Barca (distrikto Rimavská Sobota)
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Barca (apartigilo) |
Barca, hungare Baraca estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.
- Areo: 12 km²
- Alto super la marnivelo: 198 m
- Loĝantaro: 450
- Poŝtkodo: 982 51
- Aŭtokodo: RS
- Telefonprefikso: 47
Enhavo |
[redakti] Situo
Barca situas laŭ rojo en strikta valo sub piedoj de monto 266 m-ojn alta, fine de sakovojo.
[redakti] Historio
La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1334 en formo "Barasta". Fine de la 17-a jarcento la vilaĝo senhomiĝis pro la militoj kaj epidemioj. En 1910 loĝis en Baraca 387 da homoj, (escepte 2 slovakojn ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Baraca apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Tornalja, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Barca 394 da homoj, (337 hungaroj, 39 ciganoj, 17 slovakoj, unusola ĉeĥo). En 1952 kolĥozo formiĝis.
[redakti] Vidindaĵo
- katolika preĝejo omaĝe al Sankta Triunuo, de 1787
