Muráň (distrikto Revúca)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Muráň


Muráň
hungare: Murányalja
municipo
Ciganka muranska planina.JPG
Monto Cigánka en Muránska planina
Oficiala nomo: Muráň
Ŝtato Flago de Slovakio  Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Revúca
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Gemer
Montaro Slovaka ercmontaro
Memorindaĵo Muráň burgo
Rivero Muráň
Situo Muráň
 - alteco 393 m s. m.
 - koordinatoj 48°44′27″N 20°02′46″E  /  48.74083°N, 20.04611°O / 48.74083; 20.04611 (Muráň (distrikto Revúca))
Areo 10,35 km² (1 035 ha)
Loĝantaro 1 255 (31.12.2010)
Denseco 121,26 loĝ./km²
Pejzaĝa regiono Muránska planina
Protektita areo NP Muránska planina
Unua skribmencio 1321
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 049 01
Telefona antaŭkodo +421 58
Aŭtokodoj RA
NUTS 525987
Situo enkadre de Slovakio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Muráň
Retpaĝo: www.muran.sk
Portal.svg Portalo pri Slovakio
Vido al Muráň
Enirejo de burgo Muráň
Vilaĝdomo de Muráň

Muráň (murAnj), hungare Murányalja [muranjalja], germane Unter-Muran estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Revúca. La historia slovaka nomo estis Podmuráň. Pod, Unter kaj alja signifas: suba (subaĵo).

Situo[redakti | redakti fonton]

Muráň situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj, fine de fervojo el Revúca. Revúca troviĝas proksime 8 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Burgo[redakti | redakti fonton]

La burgo estis unue menciita en la jaro 1271, kiun la husanoj okupis en la 15-a jarcento, baldaŭe Matiaso la 1-a reokupis ĝin. En 1666 grava kunsido de kremo de la hungaroj okazis, kie alianco okazis kontraŭ Habsburgoj. Emeriko Thököly dufoje okupis la burgon: en 1678 kaj en 1683. En 1702 incendio okazis, post unu jaro Francisko Rákóczi la 2-a senbatale akiris ĝin. Baldaŭe la burgo estis forlasita.

Komunumo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo naskiĝis en 1321 por servi la fortikaĵon. En la 16-a jarcento oni minis ferercon. En 1574 la turkoj, en 1610 Stefano Bocskay bruldetruis la vilaĝon. En 1710 pro pesto multe mortis. Ekde 1823 ceramikofarejo kaj segejo ekfunkciis. Post 5 jaroj oni nombris 140 domojn kaj 1213 homojn. En 1849 la hungaroj venkis la slovakojn. En 1910 loĝis en Murányalja 1117 da homoj, (846 slovakoj, 235 hungaroj, 2 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon Murányalja apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Revúca, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1942 la judoj deportiĝis. En 2001 loĝis en Muráň 1250 homoj, (1230 slovakoj, 8 ciganoj, 4 ĉeĥoj, 3 hungaroj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Murányalja naskiĝis hungara episkopo János Danielik.