Hrnčiarska Ves

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Hrnčiarska Ves, hungare Cserepes [ĉerepeŝ] estas unuigita malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio. La slovaka historia loknomo estis Pondelok.

Hrnčiarska Ves situas en la plej griza parto

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.

Hrnčiarska Ves
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Slovakio
Ŝtato Slovakio
Regiono Banská Bystrica
Distrikto Poltár
Poŝtkodo 980 13
Aŭtokodo PT
Telefona antaŭkodo ++421-47-....
Demografio
Loĝantaro  991 (en 2007)
Geografio
Alto 252 m s.m.
Areo 26 km²
Horzono UTC+1 (en somero +2)
v  d  r
Information icon.svg

Enhavo

Geografio [redakti]

Hrnčiarska Ves situas laŭ rojo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Poltár-Rimavská Sobota. La lasta urbo troviĝas je 17 km-oj.

Historio [redakti]

La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. Hrnčiarska Ves formiĝis en 1964. Tiam unuiĝis la vilaĝoj menciitaj sube. Pli frue ĝis Traktato de Trianon la komunumoj apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rimaszombat, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Hrnčiarska Ves 925 homoj, (876 slovakoj).

Cserepes/Pondelok [redakti]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1515 en formo "Pondolok". En la 18-a jarcento uzino pri porcelano ekfunkciis. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la lokon duaklasa. En 1828 loĝis tie 474 vilaĝanoj en 68 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Pongyelok, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Cserepes 426 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato).

Nagyszuha/Veľká Suchá [redakti]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1285 en formo "Scuha". En 1828 loĝis tie 420 vilaĝanoj en 59 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nagyszuha 407 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato).

Vidindaĵoj [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Fontoj [redakti]

  • Hungara Vikipedio