České Brezovo
České Brezovo, hungare Csehberek [ĉeberek] estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio. České kaj cseh signifas: ĉeĥa.
| České Brezovo | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Vilaĝo | |
| Lando | Slovakio | |
| Ŝtato | Slovakio | |
| Regiono | Banská Bystrica | |
| Distrikto | Poltár | |
| Poŝtkodo | 985 03 | |
| Aŭtokodo | PT | |
| Telefona antaŭkodo | ++421-47-.... | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 492 (en 2005) | |
| Geografio | ||
|
|
48°29′00″N 19°48′00″O / 48.483333°N, 19.8°OKoordinatoj: 48°29′00″N 19°48′00″O / 48.483333°N, 19.8°O | |
| Alto | 297 m s.m. | |
| Areo | 39 km² | |
| Horzono | UTC+1 (en somero +2) | |
Enhavo |
Geografio [redakti]
České Brezovo situas laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Poltár-Kokava nad Rimavicou. Lučenec troviĝas je 26 km-oj.
Historio [redakti]
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1435 en formo "Brezow". En 1715 oni komputis tie 16 slovakajn familiojn, post 5 jaroj 12 slovakajn kaj 4 hungarajn familiojn. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la lokon unuaklasa. En 1828 loĝis tie 560 vilaĝanoj en 78 domoj. En 1836 vitrofarejo ekfunkciis, kiu disiĝis de České Brezovo en 1998. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Cseh-Brézó, poste ĝi ricevis plenan hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Csehberek 1403 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Losonc, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en České Brezovo 478 homoj, (475 slovakoj).
Vidindaĵoj [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
Fontoj [redakti]
- Hungara Vikipedio