Kluĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj: 46°46′N 23°36′E  /  46.767°N, 23.6°O / 46.767; 23.6 (Kluĵo)

Situo
Blazono
Horzono: GMT+2h (+3h de aprilo ĝis oktobro)
Loĝantaro: ĉirkaŭ 318 mil
Rumana nomo: Cluj-Napoca /SAMPA/: [kluĵ napoka]

Kluĵo (rumane Cluj-Napoca [kluĵ napoka], hungare Kolozsvár [koloĵvar], germane Klausenburg) estas la ĉefurbo de la rumana distrikto (județ) Cluj en Transilvanio. Ĝi situas ĉe la rivero Someșul Mic, 440 km nord-okcidente de București. Ĝi estas grava scienca kaj kultura centro de la regiono (Universitatea Babeș-Bolyai, ĉirkaŭ 40 000 studentoj, rango 1 en Rumanio).

En la centra placo de la urbo, ĉe la dekstra flanko de la preĝejo Sankta Mikaelo, staras la skulptaĵo pri la hungara reĝo Matiaso la 1-a, kreaĵo de János Fadrusz. De 1894 estas aligita al Kluĵo Cartierul Mănăștur aŭ en malnova nomo Cluj-Mănăștur kaj Someşeni en 1950.

Historio[redakti | redakti fonton]

Germanaj koloniistoj fondis urbon en la 13-a jarcento ĉe bordo de rivero "Someșul Mic". En la tempo de la romia koloniado (2-a ĝis 3-a jarcento) estis fondita malgranda kolonio (colonia) nomita Napoca, sed ĝi estis detruita dum la epoko de la migrado de la popoloj. Ĝis 1919 kaj inter (1940 kaj 1944) apartenis al Hungario (Kolozs (reĝa departemento)). Ekde 1790 ĝis 1867 Cluj estis ĉefurbo de la Grandprinclando Transilvanio. Hodiaŭ Cluj-Napoca estas kultura centro de la hungara minoritato en Rumanio. Ĝis 1974, la urbo nomiĝis Cluj. La iaman dakan/romian nomon oni aldonis al Cluj en 1974, por festi 1850 jarojn de urbeco.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 1910 la urbo havis 60 808 loĝantojn (83% hungaroj, 14% rumanoj, 3% germanoj); en 1992 328 602 (76 % rumanoj, 23% hungaroj, 1% ciganoj).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Cluj-Napoca[redakti | redakti fonton]

La Esperanto-grupo de Kolozsvár en 1907
  • Gábor Bálint eldonis litografie la regulojn de Esperanto por hungarlingvanoj kaj gvidis la unuan Esperanto-kurson en Hungario tie en 1897.
  • En 1898 Ábel Barabás publikigis tie la unuan E-lernolibron por hungarlingvanoj.
  • La loka Esperanto-klubo estas unu el la plej longdaŭraj en Rumanio.
  • Tie aperas la revuo Bazaro redaktite de Júlia Sigmond.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kulturaj institucioj kaj institutoj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Lászlóffy Aladár, foto: Kántor László: Házsongárd, Budapest, Helikon, 1989. hungare
  • Gaal György: Kalauz a régi és új Kolozsvárhoz Kolozsvári séták (Promenadoj en Cluj-Napoca), Kolozsvár, 1992. hungare
  • Gyarmathy Zsolt: Nyilvánosság és magánélet a békeidők Kolozsvárán, Kolozsvár, 2005. en Korunk. hungare

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]