi la 2-a havis la regionon inter 1703-1708. En 1875 la komunumo iĝis distriktejo. En 1910 en la komunumo loĝis 1507 da loĝantoj (1323 slovakoj, 127 hungaroj). Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, al Bars, en distrikto de Garamszentkereszt, kies distriktejo estis. Poste ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. Post la 2-a mondmilito multe da hungaroj estis deportitaj al Sudetoj. La restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš. En la socialismo la aspekto iĝis industria urbo, la fabriko pri aluminio ekproduktis ekde 1955. Konstruiĝis multe da altaj loĝdomoj. La fortikaĵa regioneto, iama vilaĝo Šášovské Podhradie (=subaĵo de fortikaĵo agloŝtono) aliĝis al la urbo.

[redakti] Vidindaĵoj

[redakti] Partnera urbo

[redakti] Komunumoj pri szentkereszt (= Sankta Kruco) en Hungara reĝlando

Bükkszentkereszt Garamszentkereszt Kézdiszentkereszt Pilisszentkereszt
Szentkereszt Szentkereszt Szentkereszbánya Táplánszentkereszt


Regiono Banská Bystrica
Urboj kaj vilaĝoj en Distrikto Žiar nad Hronom (2+ 33)

Bartošova Lehôtka | Bzenica | Dolná Trnávka | Dolná Ves | Dolná Ždaňa | Hliník nad Hronom | Horná Ves | Horná Ždaňa | Hronská Dúbrava | Ihráč | Janova Lehota | Jastrabá | Kopernica | Kosorín | Krahule | Kremnica | Kremnické Bane | Kunešov | Ladomerská Vieska | Lehôtka pod Brehmi | Lovča | Lovčica - Trubín | Lúčky | Lutila | Nevoľné | Pitelová | Prestavlky | Prochot | Repište | Sklené Teplice | Slaská | Stará Kremnička | Trnavá Hora | Vyhne | Žiar nad Hronom

Distriktoj de Slovakio
Regionoj de Slovakio