Francisko Rákóczi la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Portreto fare de Ádám Mányoki
Francisko la 2-a Rákóczi (Hungara monbileto 500 forintoj, 1998)

Francisko RÁKÓCZI la 2-a [rakoci], hungare II. Rákóczi Ferenc, slovake František II. Rákoci (naskiĝinta la 27-an de marto 1676 en Borsi, Hungario; mortinta la 8-an de aprilo 1735 en Rodosto, nune Tekirdağ, Turkio), estis regnestro de Hungario kaj Transilvanio. Li gvidis la libereclukton kontraŭ la Habsburgoj inter 1703 kaj 1711. Post la malvenko li kaj liaj adeptoj elmigris en Pollandon, Francion kaj fine en Turkion. Ankaŭ Kelemen Mikes estis inter liaj akompanantoj. En 1906 li estis reentombigita en Kassa, Hungario (hodiaŭ Košice, Slovakio). Krom politika agado, li estis verkisto en latina kaj franca lingvoj. Li estas hodiaŭ konsiderata kiel nacia heroo de Hungario.

La plena titolo de Francisko Rákóczi la 2-a estis:

Franciscus II. Dei Gratia Sacri Romani Imperii & Transylvaniae princeps Rakoczi. Particum Regni Hungariae Dominus & Siculorum Comes, Regni Hungariae Pro Libertate Confoederatorum Statuum necnon Munkacsiensis & Makoviczensis Dux, Perpetuus Comes de Saros; Dominus in Patak, Tokaj, Regécz, Ecsed, Somlyó, Lednicze, Szerencs, Onod.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Fruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Ferenc (Francisko) estis tria filo de Transilvania registo Francisko Rákóczi la 1-a kaj Ilona Zrínyi, filino de Kroatia registo Péter Zrínyi kaj nevino de poeto Miklós Zrínyi. Unua infano de la familio, Georgo, mortis en beba aĝo. La filino, Julianna, estas kvar jarojn pli aĝa ol Ferenc.

Kiam Ferenc ankoraŭ estis bebo, lia patro mortis. Lia patrino volis konservi kuratorecon super la infanoj, sed imperiestro Leopoldo la 1-a insistis ke kuratoro estu li, ĉar tiel deziris Ferenc la 1-a antaŭ lia morto. Finfine oni konsentis, ke Ilona Zrínyi prizorgu kaj eduku la infanojn, dum Leopoldo estu formala kuratoro. Plejparte infaneco de Ferenc pasis en Kastelo Palanok en Munkács (nuna Mukaĉeve en Ukrainio). Li estas instruita laŭ jezuita skolo. Ankaŭ inter liaj instruistoj estis György Kőrössy kaj János Badinyi.

Ribelo de Thököly[redakti | redakti fonton]

La dua edzo de Ilona Zrínyi estis Emeriko Thököly. Li ne tre zorgis pri eduko de la infanoj pro sia aktiva partopreno en politiko. Li volis, kun helpo de Otomana Imperio, iĝi reĝo de Supra Hungarujo. Sed malvenko de turkoj en batalo de Vieno en 1683 fuŝis liajn planojn. La Otomana Imperio iĝis suspektema pri liaj intencoj. Thököly eĉ volis sendi Ferenc en Konstantinopolon kiel ostaĝon por montri sian bonvolemon, sed Ilona kontraŭis tion.

En 1686 Antonio Caraffa sieĝis Kastelon Palanok. Ilona Zrínyi sukcesis defendi la kastelon dum tri jaroj, sed finfine ŝi devis kapitulaci en 1689. La du Rákóczi infanoj ree iĝis sub zorgo de Leopoldo la 1-a. Li povis rehavi ĉiujn iliajn posedaĵojn, sed ne rajtis lasi Vienon sen eksplicita permeso de la Imperiestro.

Kiam Ferenc Rákóczi aĝis 17, la Imperiestro emancipigis lin de lia patrino, kaj do li ekhavis rajton posedi bienojn. Lia fratino Julianna edziĝis kun potenca aŭstra generalo Aspremont. Ferenc loĝis kune kun ili antaŭ li mem edziĝis en septembro de 1694 kun 15-jara princino Amelia, filino de Duko de Hessen-Theinfeld kaj posteulino de Sankta Elizabeto de Hungario. Ili transloĝiĝis al kastelo de Sárospatak. Ekde 1692 li estis estro de reĝa departemento de Sáros.

La Traktato de Karlowitz en januaro 26, 1699, igis Imre Thököly kaj Ilona Zrínyi fuĝi el la lando. Ferenc Rákóczi restis en Vieno sub zorgo de la Imperiestro. Ĉar liaj sentoj kontraŭ Habsburgoj estis konataj, la restaĵoj de kamparana armeo de Thököly komencis novan ribelon en Hegyalja, kiu estis parto de bienoj de Rákóczi familio. Ili kaptis kastelojn de Tokaj, Sárospatak and Sátoraljaújhely kaj petis al Rákóczi estri la ribelon. Li, tamen, ne kredis je sukceso de malgranda kaj neorganizita kamparana ribelo, do li rapide fuĝis al Vieno por montri sian nepartoprenon.

Vere, tamen, li pensis pri organizo de armita tumulto kontraŭ Habsburgoj kaj restarigo de sendependa Hungario. Pro tio li konatiĝis kun edukita grafo Nikolao Bercsényi, kiu estis lia najbaro en Ungvár (nuna Uĵhorodo en Ukrainio). Bercsényi estis la tria plej riĉa nobelo en la lando, post Rákóczi mem kaj Simon Forgách, do la du havis grandan subtenon de Hungaria aristokrataro.

Ribelo de Rákóczi[redakti | redakti fonton]

vidu Ribelo de Rákóczi.

Paca traktato[redakti | redakti fonton]

(...)

Ekzilo[redakti | redakti fonton]

(...)

Antaŭe: Reganto de Transilvanio Poste: Coat of arms of Transylvania.svg
Leopoldo la 1-a 17041711 Karolo la 6-a

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Confessio peccatoris et Aspirationes principis Christiani, 1876 (aŭtobiografio).
  • Mémoires du prince Francois II Rákóczi, 1719.
  • Testament politique et moral du prince Rakoczi. Paris, 1751.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Márki Sándor: II. Rákóczi Ferenc 1-3. 1907-1910.
  • Szekfű Gyula: A száműzött Rákóczi, 1913.
  • Köpeczi Béla-R. Várkonyi Ágnes: II. Rákóczi Ferenc, 1976.
  • Köpeczi Béla: A bujdosó Rákóczi, 1991.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]