Matiaso la 1-a (Hungario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Matei Corvin Johannes de Thurocz f137.jpg
Matthias-Corvinus / Matei Corvin-statuo ĉe Placo de Herooj en Budapeŝto.

Matthias Corvinus, Matiaso la 1-aMatiaso la justa de Hungario (hungare Hunyadi Mátyás, rumane Matei Corvin, kroate Matija Korvin, slovake Matej Korvín, ĉeĥe Matyáš; slovene Kralj Matjaž por reĝo Matthias), (23-a de februaro 14436-a de aprilo 1490; regis inter 14711490) estis apostola reĝo de Hungario kaj reĝo de Bohemio, Dalmatio, Slovenio kaj Kroatio, duko de Transilvanio, Silezio, Aŭstrio, Stirio kaj Krajno, margrafo de Moravio kaj Luzacio. Li parolis la hungaran, ĉeĥan, polan, latinan kaj germanan.

Reĝo Matiaso naskiĝis en Transilvanio, en Kolozsvár (Rumanio), la 23-an de februaro 1443 en hungara nobela familio, kiel dua filo (legu apartan artikolon: naskiĝdomo de reĝo Matiaso la 1-a). Lia patro estis duko transilvania kaj guberniestro (gubernatoro) de Hungara reĝlando, János Hunyadi (janoŝ HUnjadi), kiun tiutempe oni nomis "la venkinto super la turkoj". Lia patrino estis SZILÁGYI Erzsébet (Elizabeta Szilágyi). En la 15-a jarcento la plej granda danĝero por la tuta Eŭropo estis la tiam giganta imperio turka (otomana). Kontraŭ ĝi kiel la plej orienta bastiono - tamen mez-eŭropa - staris Hungario. János (Johano) HUNYADI en multaj bataloj supervenkis la turkojn kaj kiam la 22-an de julio 1456 apud Nándorfehérvár (nun Beogrado) li sukcesis venki super la grandega armeo de la turka sultano,li sukcesegis defendi Eŭropon kaj Hungarion por la sekvontaj 70 jaroj kontraŭ turka invado.

En 1452 surtroniĝis la hungaran tronon Ladislao la 5-a, la "postmorte naskita", kiu baldaŭ venis en konflikton kontraŭ Johano Hunyadi, kiu volis reteni la saman potencon kiel dum senregado. Ladislao la 5-a lasis ekzekuti lian filon Ladislaon kaj malliberigi la alian filon de Matiaso en Prago. En 1457, post morto de Ladislao la 5-a, Georgo el Poděbrady liberigis Matiason helpante lin al la hungara trono.

En 1458 (la 24-an de januaro), la hungara popolo elektis Matiason kiel reĝon kun granda entuziasmo. Li edzinigis en junio de 1461 kun Katerino Podebrada (ŝi mortis en 1464), filinon de Georgo el Poděbrady. Li estis kronita en 1464 – en Székesfehérvár - per la hungara krono, reakirita for de Frideriko la 3-a.

Post malforta agado (regado) de Ladislao la 5-a, en la tuta lando estis anarkio, sed Matiaso saĝe kaj kun granda inteligenteco faris ordon. Dum lia regado fortiĝis la urboj, meznobelaro (tiel sia potenco). Li akiris juron pri kolekto de doganoj, impostoj por si mem, li reorganizis la impostan sistemon, centran administradon. El la kolektita mono li organizis la faman soldulan armeon nomatan Nigra Armeo.

En 1463 li komencis batalon kontraŭ turkoj, daŭrantan ĝis la jaro 1468, kaj Matiaso sukcesis savi sian reĝlandon sen teritoriaj perdoj, sed la decida batalo okazis en Kenyérmező, en 1479 (13-an de oktobro) (legu ankaŭ Paŭlo Kinizsi).

En 1468 li kuniĝis kun papo Paŭlo la 2-a proklaminte al Bohemio militon. En 1469 germanaj soldataroj en apudaj kronlandoj agnoskis lin reĝo. Sed la bataloj daŭris kelke da pluaj jaroj. Georgo el Poděbrady savis Bohemion, sed post lia morto Matiaso konkeris ĉiujn apudajn landojn (Moravion, Silezion, Luzacion). La 28-an de majo de 1471 Matiaso estis en Jihlava kronita kiel ĉeĥa reĝo.

En 1471 en Hungarujo eksplodis kontraŭ Matiaso ribelo frunte kun ĉefepiskopo Johano Vitéz. La ribeluloj elektis kiel reĝon Kazimiro la 4-a kaj polaj soldataroj invadis Hungarujon. Sed Matiaso sukcesis la ribelon subpremi, la ĉefepiskopo estis malliberigita kaj la polaj soldataroj ellandigitaj ĝis la jaro 1472.

En 1485 li komencis batalon kontraŭ imperiestro Frederiko la 3-a, en kiu li konkeris de Frederiko Suban Aŭstrion, duonon de Stirio kaj Krajnon.

Hungara monbileto kun Matiaso

En la feŭdala sistemo en Hungario ne ekzistis konstanta, profesia armeo kaj la reĝo, se estis milito, ĉiam dependis de la bonvolo de riĉaj nobeloj. Evitante tion Matiaso fondis la faman "nigran armeon", kies soldatoj estis salajrataj senpere de la reĝo kaj pro tio ili obeis nur liajn ordonojn. Per tiu ĉi regula armeo li povis grave formigi sian regon. Tio estis tre bezonata, ĉar tiutempe Hungario estis granda, al ĝi apartenis ne nur la Karpata Baseno kaj parto de Moravio. Do li, kiel bona kaj saĝa reĝo estis devigita defendi ĉiun parton de sia lando kontraŭ la malamikoj per tiu ĉi regula armeo, antaŭ ĉio kontraŭ la turkoj kaj aŭstroj. La papo, Pio la 2-a, tre alte taksis la bonan defendlaboron de Matiaso, li nomis la hungaran reĝon "Bastiono de la Kristanismo" kaj multfoje pri tio li atentigis la tiaman imperiestron Frederikon, kiu ĉiam konkurencis kontraŭ Matiaso por esti hungara reĝo.

Itala kultura influo[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Katerino Podebrada, Matiaso longe serĉis novan edzinon. En la tiama politika situacio li bezonis reĝedzinon el okcident-europa lando, kies familio povis subteni liajn grandpolitikajn klopodojn. Bone aŭ malbone, finfine li elektis Beatricon, la belan filinon de Ferdinando el la familio ARRAGON de Napolo, alinome Beatrico de Aragono.

Jam multajn jarojn antaŭ la geedziĝo Matiaso anime proksimiĝis al la itala kulturo (li ricevis altnivelan humanisman edukon) li ordonis alporti el Italio famajn konstruistojn kaj rekonstruigis la reĝan kastelon, la preĝejon "Matiaso" kaj la ripozkastelon en Visegrád (VIŝegrad'; ĉe la Danub-kurbiĝo) laŭ renesanca pompa stilo.

En lia grandega biblioteko estis miloj da divers-lingvaj manuskriptoj ne nur en la latina kaj 1a greka lingvoj, sed eĉ en la araba kaj la ĉina skriboj. En tiu ĉi biblioteko ĉiutage laboris tridek skribistoj kaj gentro-artistoj. En aparta ĉambro estis la latinlingvaj kodeksoj, en alia la grekaj, ĉiuj kovritaj per silko, kaj en aliaj ĉambroj estis manuskriptoj el diversaj orientaj kaj ekstrem-orientaj landoj. Bedaŭrinde, post lia morto kaj post la historia tragedio en 1526 (Batalo de Mohács), kiam la turkoj por 150 jaroj okupis Hungarion, el tiu altvalora trezoro restis por Hungario nur kelkaj dekoj da volumoj, aliaj troviĝas en diversaj landoj de Eŭropo kaj eĉ en Usono, kaj kompreneble multaj volumoj pereis. Tia estis la sorto de la mondfama "Biblioteko Korvina" (La vorto Corvin aludas la korvon en la blazono de la familio HUNYADI.).

Li fondis en 1467 en Bratislavo universitaton (Academia Istropolitana), en 1480 universitaton en Peŝto (Academia Corvina).

La historiistoj de Matiaso estis la famaj humanistoj Antonio Bonfini kaj Galeotto Marzio, elstaraj italoj. Ili skribis ne nur pri lia vivo, sed ili priskribis la renesancan pompon, kiun konstruigis Matiaso en Buda kaj Visegrád (Buda estas la okcidenta flanko de Budapeŝto.) Tiuj konstruaĵoj, skulptaĵoj fariĝis famaj en la tuta Eŭropo. En lia korto kolektiĝis italaj, francaj, germanaj poetoj, humanistoj, sciencistoj, pentroartistoj, skulptistoj, komponistoj, muzikistoj kaj artistoj. Amiko lia preskaŭ estis la fama humanisma poeto Janus Pannonius, la episkopo de la urbo Pécs (peĉ').

Lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Post la geedziĝo kun Beatrico de Aragono (ĉ. la 11-an de decembro de 1476) la itala influo tiel fortiĝis, ke tion jam preskaŭ ne povis elteni la hungara nobelaro. Sed tamen finfine kiel ĉiam Matiaso kontraŭ nun plenumis sian devon. Dum sia tuta regado li havis - kiel kutime en la hungara historio - malbonajn rilatojn kun la habsburga imperiestro Frederiko. La fina rezulto de tiu ĉi, ĉiam denove reviviĝanta, milito inter la du eŭropo-famaj politikaj granduloj estis, ke Matiaso, enuiĝinte pro la ĉiamaj intrigoj, invadis Aŭstrion per la Nigra Armeo kaj la 1-an de junio 1485 okupis la imperiestran urbon,Vienon. En la lastaj kvin jaroj de lia vivo li parte vivis en Buda, parte en Vieno, eĉ la neatendita morto lin kaptis en Vieno, la 6-an de aprilo 1490.

En 1489 Matiaso malsaniĝis je podagro, nelonge post tio li ne povis moviĝi. La 4-an de aprilo de 1490 Matiaso Korvino estis trafita de apopleksio (tagmanĝonte li postulis figojn kaj li ekkoleris super ilia malbona gusto). Unu tago post tio li surdiĝis kaj mutiĝis. La 6-an de aprilo de 1490 en Vieno, kie li havis ĉefan sidejon, li mortis kaj li estis transveturigita en Székesfehérvár-on, kie li estis sepultita.

Dum lia regado Hungarujo atingis sian plej grandan amplekson. Dank‘ al ortrovejoj Matiaso estis ankaŭ unu el la plej riĉaj regantoj de Eŭropo.

Postmorte[redakti | redakti fonton]

Ĉar Matiaso ne havis kun sia alia edzino Beatrico filon, li klopodis sekurigi sian eksteredzecan filon Johanon Korvinon (1487). Li donis al li malutile al filoj de Georgo el Poděbrady dukolandon opavian, princlandojn zahanan, ratiborzan, opolan kaj liptovan kaj li nomis lin sia anstataŭanto konfidinte al li la kronadjuvelojn kaj edzinigis lin al Mario Blanka Sforzo. Bedaŭrinde, li ne havis filon, leĝan, pro tio post lia morto disfalis la granda imperio, kiun li tiel forte konstruis. La personeco de Matiaso ne estas mezurebla el naciaj vidpunktoj, li kreskis tra la limoj kaj citante lian historiiston BONFINI: "...li estis la ekzemplo de la eŭropa renesanca homo de sia tempo."

Estiĝo de legendoj[redakti | redakti fonton]

Matiaso tre ŝatis la simplan laboreman hungaran popolon kaj multfoje - se temis pri juĝo- li juĝis por la bono (ĉiam justece) de la malriĉuloj eĉ kontraŭ riĉuloj, nobeloj. Li havis kontraŭ la kutimon, ke irante ĉasadi li forlasis la brilan reĝkortan societon, siajn gardistojn kaj vestinte sin kiel simpla ĉasisto li vizitis domojn de malriĉuloj, ekparolis kun arbaristoj, kamparanoj kaj pere de tiuj vizitoj, paroladoj li eksciis la veron, kiamaniere vivis la ordinaraj homoj en lia lando kaj li povis, se eble helpi.

Pro tio li fariĝis tre fama en la popolo kaj naskiĝis unu post aliaj fabeloj pri liaj justeco, bonkoreco en la vilaĝoj, inter la laboristoj de la arbaroj. Patroj, avoj, maljunulinoj, infanoj rakontis fabelojn, aŭdigis kantojn pri historietoj, kies ĉefa rolanto ĉiam estis Matiaso. Eĉ post multaj centjaroj de lia morto tiuj fabeloj vigle vivas.

Ankaŭ nuntempe gardas sian memoron la proverbo "Matiaso mortis,la justeco estas for" kaj multaj fabeloj, en kiuj li - en kaŝvesto- helpas la malriĉulojn.

Legendo pri reĝo Matiaso kaj Kinizsi[redakti | redakti fonton]

Paŭlo Kinizsi laboris en la muelejo, kiam alvenis reĝo Matiaso. La reĝo soifis kaj petis akvon. Kinizsi metis la glason sur muelŝtonon - (ĉar ne estis pleto) - kaj per unu brako transdonis ĝin. Matiaso admiris kaj diris: Tia forta homo devas esti soldato en mia armeo. Fakte li famiĝis ankaŭ en la batalejo, kiel armeestro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Reĝo de Bohemio Poste: Blason Boheme.svg
Georgo el Poděbrady 1471-1490 Vladislao la 2-a Jagello
Antaŭe: Reĝo de Hungario
Reĝo de Kroatio
Poste: Hungary Arms.svg
Ladislao la 1-a (Bohemio) 1458-1490 Vladislao la 2-a Jagello