Katedralo Elizabeto de Hungario (Košice)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo Elizabeto de Hungario
Katedralo en Košice
Katedralo en Košice
katedralokatedralokristana preĝejo
Loko
Ŝtato Slovakio
Municipo Košice
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Katedralo Elizabeto de Hungario estas impona romkatolika konstruaĵo en Slovakio, en urbo Košice.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la tiutempa hungara urbo Kassa estis konstruita simpla kirko en la 1250-aj jaroj, kiu estis pilgrimejo. En la 14-a jarcento ĝi ruiniĝis pro incendio, tial la kirko estis malkonstruita. Baldaŭe oni konstruis pli novan preĝejon, en 1420 jam estis preta baziliko kun 5 navoj. Dum la baldaŭa historio ĝi ofte suferis pro incendioj (ekzemple en 1566) kaj inundoj. En 1461 turo kun reĝa balkono, post 6 jaroj 2 flankokapeloj, en 1496 plia turo konstruiĝis.

Inter 1604-1687 anstataŭ la katolikoj luteranoj profitis la konstruaĵon. Inter 1857-1863 la kirko renoviĝis. En 1804 ĝi ricevis la rangon katedralo. Inter 1877-1896 Imre Steindl trakonstruis la katedralon. Tiam konstruiĝis kriptoj, kien oni metis restaĵojn de Francisko Rákóczi la 2-a, Helena Zrínyi, Antal Esterházy, Nikolao Bercsényi en 1906. Depost Traktato de Trianon la katedralo apartenis al Ĉeĥoslovakio, nun al Slovakio. La lasta renoviĝo okazis en 2013.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Suda parto de la katedralo

La katedralo situas sola en mezo de la urbo. La ĉefenirejo troviĝas en mezo de la fasado, kie ankaŭ 2 turoj altiĝas. Super la ĉefenirejo estas videbla skulptaĵo pri Elizabeto de Hungario kaj blazono de la urbo. Estas alia pordo en la norda flanko de la katedralo, kiu estas konata „ora pordo”. Ankaŭ tie estas videbla statuo pri Elizabeto de Hungario, krome pri Stefano la 1-a (Hungario), Ladislao la 1-a (Hungario), Emeriko de Hungario, fine diversaj reliefoj. Dum la frua historio apud la kirko tombejo etendiĝis, tial en la suda parto de la konstruaĵo alia pordo funkciis. La fera pordo estis farita en 1904. Ankaŭ tie estas statuo pri Elizabeto de Hungario, krome Konstantino la 1-a de la Romia Imperio, Francisco Xavier, Aŭgusteno de Hipono, fine plej supre Matiaso la 1-a (Hungario).

Aliaj bildoj pri la katedralo
Katedralo Elizabeto de Hungario
Fundamenta skizo de la katedralo
La ĉefaltaro
Reliefo en la katedralo
Norda enirejo de la katedralo
Interno de la katedralo
Turopinto de la katedralo
Tombo de Rákóczi en la katedralo


Interne la bapta vazo devenis el la 13-a jarcento.

Ĉefaltaro[redakti | redakti fonton]

La ĉefaltaro estis farita inter 1474 kaj 1477 kun 48 bildoj. Ĝi estas 12,5 m alta, 8,1 m larĝa kun malfermitaj flankopartoj. La altara bildo pri Sankta Antonio de Padovo estis pentrita de Ferenc Klimkovics en 1860.

Aliaj entombigitoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

hungare kun fotoj

hungare