Csobánka

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kastelo de Csobánka
Csobánka el supro

Csobánka (ĉobAnka) serbe Чобанац (ĉobanac) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono Szentendre.

Enhavo

Bazaj informoj [redakti]

Geografio [redakti]

Csobánka situas laŭ traira flankovojo, ĉirkaŭita de montoj kaj arbaroj. Urboj Pomáz kaj Pilisvörösvár estas proksime.

Historio [redakti]

Pli frue romianoj kaj avaroj loĝis tie. La turkoj faris preskaŭ senhoma la vilaĝon. Poste serboj, germanoj, slovakoj kaj ciganoj alvenis. En 1946 la germanoj estis forpelitaj al Germanio kaj alvenis forpelitaj hungaroj el Transilvanio kaj el Ĉeĥoslovakio. En la vilaĝo funkcias cigana, serba kaj germana aŭtonomioj.

Vidindaĵoj [redakti]

Vidindaĵoj estas la ortodoksa serba Preĝejo de Ĉefanĝelo Gabrielo (Csobánka) el 1746, la katolika preĝejo el 1842, fine la kastelo. Csobánka estas ankaŭ ekskursejo, pilgrimloko kaj feriejo.

Famuloj [redakti]

Fontoj [redakti]

  • Hungara Vikipedio