Emeriko Thököly

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Emeriko Thököly

Grafo Emeriko Thököly (tokoli) hungare Thököly Imre estis grava, sed kontraŭdira figuro de la hungara historio. Li naskiĝis en Késmárk, en 25-an de septembro 1657 kaj mortis en İzmit, 13-an de septembro 1705. Li estis militestro, princo de Supra Hungario inter 16821685, princo de Transilvanio en 1690.

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Lia patra praavo estis lerta ĉevalo- kaj bovokomercisto, akirante nobelecon en 1572 kaj iĝis barono en 1598. Tiutempe Hungario konsistis el parto de Habsburga Imperio, parto de Turka Imperio, fine foje sendependa, foje depanda princlando Transilvanio. Thököly abomenis la Habsburgojn, ĉar ili ne permesis la liberan religioelekton. Estis li 23 jara, kiam estris hungaremajn taĉmentojn. Li strebis por unueca Hungario, sed li elektis malbonan taktikon.

Bataloj[redakti | redakti fonton]

Centra Eŭropo en 1683

En 1677 kun permeso li varbis soldatojn en Transilvanio kaj aliĝis al la kontraŭhabsburgaj rondoj, krome li ekhavis financan apogon de Ludoviko la 14-a kaj ankaŭ polan armeeton. Li okupis gravajn partojn de Supra Hungario de Habsburgoj, dume li politike havis konfliktojn kun turkoj, francoj, poloj kaj hungaroj precipe en Transilvanio. En 1680 liaj taĉmentoj atingis la nuntempan Ĉeĥion. En 1681 la Habsburgoj aranĝis parlamenton en Sopron, kie Thököly rifuzis la partoprenon. Ne okazis politika solvo, sed samtempe li akiris jeson de Habsburgoj pri edziĝo al Helena Zrínyi, kiu okazis en 1681. Helena Zrínyi portis multe da bienoj, Thököly apartenis al la plej riĉaj hungaroj.

Helena Zrínyi

Pro vigla politikado la turkoj nomumis lin reĝo de Hungario, kiun Thököly ne akceptis. Dume okazis gravaj bataloj inter la menciitaj imperioj. Thököly singarde volis akiri pacon inter ili. En 1682 li sendependiĝis de Transilvanio helpe de turkoj. Thököly grave malvenkis en batalo de poloj, kiuj poste tuj iris al Vieno en 1683. Tie ili kune kun la Habsburgoj grave venkis la turkojn en decida batalo. La turkoj vane petis helpon de Thököly. Li unue ne volis pli grandan konflikton kun la poloj, krome li ne volis forlasi Supran Hungarion. Leopoldo la 1-a manifestis amnestion, sekve soldatoj aliĝis al Habsburgoj de Thököly. Poste la Habsburgoj sukcese okupis preskaŭ tutan parton de Hungario de la turkoj, samtempe la pola koalicia armeo okupis regionojn de Thököly. Poste ankaŭ la Habsburga armeo atakis Thököly, kiu tiutempe retiriĝis al la nuntempa Transkarpata regiono. Dume en 1685 parlamento de Transilvanio konstatis Thököly malfidelulo, sekve la bienoj estis forprenitaj, li mem estis malliberulo.

Malvenko de turkoj

En 1690 malpleniĝis trono de Transilvanio. La turkoj tiutempe ne havanta potencon en Hungario nomumis Thököly posteulo en Transilvanio. La princlando tiutempe jam apartenis al Habsburgoj, sed Thököly varbis hungarajn, rumanajn, turkajn kaj tatarajn soldatojn kaj venkis la transilvanian defendan armeon. Li iĝis princo de Transilvanio. Poste la Habsburgoj rebatis kaj Thököly migris al Turkio. Li vane helpis la turkojn, lia taktiko fiaskis.

Liaj soldatoj grandparte partoprenis dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a.

Rememoro[redakti | redakti fonton]

Li estis denove entombigita en lia naskiĝurbo en 1906. En multe da hungaraj urboj (ankaŭ en İzmit) troviĝas vojo havanta la nomon Thököly. Lia skulptaĵo troviĝas en Budapeŝto en impona placo inter la ceteraj historiaj figuroj. Notindas, ke kiam li batalis kontraŭ Habsburgoj, samtempe li batalis kontraŭ hungaroj, kiuj tiutempe politikis alimaniere; kiam li batalis kontraŭ Transilvanio, ankaŭ tie estis hungaroj.