Dolná Trnávka
Dolná Trnávka, (hungare: Alsótárnok [alŝOtArnok]) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Žiar nad Hronom. Ĝis 1890 la oficiala hungara loknomo estis Alsó-Trnavka, poste pro la hungariga politiko la komunumo ricevis hungarecan nomon.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 3 km²
- Alto super la marnivelo: 240 m
- Koordinatoj: 48°33′41″N 18°47′23″O / 48.56139°N, 18.78972°OKoordinatoj: 48°33′41″N 18°47′23″O / 48.56139°N, 18.78972°O
- Loĝantaro: 350
- Poŝtkodo: 966 21
- Aŭtokodo: ZH
- Telefonprefikso: 45
Situo [redakti]
Dolná Trnávka situas laŭ rojo, (Hron preterfluas), laŭ traira flankovojo. Žiar nad Hronom troviĝas 6 km-ojn.
Historio [redakti]
La unua mencio devenis el 1388 laŭ latina formo "Thornoka Inferior". En 1828 vivis tie en 30 domoj 196 homoj. En 1910 loĝis en Alsótárnok 316 homoj, (escepte 2 hungarojn ĉiuj slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Garamszentkereszt, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. Dum la 2-a mondmilito partizanoj bataladis en la najbara arbaro. En 1957 kolĥozo formiĝis. En 2001 loĝis en Dolná Trnávka 358 homoj (escepte 2 ĉiuj slovakoj).